Ĉinio enorbitigis novan komercan telekomunikan sateliton

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:14:16     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio sukcese sendis komercan telekomunikan sateliton, nomatan APSTAR-6D, en la planitan orbiton de la sudokcidenta Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro ĵaude.

La centro diris, ke la telekomunika satelito APSTAR-6D estis ĵetita per portoraketo Changzheng-3B je la 8a horo kaj 11 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo.

La satelito estis ekspluatita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio, filio de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Teknologio. Ĝi estis aĉetita de la kompanio APT Mobile SatCom por liveri satelitan larĝbendan telekomunikan servon al aviadilaj, ŝipaj, veturilaj kaj aliaj telekomunikaj aplikaĵoj. Ĝi satelito liveros altkvalitan larĝbendan reton kaj servon de datuma komunikado al uzantoj en la azi-pacifika regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin