'Teo kaj Amo' fariĝis unu el '10 Novaĵoj el UEA'

(GMT+08:00) 2016-11-15 16:05:41     Redaktoro:Ĝoja

Estrarano de UEA s-ro Lee Jungkee prelegis pri 10 Novaĵoj el UEA dum la 8a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 3a ĝis la 6a de novembro en la ĉina suda urbo Quanzhou, kaj estas unu el la 10 novaĵoj la konkurso de mallongaj filmoj kun la titolo "Teo kaj Amo".

Lee Jungkee komentis la konkurson:

• Mondskala konkurso de nova ĝenro de Esperantujo
• Rolo de Esperanto kiel kultura lingvo en filmo
• Eleŭropiĝo de Esperanto-Movado tra nove iniciatita el Ĉinio

Tial, UEA plenforte kunlaboras kun Ĉina Radio Internacia por sukcesigi la filmfestivalon en la jaro 2017.

La konkurson ĉefe organizis Ĉina Radio Internacia, zhejiang-a hangzhou-a registaro, Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon, kaj sponsoris Ĉina Ligo de Tetrinkejoj. Nun estas varme varbataj konkursaĵoj kaj la limdato estas la 30a de novembro, 2016.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin