Zhang Rong

(GMT+08:00) 2016-06-20 18:24:14     Redaktoro:Li Lu


Antaŭ 10 jaroj, Zhang Rong studis internacian komercon en universitato. Dum tiu tempo pro amo ŝi kontaktis kafon, kaj poste ŝi pli kaj pli ŝatis ĝin. Ŝi vidis multajn enlandajn kaj eksterlandajn kafretejojn kaj starigis sian kafan retejon por interŝanĝi konojn pri kafo kun kafaj amantoj. Fininte sian studadon en universitato, Zhang Rong iris al Ŝanhajo kaj Pekino por labori kiel kafisto kaj kafinstruisto, kaj samtempe ŝi ankaŭ uzis liberajn tempojn por rosti kafgrajnon. Post kelkaj jaroj, Zhang Rong fariĝis profesia kafa rostistino.

Zhang Rong havas sian komprenon pri kafa rostisto, si diris,

"En la kafa industrio la unua rolo laŭ mi estas kafa rostistino. Ĉar mi pli multe ŝatas la rostan laboron, do mi esperas ke pli kaj pli multaj homoj povos koni ĝin. Pro mia amo al kafa rostado, mi ofte serĉas freŝan kafgrajnon el la tuta mondo."

La rostado influas kafan guston, ĝi decidas ĉu la kafo estos bongusta aŭ ne. La rostado estas defiplena. Zhang Rong diris al mi, ke ŝi volas rosti kafon kun diferencaj gustoj por gastoj, tio estas tre interesa.

"Laŭ mia opinio, rosti kafgrajnon estas pli malfacile ol boligi kafon, do la rostado de kafgrajnon pli altiras mian koron. Se la kafa boligo estas prezenta procezo, la rostado estas krea procezo. La malprofunde rostita kafsemo havas fruktan guston, la mezprofunde rostita havas nuksan guston, kaj la profunde rostita, ĉokoladan guston. Dum la procezo de rostado, vi povas elekti aŭ krei gustojn kiujn vi ŝatas.

Danke al la multjara sperto Zhang Rong gajnis multajn admirojn. Ŝi ankaŭ akiris multajn informojn kiam ŝi laboris kiel kafinstruisto en Pekino. En la jaro 2011 Zhang Rong vizitis Qingdao, urbon de Shandong-provinco. Ŝi trovis ke la ĉemara urbo havas pli fortan emon akcepti kafon kaj pli bonan konon pri kafo, do ŝi rapide decidis fari entreprenadon tie. Tiam la marko FISHER COFFEE aperis.

De la komenco Zhang Rong jam decidis plenumi diversajn gustajn bezonojn de gastoj. Kvankam Zhang Rong havas sufiĉajn spertojn kaj materialojn rilate al kafo, tamen la entreprenado ankaŭ donis multajn defiojn al ŝi. Ŝi diris al mi, ke ŝi volas fari kreadon kaj ŝanĝiĝon en la kafa kampo.

"En la lastaj jaroj la altkvalita kafo rapide disvolviĝis, sed antaŭe nia entreprena atmosfero ne estis tiel bona kaj ni havis malaltan deirpunkton. Ĝis nun ni ankaŭ povas vidi ĝian malbonon kaj nematuriĝon, ni volas ŝanĝi la nunan situacion. Krome, ni ankaŭ volas krei multajn eblecojn kaj fari kontribuon al la kafa kampo."

De la stariĝo ĝis nun, la marko FISHER COFFEE realigis rapidan progreson pere de enreta komercejo. En la jaro 2015 ĝia vendokvanto atingis 60 tunojn, kaj cento da kafspecoj estis aĉetitaj de gastoj el ĉi tie. Samtempe, la teamo de Zhang Rong atingis 21 homojn.

"Danke al la subteno de nia ŝtato, ankaŭ al la disvolviĝo de ŝtata politiko, kafa industrio kaj de enreta komercado, ni evoluas rapide. Krome, ni elektas bonkvalitan kafon. Mi pensas, ke ni faras ĝustan aferon en la plej ĝusta tempo."

Zhang Rong ankoraŭ memoras sian senton kiam ŝi unuafoje trinkis kafon Yirgacheffe, specon de kafo el Afriko. Tiam ŝi pensis, ke venonte ŝi certe vizitos la kafan plantzonon en Afriko, kaj trinkos la plej freŝan kafon. En la jaro 2016, invitite de Afrika Kafa Asocio, Zhang Rong iris al Najrobio kiel internacia juĝisto. Ŝi uzis 15 tagojn por viziti kelkajn kafajn plantzonojn tie.

En Ĉinio, Yunnan-provinco havas multajn kafplantistojn, Zhang Rong kaj ŝia teamo havas grandan atendon al ili. Sed fakte, la kvalitoj de iliaj produktaĵoj ankoraŭ havas grandan distancon, kompare kun la internacia ĝenerala nivelo. En la jaro 2012, Zhang Rong iris al kafplantaj zonoj en Yunnan-provinco por instrui la plantistojn kiel planti, deŝiri, elekti kaj unupaŝe prilabori kafsemojn.

"Mi multfoje iris al Yunnan-provinco por serĉi bonajn kafgrajnojn, sed bedaŭrinde mi ne trovis tion, kio min vere kontentigas. Kiel kafa spertisto mi konas, ke iliaj teknologioj havas mankojn. Do mi decidis gvidi la kafplantistojn kiel planti, deŝiri, elekti kaj unupaŝe prilabori kafgrajnojn. Unu jaro post la alia, ĉijare ni jam rikoltas kontentajn kafsemojn el nia landa plantzono, la kvalito estas tre bona."

La jaro 2016 estas speciala jaro por Zhang Rong kaj ŝia marko FISHER COFFEE. Ŝi decidis malfermi kafejon en Qingdao ĉi-februare. La 29an de majo, ŝia sonĝo realiĝis, la kafejo FISHERCOFFEE venis. Zhang Rong pensas, ke la kafejo estas ŝia alia komenco, ĝi estas la rezulto de ŝia 10jara rakonto kun kafo. Venonte, ŝi kaj ŝia teamo havos multajn dekjarajn rakontojn kun kafo. Ili volas liveri bongustajn kafojn al la

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin