Qi Yang: mia duafoja entreprenado

(GMT+08:00) 2016-06-21 12:32:01     Redaktoro:Li Lu

Nan Guanlu 100 Hao


En la jaro 2015 la 25-jara junulo Qi Yang forlasis Pekinon kaj revenis al sia hejmloko, la urbo Zhucheng, Shandong-provinco. Li malfermis manĝejon por fari privatajn pladojn ŝatatajn al gastoj. Li uzis duonon da jaro por fari enketon kaj serĉi kontentan lokon. Fine Qi Yang elektis la domon ĉe la numero 100 de la strato Nanguan kaj uzis la doman numeron kiel la manĝejan nomon, ĉine "Nan Guanlu 100 Hao". En la septembro de 2015, la manĝejo kun profunda antikveca gusto malfermiĝis. La bona dekoracio kaj la juna mastro fariĝis temo populare parolata de la lokanoj. Ĉiutage la manĝejo estas gastplena.

Antaŭ 10 jaroj, fininte sian stutadon en luktarta lernejo, Qi Yang forlasis la hejmlokon kaj iris al Pekino. Li laboris kiel teartisto, servisto kaj kuiristo multjare. En la jaro 2010 Qi Yang decidis krei entreprenon kaj starigis komercan kompanion Si Hai Ru Feng, kiu ĉefe okupiĝas pri dieto. Sed pro la malĝustaj kono kaj juĝo pri la komerco kaj ŝanco, la unuafoja entraprenado de Qi Yang malsukcesis. Qi Yang suferis fortan atakon, sed aliflanke, Qi Yang komencis konsideri novan entreprenan vojon.

Nan Guanlu 100 Hao

"Mi ne timas malsukceson, sed mi tre timas la atakon al mia memfido. Antaŭe mi kredis ke mi havas bonan kapablon por akiri monon, sed kiam mi suferis malfacilon, mi ne povis bone helpi min mem. Do mi refoje laboris kiel kuiristo. Kvankam mi akiris altan salajron kiel kuiristo, tamen mi ofte sentis min malstabila. Mi pensis, ke mi devas fari entreprenadon. Ĉar la lupago, personara kaj materiala kostoj estas altaj en Pekino, do la loko ne estas mia unika elekto, mi povas reveni al mia hejmloko."

Kvankam Qi Yang havis malsukcesan suferon, tamen li tre amas la dietajn aferojn kaj la aspiron al libero. Do komence de la jaro 2015, kiam Qi Yang sukcese gajnis financadon, li revenis al sia hejmloko kaj komencis la duafojan entreprenadon.

Ĉambro Luan Ju

Post duono da jaro, Qi Yang elektis la domon ĉe la numero 100 de la strato nanguan kaj uzis la doman numeron kiel la manĝejan nomon, ĉine Nan Guanlu 100 Hao. En la septembro de 2015 la manĝejo kun profunda antikva gusto malfermiĝis. La manĝejo similas al artaĵo farita de Qi Yang, ĉiuj detaloj prezentas liajn specialajn ideojn. La domo estas malgranda, kiu havas kvin ĉambrojn. Ĉiuj el ili havas belan nomon: Tang Li, Cha Yue, Qing Geng, Yu Du, Luan Ju. Ili estas ĉinaj tradiciaj vortoj kun bonaj signifoj. Ĉe la pordo estas bambuoj, floroj, ŝtonoj. Gastoj povas trinki teon ĉe ili.

"Mi uzas la plej bonajn materialojn por fari pordojn, fenestrojn, manĝilojn kaj meblojn. Multaj dekoracia materialoj estas malnovaj, kiuj prezentas antikvan guston. Mi pensas, ke eble post kvar aŭ kvin jaroj, mia manĝejo prezentos pli bonan etoson al miaj gastoj. Mi plantos pli multajn specialajn plantojn ĉe la pordo, en diferencaj sezonoj la ĝardeneto povos prezenti diferencajn gustojn. Mi scias, ke miaj pladoj, mia dekoracio estas kopieblaj, sed mia intenco ne estas facile kopiita. "

Meblo kun malnovaj dekoraciaj materialoj

Nan Guan Lu 100 Hao estas privata manĝejo, do la pladoj devas havi sian specialecon. Qi Yang ĉiam persone aranĝas ĉiujn pladojn kaj instruas la kuiristojn kiel kuiri ilin. Lia pladfarado dependas de la sezona ŝanĝo. Pli kaj pli multaj gastoj konas tiun ĉilokon kaj volas gustumi la bongustaĵojn.

"Ĝis nun, mi persone aranĝas ĉiujn pladojn en mia manĝejo, inkluzive de materialo, gusto, kuira rimedo kaj prezentado. Poste mi instruas la kuiristojn. Ili devas fari la pladojn laŭ mia arto. Miaj pladoj ŝanĝiĝas ĉiusemajne. Mi ĉiam elektas sezonajn materialojn ĉiam depende de sankonserva principo."

Qi Yang diris al mi, ke li pli multe zorgas la sentojn de liaj laborantoj.

"Mi pli multe zorgas miajn laborantojn ol gastojn. Ĉar mi kredas, ke se la laborantoj havas bonajn humorojn, ili povos liveri pli bonkvalitajn servojn al niaj gastoj. Niaj laboroj estas malfacilaj, ni ofte interparolas pri niaj sonĝoj, niaj disvolvaj planoj. Mi tre ĝojas, ke ilia sonĝo estas helpo, per kiu mi povos realigi mian sonĝon."

Qi Yang

Nun, Qi Yang posedas pli maturan kaj stabilan afertraktan rimedon. Li lernis multajn el la unuafoja malsukceso. Pri la venonteco Qi Yang havas sian propran planon.

"Mi neniam faras longtempan planon, mi nur planas kion mi faros en la venonta jaro. Mia plano devas esti atingebla sed ne grandega. Mi opinias, ke ĉiuj entreprenistoj devas havi la stabilan mensostaton. Ĉiuj homoj havas grandan sonĝon, sed ni devas stari kun ambaŭ piedoj sur la tero."

La entreprenado liveras multajn elektojn al Qi Yang, ankaŭ instruas lin kiel bone ĝui vivon. La entreprenada procezo por Qi Yang havas pli fortan signifon ol ĝia rezulto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin