Yang Hui: entreprenado helpas min serĉi trarompon

(GMT+08:00) 2016-07-19 10:09:08     Redaktoro:Li Lu


En la jaro 2009, Yang Hui venis al Pekino kaj laboris kiel analistino de la ĉina aĉetocentra asocio, ŝi kolektis donitaĵojn kaj por fari analizadon por liveri disvolvajn raportojn al kompanioj, aĉetocentroj ktp. En universitato Yang Hui lernis ĉefe statistikon, kaj ŝi havas altan sentivecon pri donitaĵoj. Dum la kvar-jara laborado en la ĉina asocio, ŝi skribis entute de la analizan raporton cent milojn da vortoj pri donitaĵoj.

En la jaro 2012, Yang Hui pensis, ke ŝia laboro ne povos plu helpi ŝin solvi problemojn, kiujn ŝi alvizaĝis dum ŝia laborado. Ŝi decidis forlasi sian oficon kaj fari entreprenadon. Pere de ŝia interesiĝo al donitaĵo kaj ŝiaj spertoj, Yang Hui fondis la kompanion "imall", kiu ĉefe liveras servojn pri donitaĵa analizo kaj rimedo por solvi problemojn de aĉetocentroj kaj komercistoj.

La kompanio "imall" celas ligi donitaĵon, komercon kaj konsumantojn, kaj tio montras sufiĉan gravecon de donitaĵo en la komerca ĉeno. Yang Hui diris,

"Mi ĉefe volas ligi donitaĵon, komercon kaj konsumantojn kune, kaj poste konigi klarajn kaj precizajn konsumajn donitaĵojn al komercistoj. Mi ankaŭ esperas, ke la konsumantoj povos fari pli bonajn elektojn, ne nur laŭ la informoj de la komercistoj, sed ankaŭ laŭ siaj propraj juĝoj. Donitaĵo ludas gravan rolon. Ni povas bone ligi la koncernajn elementojn kaj uzi donitaĵojn por influi konsumantojn kaj komercistojn."

Komence, Yang Hui kaj ŝia grupo ĉefe faris koncernajn laborojn eksterrete. Ili akumulis spertojn, materialojn, platformojn kaj monon. En la jaro 2014, la reto disvolviĝis rapide en Ĉinio, Yang Hui decidis oficiale enretigi sian retpruduktaĵon "imall app 1.0".

"Mi fondis la kompanion en la jaro 2012, kaj la unua versio de app 1.0 estis oficiale publikigita en la jaro 2014. Do kiam mi faris entreprenadon, mi ankaŭ volis analizi la saman kampon, ne nur eksterrete, sed enrete."

Nun la kompanio imall jam kunlaboras kun pli ol 20 aĉetocentroj kaj centoj da komercejoj, la kompanio disvolvas sane kaj bone. Yang Hui diris, ke ŝi esperas ke venonte ŝia kompanio povos esti borstabeligita, sed tio estas ŝia longtempa plano. Nun ŝi kaj ŝia grupo bone kaj stabile iras ĉiujn paŝojn.

"Multaj retaj kompanioj volas realigi borstabeligon, inkluzive de la nia. Sed venonteco estas ŝanĝebla, mi ne povas fari sufiĉa

n takson pri ĝi. Nun ni nur volas fari bonkvalitajn produktaĵojn, paŝo post paŝo antaŭenpuŝi nian kompanion al pli bona disvolva grado. Niaj celoj estas mallongaj, ĉar mia sperto diras al mi, ke mi devas fari diferencajn decidojn en diferencaj etapoj."

La entreprenado estas malfacila, kiel fraŭlino, Yang Hui alvizaĝas pli multajn malfacilojn. Yang Hui opinias, ke kiam virinoj faras entreprenadon, ili ne nur pagas multojn ol viroj, sed ankaŭ bezonas havi specialecojn.

"Kiam virinoj faras entreprenadon, unue ili bezonas havi pli fortan koron, ili ankaŭ devas fariĝi sufiĉe forta por toleri solecon; due, kiel gajni pli multojn da konfido, kiel solvi problemojn pri homa rilato, ĉi ĉio dependas de kompetenteco de entreprenantinoj; trie ili bezonas havi bonajn kapablojn por trakti subitajn aferojn."

Tamen, laŭ opinio de Yang Hui, kvankam virinoj alvizaĝas malfacilojn dum entreprenado, tamen ili ankaŭ havas superecojn.

"Multaj homoj opinias, ke virinoj estas pli malfacilaj por fari entreprenadon ol viroj, sed laŭ mia opinio, ni havas superecojn. Ekzemple ni estas pli mildaj ol viroj, ni pli multe zorgas la sentojn de laborantoj, kaj ni preferas solvi problemojn pere de intertraktadoj."

Pere de la amo al donitaĵo kaj komerco, kaj pere de la kono de reta disvolvado, Yang Hui ligas komercon, donitaĵon kaj reton en entreprenado. Ŝi senĉese liveras valorojn al klientoj kaj ŝi ĝuas sian entreprenadon kaj laboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin