Dong Menghao

(GMT+08:00) 2016-09-08 15:32:27     Redaktoro:Li Lu


Dong Menghao naskiĝis en Taiwan kaj vivas en Pekino. Li havas multajn sociajn rolojn, ekzemple tenanton de kafejo Café de SOFA, gastronomon, verkiston, ktp. Li skribis multajn artikolojn pri restoracioj kaj bongustaĵoj kaj allogis multajn sekvantojn. En la jaro 2009 ĉe la fama distrejo Houhai en Pekino la kafejo Café de SOFA malfermiĝis. Kiel la tenanto de la kafejo, Dong Menghao dediĉis multajn laborojn al la kafejo.

En la jaro 2000 Dong Menghao eklaboris en la ĉeftero kiel direktoro de eletronika kompanio. Ĉar li volis doni gastronomian montrilon al la taiwananoj kiuj vivas aŭ laboras en la ĉeftero, do li komencis skribi blogojn de la jaro 2003. Li multjare laboris en Chengdu kaj Ŝanhajo, ĝis la fino de 2008 li decidis iri al Pekino kaj tie fari entreprenadon. Influite de siaj patrino kaj frato, Dong Menghao decidis malfermi kafejon kiu havas guston de Taiwan, proksime al la malnova loĝejo, kie iam loĝis liaj geavoj.

"Mi havas kelkajn kialojn por okupiĝi pri kafejo, unue en Pekino estas abundaj bongustaĵoj, loĝantoj kaj turistoj; due mia avo vivis en Pekino kaj poste translokiĝis al Taiwan, mi devas pensi pri mia fonto; Trie, ĉar mi kaj mia edzino ŝatas trinki kafon kaj mi havas laboran sperton en kafejo; kaj fine, mia patrino kaj frato estas famaj kuiristoj en Taiwan, influite de ili, mi decidis malfermi kafejon."

Dong Menghao partoprenis en la kafeja desegnado, ĝis nun la kafejo ankoraŭ restas en la unua formo. La fotoj sur la muro notis la disvolvan procezon de la kafejo. Dong Menghao diris, ke kvankam la domlupago leviĝas multe en la pasintaj jaroj, tamen li neniam volas ŝanĝi la kafejan lokon. Unuflanke li volas doni sekuran senton al la klientoj, aliflanke li deziras, ke ĝi daŭru cent harojn.

En la kafejo vi povas vidi la hundan figuron ĉie, Dong Menghao faris ĝin laŭ la malnova laboranto — la hundo Danzhu.

(sono2 Dong Menghao)

"Nun nia hundo Danzhu estas pli fama ol ni. Ni uzas la kapon de Danzhu en foto por fari kafejan markon. Danzhu akompanas nin de la malfermiĝa tago de nia kafejo. Mi pensas, ke eble post dek jaroj Danzhu forlasos nin, sed nia kafejo ekzistos kaj nia marko kun la fotoj de Danzhu ankaŭ ekzistos. Mi havas planon, ke la kafejo fariĝos centjara, venonte se ĵurnalisto intervjuos mian filon kaj demandos lin, kial la kafeja marko estas hunda kapo, li povos rakonti al ili la varman rakonton."

"Laŭ mia opinio, blanko, lignkoloro kaj verdo povas doni vivecon al kafejo. Mia kafejo estas malgranda, do mi uzas tiujn elementojn de spegulo kaj de blanka kaj ligna koloroj, kiuj povas sentigi la klientojn liberaj, la verdaj elementoj donas vivecon al klientoj. Do mia kafejo estas nomita Café de SOFA. Fakte vi ne povas trovi multajn sofojn en mia kafejo, mi uzas ilin nur simbole al libereco."

En la jaro 2014 Dong Menghao decidis malfermi alian pli grandan kafejon, sed bedaŭrinde lia provo malsukcesis. Do li komencis pensi novajn administrajn rimedojn.

En la jaro 2015 Dong Menghao aĉetis kafgrajnan rostilon, fakte antaŭ 7 jaroj li jam volis aĉeti ĝin:

"Mi ĉiam volas havi kafgrajnan rostilon de la malfermiĝo de mia kafejo, sed antaŭ kelkaj jaroj mi ne havis sufiĉan monon, aliflanke la klientoj ne havis sufiĉan konon pri kafo, speciale pri la altkvalita kafo, do mi plimulte zorgis pri la dekoracioj. Sed de la jaro 2015 ĝis nun, pli kaj pli multaj klientoj komencis zorgi pri kafa kvalito."

Post 7 jaroj, la ŝanĝo de Dong Menghao krei tian kafejon, kian li pensis, fine realiĝis. Sed li havas pli grandan planon, ekzemple fariĝi juĝisto de kafaj matĉoj, fari sian kafejon centjare vivanta, ktp.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin