Jiang Xun

(GMT+08:00) 2016-12-27 11:15:07     Redaktoro:Li Lu

La librejo Mofan troviĝas proksime al Qianmen de Pekino. La konstrua aspekto havas fortan guston de la Ĉina Respubliko(1921-1949). Kiam vi malfermas ĝian pordon, vi unue sentas la guston de malnovaj tagoj. Jiang Xun, la kreinto de la librejo diris al ni, ke tio estas efekto, kiun li volis krei.

Antaŭ du jaroj, Jiang Xu venis ĉitien. Kvankam li ne povis koni la konstruan jaron de la konstruo, tamen li trovis la ĉinan vorton "eldonejo" sur unu el la traboj de la konstruo, kaj cetere trans la strato estas librejo "Qing Yun Ge" farita en la fino de Qing-dinastio kaj en la komenco de la Ĉina Respubliko, do Jiang Xun firme decidis restarigi librejon ĉi tie. Post kelkaj monatoj da renovigadoj, septembre tiujare, la librejo oficiale malfermiĝis. Jiang Xun diris, ke en la librejo estas multaj rakontoj, vi povas ne nur gustumi la malnovajn tempojn, sed ankaŭ transdoni la distingitan sintenadon de generacio al generacio.

Jiang Xun ne nur estas la kreinto de la librejo Mofan, sed ankaŭ estas poeto, pentristo, desegnisto, eldonisto kaj kolektisto. Li zorge dekoraciis ĉiujn spacojn de la librejo.

Jiang Xu diris: "Mia librejo havas kelkajn partojn: loko por vendi librojn kaj, krome, montri specimenojn el malnovaj libroj tipografie presitaj; ĉambro por teumo; ekspoziciejo; kaj lokalo por membroj. Fakte mi estas servisto, mi renovigis la malnovan konstruaĵon, samtempe mi metis multajn malnovajn meblojn kun la gusto de la Ĉina Respubliko(1921-1949). Kiam miaj klientoj eniras en mian librejon, ili povas senti ke ili revenis al la malnova tempo. Eĉ la mapo sur la muro estas malnova, ĝi estis presita en 1936."

Jiang Xun diris, ke la librejo estas sola insulo en la mondo. Kvankam ĝi malfecile vivas en la retepoko, tamen ĝi devas vivi. Ĉar la retlegado estas supraĵa kaj malprofunda, la legantoj ne povas memori multojn el la legado.

"Mi faris prelegon, la prelega temo estis 'Daŭrigi la paper-librojn'. En la prelego mi diris, ke mi donas atenton al la paper-libra kulturo, ĉu ĝi povas esti daŭgigota? Laŭ mia opinio, ni devas okazigi multajn aktivadojn por altiri legantojn. Unue la planoj devas esti bonaj kaj altireblaj, due la atmosfero de librejoj devas esti bela, kaj krome, ni devas certigi ke la klientoj povas aĉeti bonajn, specialajn kaj bonkvalitajn librojn en librejoj, kiuj estas raraj."

En la librejo Mofan, vi povas trovi manfaritajn fadenbindajn librojn. Ĉi tie vi ankaŭ povas trovi alt-specialecajn librojn pri arto, konstruarto, desegno, filozofio kaj psikologio, multaj ekspertoj kaj kleruloj aĉetas librojn ĉi tie.

"En la jaro 2015, invitite de la Nobela Muzeo mi faris projekton laŭ antikva tipografio por la libro (Ventego) de sinjoro Mo Yan, unu el famaj ĉinaj verkistoj, kiu gajnis la Nobelan Premon en la jaro 2012. Unue ni kliŝis la romanon, due ni presadis ilin sur paperoj, kaj fine ni kolektis ilin en unu fadenbinda libro. La presaĵo aperis kiel el antikva maniero."

Kiam Jiang Xun estis 12-jara, li gajnis unu kliŝon, ĝis nun li jam kolektas 30 milojn da kliŝoj. En la jaro 2000 li faris la laborejon nomitan "Zhu Yu Shan Fang", unu flanke li volas fari preparon de la malnovaj kliŝoj, kaj aliflanke, li volas fari kontribuon al la transdonado de la kliŝa kulturo de generacio al generacio. Jiang Xun diris, ke li konas la malnovajn kliŝojn ne plu uzeblajn, do li devas enmeti kreajn ideojn en la disvastiĝon de ili.

"Mi komprenas, ke ni bezonas marŝi kun la tempo, librejoj ne povas vivi per la helpoj de registaro, ni devas iri sur siaj piedoj."

En la librejo la klientoj povas ofte vidi ekspoziciojn kun diferencaj temoj, multaj kolektaĵoj estas de Jiang Xun. Samtempe li ankaŭ invitas liajn amikojn fari ekspoziciojn kun siaj kolektaĵoj en la librejo Mofan. Tiele, pli multaj homoj povas vidi belajn kaj bonkvalitajn malnovaĵojn.

Nuntempe, pli kaj pli multaj homoj konas la librejon kaj venis por fari viziton kaj aĉetadon, ĉiutage la librejo estas homplena, speciale en la semajfinoj. Jiang Xun diris,

"Mi ofte vidas kaj demandas miajn klientojn, kial ili aĉetas la librojn, ili diris ke ili ŝatas. Mi tre ĝojas, ke multoj el ili estas junuloj. Ili ne nur legas novelojn, ankaŭ poemojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin