Animaciistino Lao Men en entreprenado

(GMT+08:00) 2016-12-28 16:31:37     Redaktoro:Li Lu

 
Lao Men estas la kromnomo de Zhao Meng, kiu diplomiĝis el la Pekina Filma Akademio. Pro ŝiaj pentraj specialeco kaj kapablo, ŝi havas originalajn opiniojn kaj vidpunktojn pri beleco kaj arto.

Lao Men diris, ke ŝi tre ŝatas muzikon. En la jaro 2009 ŝi renkontiĝis kun Zhang Mo, kiu havis similan muzikan intereson, kaj kiu organizis sian propran muzik-grupon. Ili falis en amon rapide kaj ofte kune diskutis muzikon, desegnadon kaj fotadon, samtempe ili ankaŭ volas havi tatuaĵon sur siaj brakoj. Sed post iliaj vizitoj al diversaj tatuejoj en Pekino, la senkreecaj desegnoj kaj alta prezo senlime longigis ilian planon. En la jaro 2010, Lao Men pensis, ke ŝi havas pentran kaj desegnan kapablojn, kial ŝi ne lernas kiel fari tatuon ŝi mem? Do ŝi uzis du jarojn por lerni, praktiki tatuadon, kaj realigis la revon. En la jaro 2012, ili fondis sian tatuan kabineton hejme kaj nomis ĝin "Yimen".

"De la jaro 2012 ĝis nun, ni trovas grandan ŝanĝiĝon en la kampo de tatuo. Antaŭ la jaro 2012 preskaŭ ĉiuj tatuistoj ne havis pentran bazon. Mi kaj Zhang Mo havis multajn preferojn, ekzemple pentron kaj muzikon, ni kaj multaj desegnistoj komencis esti akceptitaj. La tatuo estas interesa kulturo, ni bezonas senĉesan lernadon."

Fakte, ne estas multaj homoj kiuj povas akcepti tatuon, multaj el ili rigardas la tatuon eĉ kun koloraj okulvitroj. Lao Men diris, ke komence, eĉ ŝiaj familianoj ne konsentis kun ŝia tatua laboro.

"La tatuado estas malfacila kaj laca, sed mi havas sufiĉan energion kaj spiriton por fari tion, speciale kiam vi elfaras bonan tatuaĵon por klientoj. Komence mi ne havis sufiĉan memfidon kaj mia tekniko ankoraŭ ne estis matura. Sed mi kredas ke mi povos bone kapti la talenton pro mia pentra bazo kaj senĉesa praktiko."

La profesio tatuado havas malaltan postulon al la tatuistoj, en Ĉinio ankoraŭ ne estas bona profesia taksosistemo. Por plibonigi sian tatuan kapablon, Lao Men lernis tatuo sub plej fama tatuisto en Ĉinio kaj trapasis la ekzamenon laŭ usona normo. Lao Men diris,

"Nun multaj altnivelaj tatuistoj uzas usonan normon. Ĉar la usona tatua normo funkcias konforme al sano, medicino kaj tekniko."

Post senĉesaj lernado kaj praktikado, Lao Men estas pli kaj pli talenta por fari tatuaĵojn, kaj ŝiaj tatuaj desegnoj gajnas multajn admirojn. En la jaro 2015 en la no.48 de strateto Qin Lao, Lao Men fondis sian tatuan laborejon, ankaŭ nomis ĝin "Yi Men". Ŝi ĉiam interkomunikigas kun klientoj kaj desegnas bildojn laŭ iliaj interesoj kaj opinioj.

"Miaj klientoj havas siajn proprajn opiniojn pri tatuaj pentraĵoj, ni unue faras interkomunikon, kiam ni atingas perfektan identecon mi preparas tatui por ili. Nun se vi volas fari tatuon, eble bezonas atendi 1 aŭ 2 monatojn, ĉar mi estas parttempa tatuistino , mi faras tatuadon nur vespere aŭ semajnfine."

Lao Men ankoraŭ ne forlasis sian ĉefaĵon——movbildon. Tatuo estas ŝia maroto, la kabineto estas ŝia kromlaborejo. En la pasintaj kvin jaroj, Lao Men realigis multajn revojn de klientoj, kiuj volas havi specialan tatuon sur sia korpo. Lao Men diris, ke ŝi sentas ĝojon kaj kontenton.

Samtempe, Lao Men havas sufiĉan fidon al la venonteco de tatuo. Ŝi ankaŭ havas longtempan planon:

"Unue, ni bezonas daŭrigi nian tatuan laboron, krome ni volas fari pli grandan kabineton, kiu povas enmeti niajn objektojn, ekzemple muzikilojn, fotaparatojn, radiekipaĵon, ktp. Aliflanke, ni volas instrui studentojn kaj teknikistojn, kaj poste ili helpas nin en la laboro de tatuo, kaj ni liberiĝos por fari ion alion."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin