Amorakonto de urba knabino Wang Pu kaj ŝia kreema afero en vilaĝo

(GMT+08:00) 2017-01-03 16:15:19     Redaktoro:Li Lu

Ĉe antikva urbo Lijiang de Yunnan-provinco, troviĝas la vendejo de sanprotektaĵoj, nomita "Jinpu", ĝia mastrino s-ino Wang Pu estas pekina knabino. La nomo Jinpu venas el ŝia nomo kaj la tre malproksima montvilaĝo Jinpu, kie loĝas plejparte la naciecanoj Pumi. La origino de la nomo rilatas al la amo de s-ino Wang en la vilaĝo.

Antaŭ ses jaroj, Wang Pu hazarde vojaĝis al la vilaĝo Yubeng sub la neĝmonto Meili de la Diqing-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco. Ŝi ne atendis, ke de tiam ŝi ne nur dronis en la pitoreskan pejzaĝon, sed ankaŭ amis homon tie. Survoje ŝi renkontiĝis kun ĉiĉerono Ji Wu. La pumi-nacieca knabo, kvankam pli juna ol s-ino Wang je 6 jaroj, profunde tuŝis ŝian koron per siaj bonkoreco, sincereco kaj eleganteco. Wang Pu deziris resti en tiu ĉi loko. Tamen kiam ŝi unuafoje iris al hejmloko de Ji Wu, la montvilaĝo Jinpu de subgubernio Jiuhe de urbeto Yulong de Lijiang, la eta vilaĝo kun nur 60 familioj refoje skuis la koron de la knabino, kiu loĝas en granda urbo Pekino. Ŝi diris:

"Antaŭe mi supozis la malriĉecon de lia hejmo, sed mi estis tre surprizita tiam. En la jaro 1994 aŭ 1995, la vilaĝo ekhavis elektron, la 20-kilometra vojo al la vilaĝo estis kota kaj estis pavimita en la jaro 2008. Komence de la kuranta jaro ili posedis la unuan cementan vojon. Antaŭe multaj kampoj estis nekulturataj, la vilaĝanoj kulturis nur grenplantojn kiaj maizo kaj terpomo."

Tamen simpla kaj kruda domo kaj malglata montvojo ne haltigis la amon, nek skuis decidemon de Wang Pu por la restado. Fronte al nuna stato de la hejmo de amato kaj al opono de familianoj, ŝi persisteme elektis krei la estontecon kune kun la amato. En la sekva jaro post renkontiĝo, Wang Pu persvadis la familianojn, rezignis la oficon en Pekino kaj revenis al la urbo Lijiang kune kun Ji Wu. Ili aĉetis turisman aŭton kaj ekkunlaboris kun turismaj agentejoj kaj kluboj por fari negocon por privata vojaĝo, liverante profesian trafikan kaj ĉiĉeronan servon al memvolaj vojaĝantoj.

Alveno de tiu urba knabino alportis ne nur amon al Ji Wu, sed ankaŭ koncepton pri sano al vilaĝanoj de Jinpu. Wang Pu rimarkis, ke en la lastaj jaroj la homoj pli kaj pli prizorgas la sanon kaj tago post tago pli grandiĝas la bezono de verdaj sanprizorgaj manĝaĵoj kaj medicinaĵoj. La altituado kaj klimato de Lijiang tre taŭgas al plantado de multaj herbaj medikamentoj, inter kiuj Maca, kiu originale kreskis en Sud-Ameriko, jam estas bone bonvenigata, kiel sanitara herba medikamento, kun riĉa nutraĵo kaj forta efiko kontraŭ laceco.

En 2013, Wang persvadis la edzon, kiu sin dediĉis al turisma afero, planti Maca kaj aliajn herbajn medikamentojn. Parolante pri tiu kuraĝa propono de la edzino, Ji Wu ĝoje diris:

"Antaŭe ŝi multfoje menciis terkulturadon, tamen mi ne pensis establi la plantan bazlokon. En la vilaĝo ni la unuaj kulturis Maca. Pasintjare kelkaj aliaj vilaĝanoj kulturis Maca kun niaj kultivitaj plantoj kaj ili ĉiuj akiris profiton. En la kuranta jaro, preskaŭ ĉiuj de la vilaĝo kulturis herbajn medikamentojn. Nun la plej granda kultura bazloko de herba medikamento kovranta 10 mil muojn estas en nia vilaĝo."

Wang Pu kaj ŝia edzo ne nur estas ŝafargvidantoj en kulturado de herbaj medikamentoj en la vilaĝo, sed ankaŭ memvole aĉetas la kulturatajn medikamentojn el samvilaĝanoj per protektata prezo kaj liveras al ili konsultan servon al ili. En la lastaj du jaroj, la geedzoj investis pli ol du milionojn da juanoj por establi la kulturan bazlokon de herbaj medikamentoj je 300 muoj. Inciatite de ili, samvilaĝanoj kulturas la herbajn medikamentojn kaj la jara enspezo multiĝis al 20 aŭ 30 miloj da juanoj. Tio estas merito de Wang Pu.

Fakte, Wang Pu ne ĉesigis la ekspansian paŝon, ŝi ĵetis rigardon ankaŭ al bredado de dombestoj. Ekde la pasinta jaro, ili la unuaj bredis negran kapron por kontentigi la bezonon de verda manĝaĵo, kaŭzitan de turisma evoluado. Ŝi diris:

"Ni faris bredadon laŭ lokaj karakteroj. Mi alte taksis la bredadan aferon, ĝi havas grandan disvolvan tendencon. Ĉar mi venas el moderna urbo, mi tre konas la konsuman nivelon, koncepton kaj bezonon de grandaj urboj. Mi opinias, ke en grandaj urboj la merkato estas granda."

En la vivo, Wang estas hastema kaj fidela al sia vorto, sed ŝia edzo Ji estas malrapidemulo. Diferenca karaktero kaj aĝa distanco ofte kaŭzis malsamajn opiniojn kaj froton en la vivo. Tamen rilate al gravaj decidoj, ili ĉiam tenas saman sintenon kaj pri plantado de herbaj medikamentoj kaj pri bredado de kaproj kaj kokoj, ili ĉiam pensas ne nur sian propran familion, sed ankaŭ ĉiujn vilaĝanojn. Kun la pura koro de novnaskito, ili volas fari ion por la monto kaj la hejmloko. Ji Wu diris:

"Nun neniu alia samvilaĝano bredis kaprojn. Mi iam pensis aĉeti kaprojn kaj disdoni ilin al samvilaĝanoj, kiuj volas bredi kune kun mi. Poste ni povas kunĝui la profiton. Ni ankaŭ aĉetas Macaon el ili kun protektata prezo. Ĉio estas volonta. Ni celas akiri profiton kune kun samvilĝanoj kaj ne konsideras pri niaj propraj interesoj."

Nun Wang Pu kaj Ji Wu havas 300 muojn da planta bazloko, pli ol 500 nigrajn kaprojn bredatajn en la plej verda kaj natura medio kaj pli ol 5 000 nigrajn kokojn. Komence de la kuranta jaro, ili funkciigis la vendejon "Jinpu" ĉe la antikva urbo Dayan de Lijiang, kio montras decidemon de la urba knabino en la vilaĝo Jinpu. Nun Ji Wu esperas grandigi la kulturadan bazlokon kaj riĉigi la vilaĝon. Kaj Wang Pu deziras alporti produktojn de la bazloko al grandaj merkatoj kaj restoracioj de grandaj urboj kiaj Pekino, Ŝanhajo, ktp, celante ke pli multaj homoj konas belecon kaj guston de ŝia nova hejmloko Lijiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin