Faris Sheibani: mi volas fariĝi gvidanto de jemena kafa revolucio

(GMT+08:00) 2018-12-04 10:27:41     Redaktoro:Li


Je la fino de septembro de 2018, la fondinto de kafa marko QIMA revenis al Jemeno post siaj kvin kaf-testaj aktivadoj en Pekino, Tianjin, Qingdao, Ŝanhajo kaj Suzhou. En la 20-taga vojaĝo en Ĉinio, Faris alportis 8 specojn de malsamaj specialaj kafoj al ĉinaj aĉetantoj, partoprenis en la "Kafa Ekspozicio 2018" en Pekino kaj faris prelegon por dividi liajn rakontojn pri la jemena kafa revolucio.

Faris diplomiĝis el Imperia Kolegio de Londono kaj Universitato de Kambriĝo, antaŭe lia revo estis fondi energian kompanion en Jemeno. Sed bedaŭrinde en la jaro 2015, fantomo de intercivitana milito hantis Jemenon, la popolamasoj suferis grandajn perdojn. Nuntempe, pli kaj pli multaj lokanoj ne plu plantas kafon, ĉar ili bezonas sin vivteni, kio donis orientiĝon al Faris.

"Ĉiuj homoj konas la kafon Mocha, Mocha ankaŭ estas fama haveno en Jemeno, kiu estas la unua haveno kie oni faras kafan komercon. Do pro tio, kiam homoj priparolas Jemenon, ili nepre mencias kafon Mocha. Do kiam mi trovis ke la milito haltigis mian revon, mi rapide ŝanĝis mian direkton. Mi vere volas rapide fari kontribuon al miaj hejmlando kaj popolo."

En la jaro 2016, Faris revenis al Jemeno kaj fondis la komercan kompanion por vendi nerostitan kafon. Li uzis unu kaj duonan jaron por kontaktiĝi kun la lokaj kafplantanoj.

Faris diris, ke la kompania nomo QIMA signifas "montopinto", kiu prezentas liajn ambicion al alta kaf-kvalito kaj fidon por rekonstrui jemenan specialan kafon. Faris elkreskis en Londono, do unuflanke li faris kafajn aferojn, samtempe li relernis la araban lingvon, kontaktiĝis kun famaj kafistoj en la mondo kaj eksploris jemenan kafan historion.

"Antaŭ 300 jaroj, Jemeno estis la unika kafa eksporta lando en la mondo, kio signifas ke cent-procentaj kafoj venis el Jemeno, sed nun, nur 0.1%. Mi havas memfidon, ke mi povos solvi la problemon per la scioj kiujn mi lernis en universitato. Do en la lastaj du jaroj, mi serĉis kaj esploris la kialon de la rezulto, mi kaj mia grupo volas fariĝi gvidanto de jemena kafa revolucio. Ni scias ke ni ne povos reveni al 100%, sed ni devas pene ŝanĝi la nunan situacion, ĉar nuntempe, kiam homoj priparolas Jemenon, la unua impreso en iliaj mensoj estas 'milito', 'danĝero' kaj 'malsano'."

Faris diris ke li vere pagis multajn energion kaj tempojn, sed samtempe li ankaŭ ricevis multojn. Sur la pakaĵoj de kafo QIMA, ni povas vidi subskribojn de kafplantistoj, ĉar tio signifas ke ili havas sufiĉan fidon al siaj kafoj. Faris diris,

"La jemena kafo estas la plej bonkvalita kafo en la mondo, do se homoj aliras retejon de famaj kafoj, la historia donitaĵo montris, ke jemena kafo multjare okupiĝis je la unu loko. Mia instruisto ankaŭ diris al mi, ke se mi volas kaj povas restarigi jemenan kafon, mi povos trovi ke la tuta mondo volas aĉeti jemenan kafon."

Nuntempe la kafo QIMA eksportas al Eŭropo, Kanado, Ĉinio, Koreio kaj aliaj 20 landoj kaj regionoj, Faris diris, ke Ĉinio havas grandan merkaton.

"Ĉinio disvolviĝas rapide, la tuta mondo povas vidi la rapidan disvolviĝon de Ĉinio, rilate kafon, Ĉinio staras ankaŭ ĉe la kapo en la mondo."

En la pasintaj du jaroj, Faris helpis la kafplantistojn 7 ĝis 20 oble altigi la enspezon. Pri la venonteco, Faris havas sian propran planon.

"En la venontaj dek jaroj, mi elfosos la potencialon de jemena kafo kaj revenos al la kapa loko. Samtempe mi volas bone disvolvi mian markon QIMA kaj gvidis pli kaj pli multajn homojn koni kaj diskonigi jemenan kafon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin