Qianhai——paradizo de entreprenantoj tra la mondo

(GMT+08:00) 2018-12-04 10:55:53     Redaktoro:Li


Shenzhen estas ĉina suda marborda urbo, kaj ĉi tie senĉese naskiĝas grandaj novaj ideoj. En la pasintaj 40 jaroj, Shenzhen fariĝis prospera, moderna, harmonia kaj bela urbo kaj kreis historiajn miraklojn en kampoj de industriigo, urbanizado kaj modernigo.

Decembre de 2014 malfermiĝis la Qianhai-a Shenzhen-Hongkong-a Junulara Kreiva kaj Entreprena Centro, simple Ehub, ĉe golfo Qianhai en la okcidento de la urbo Shenzhen. Ok simplaj kaj modernaj blankaj-kaj-nigraj konstruaĵoj aspektas kvazaŭ la ĉina ideogramo en kompleksa formo "Revo"(夢). Ĉi tie, la entreprena instituto, kapablula kurierstacio, entreprenanta-serva centro kaj apartemento YOU+ ne nur liveras bonan kaj elegantan laboran kaj vivan medion, sed ankaŭ altiras entreprenajn instruistojn veni por gvidi entreprenantojn kiel bone koni financadon kaj sekvi politikon.

En Qianhai, laboro, vivo kaj amuzo povas esti montritaj en kadre de 500 metroj.

Liu Tao, direktoro pri disvolvo de entreprenoj de Ehub, diris,

"Nuntempe Ehub ĉefe servas la entreprenajn grupojn el Hongkong-o. Ni havas sume 304 entreprenajn gruopjn en Ehub kaj duono de ili venas el Hongkong-o. Niaj plej grandaj defioj estas klare koni la bezonojn de entreprenantoj el Hongkong-o, kiuj ĉefe zorgas pri tri problemoj: la unua estas kiel prezenti niajn materialojn kaj situaciojn al la entreprenantoj; la dua estas kiel bone servi la entreprenantojn——nia servo devas esti honkonga gusto; la lasta estas la serva livero de kolektado kaj cirkuligado de mono. Ĉar multaj entreprenantoj ne havas sufiĉan komencan kapitalon, ni devas bone helpi ilin."

En Qianhai, la ĉambro de apartemento YOU+ havas plankospacon de 50 kvadrataj metroj. Enĉambre estas apartaj labora kaj viva rigionoj, en la konstruaĵo estas sufiĉaj publikaj aktivadaj spacoj, ili suffice bone servas al kunveno, diskuto, akcepton kaj tiel plu. La luprezo de ĉiu ĉambro estas ĉirkaŭ 2000-2500 da juanoj.

Guo Weiwei, direktoro de YOU+ diris,

"Ĉi tie, la elspezoj de akvo kaj elektro estas senpagaj, kaj la luprezo estas pli malmulte kosta pro la subteno de registaro. Tiele, la entreprenantoj povas fari entreprenadon en bona kondiĉo. En ĉiu ĉambro ni aranĝas laboran kaj vivan regionojn por liveri laboran oportunon al entreprenantoj."

En Qianhai ofte okazas aktivadoj kaj prelegoj pri kolektado kaj cirkuligado de mono, politiko, ktp. Ili helpis entreprenantojn solvi problemojn kaj malfacilojn.

Liu Tao, direktoro pri disvolvo de entreprenoj de Ehub, diris,

"La kreado estas longa periodo, por bone garantii ke la bonaj ideoj fariĝu produktaĵoj, ni devas fari nian plejeblon por helpi ilin. Fakte, ni estas karieraj direktoroj. Niaj ĉefaj laboroj estas kunigi bonajn instruistojn, administrantojn kaj centrajn elementojn de industria ĉeno."

Ĝis la unua trimestro de la jaro 2018 Ehub kreis sume 304 entreprenojn, inter ili 158 estas internaciaj, 56% de entreprenoj ricevis monkolekton kaj la kolektita mono superis 1,4 miliardon da juanoj. La scienc-teknika limigita entrepreno AIATOR sukcese ricevis investon en tri monatoj post sia fondiĝo. Nun la entrepreno havas bonajn kunlaborajn rilatojn kun Fujitsu kaj BYD.

Zhao Zizhou, fondinto de scienc-teknika limigita entrepreno AIATOR, diris,

"Ehub estas ponto por kreivo kaj entrepren-fondo, kaj ni estas semoj. Dum la fondo kaj disvolvo de nia entrepreno, mi pli kaj pli multe amas ĉi lokon, kie troviĝas bona medio kaj kondiĉoj."

En la pasintaj kvar jaroj, Ehub jam formis sian propran sistemon kaj rimedon por bone servi entreprenantojn. Nuntempe, Ehub volas dividi la maturan sistemon kaj normon al pli multaj regionoj por antaŭenpuŝi la plibonigon de servoj al entreprenantoj.

Dank al la perfekta servo de publika kulturo, oftaj kulturaj aktivadoj, bela natura medio, Shenzhen-a rapido kaj toleremo, la urbo Shenzhen fariĝas paradizo de entreprenantoj. Pli kaj pli da homoj komencas sian revon ĉi tie.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin