Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco

(GMT+08:00) 2019-01-29 14:36:26     Redaktoro:Li


Ĉu vi iam demandis vin, kial en flughavenoj la kurejoj, kiujn aviadiloj uzas por deteriĝi kaj alteriĝi, ĉiam estas rektaj? Nederlanda inĝeniero pri aeronaŭtikaj esploroj, Henk Hesselink, starigis al si ĉi tiun demandon kaj kuraĝis pensi alternative: pro kio la kurejoj ne povus esti criklaj, anstataŭe? Li nun kunordigas projekton nomantan "La Senllima Kurejo" (angle The Endless Runway), kie li priesploras eblojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de cirklaj kurvojoj. La projekton partoprenas kvin gravaj eŭropaj institutoj: la nederlanda Nacia Aerospaca Laboratorio, la Germana Centro pri Aeronaŭtiko kaj Spaco, la franca Nacia Oficejo pri Aerospacaj Studoj kaj Esploroj, la hispana Nacia Instituto pri Aerospacaj Teknikoj kaj la pola Instituto pri Aciado. La iniciato estas subvenciata, interalie, de la Eŭropa Komisiono.

#Cirkla kurejo

#Venta direkto

#Wentrapideco

#Parkuma pozicio

#Poldera vojo

#Estonteco

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin