Parolado por 1-a datreveno de Londona E-Klubo

(GMT+08:00) 2017-02-06 18:05:38     Redaktoro:Zhao Jianping

Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo (12 jan. 1904)

(L. L. Zamenhof)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! – Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro.

Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en via lando, kaj nun ni havas en via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn de esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan.

Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultatoj de sia unujara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.

Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege.

Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas via rolo. La tuta mondo esperatista rigardas vin kaj multe de vi esperas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin