Parolado ĉe la festeno de UK Boulogne sur Mer (1905)

(GMT+08:00) 2017-02-06 18:31:01     Redaktoro:Zhao Jianping

Parolado ĉe la festeno de UK Boulogne sur Mer (1905)

(L. L. Zamenhof)

Gesinjoroj — Bedaŭrinde mi ne povas tiel bele paroli, kiel antaŭ mi s-ro Michaux. Neniam mi parolas publike; pardonu do min, se eble mi ne tute flue parolas. Simple per kelkaj vortoj mi volas turni vian atenton sur la homon, al kiu ni dankas en la nuna momento la grandan plezuron. Ni ĝin dankas al s-ro Michaux, la senlaca organizanto de la kongreso. Laboron li prenis sur sin ne malgrandan; li zorgis pri ĉio, tempon kaj volon li donis por la organizado de nia grava festo. Tial antaŭ ĉio mi levas mian glason al la sano de s-ro Michaux kaj de ĉiuj liaj helpantoj.

Poste mi devas antaŭ ĉio memori pri la urbo Bulonjo-sur-Maro, en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon. Mian glason mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro de la urbo Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la reprezentanto de la komerca ĉambro. Mi levas mian glason por la bona stato de la granda kaj glora lando Francujo.

Tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo, de ĉiuj popoloj. Por ni esperantistoj ĝi devas esti ankoraŭ pli kara. Ni povas diri, Francujo estas la lando, kiu multe faris por nia afero. Francujo estas ĉiam la unua lando en ĉio, kio promesas iun bonon al la homaro. Nun mi volas ankaŭ trinki por la sano de ĉiuj fratoj kaj fratinoj esperantistaj. Ekzistas tre multaj en diversaj landoj kaj urboj, kiuj volonte partoprenus kun ni al la granda kongreso, sed ili ne povis veni. Ni trinku por ilia sano. En la fino ni trinku entute ĝenerale por la gloro de la tuta homara kunfratiĝo de ĉiuj popoloj. Sed ni esperu, ke tio ĉi ne estas nur vortoj, tio ĉi fariĝu tute reala fakto, ke ni havu en la mondo grandan familion gefratan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin