La tuĉdesegno

(GMT+08:00) 2017-03-29 16:16:46     Redaktoro:Zhao Jianping

La tuĉdesegno

(Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson)

En iu aprila tago antaŭ multaj jaroj, en epoko kiam mi ankoraŭ cerbumis pri la senco de l' vivo, mi eniris etan cigarbutikon ĉe strateto por aĉeti cigaron. Mi elektis malhelan kaj angulhavan El Zelo, metis ĝin en mian cigarujon, pagis kaj preparis min por foriri. Sed subite mi ekhavis la ideon montri al la junulino, kiu laboris en la butiketo, kaj de kiu mi ofte aĉetis miajn cigarojn, etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo. Mi ricevis ĝin de juna artisto, kaj laŭ mia opinio ĝi estis tre bela.

"Jen rigardu", mi diris etendante ĝin al ŝi, "kion vi pensas pri tio ĉi?"

Ŝi prenis ĝin mane kun scivola intereso kaj rigardis ĝin tre longe kaj tre proksime. Ŝi turnis ĝin laŭ pluraj direktoj, kaj ŝia vizaĝo alprenis mienon de pena pensado.

"Nu, kion ĝi signifas?" ŝi fine demandis kun scivolaj okuloj.

Mi iomete konsterniĝis.

"Ĝi nenion specialan signifas", mi respondis. "Ĝi estas nura pejzaĝo. Jen tero kaj jen ĉielo, kaj tio estas vojo... Ordinara vojo..."

"Nu, tion mi ja vidas", ŝi grimacis per sufiĉe malĝentila tono; "sed mi volas ekscii kion ĝi signifas."

Mi estis senkonsila kaj embarasita; neniam mi ekpensis pri tio, ke ĝi ion signifus. Sed ŝia koncepto ne estis ŝancelebla; ŝi unu fojon por ĉiam ekhavis la ideon, ke tiu bildo devas esti iaspeca "serĉu la katon". Kial mi aliokaze montrus ĝin al ŝi? Fine ŝi almetis ĝin al la fenestra glaco por travidi ĝin. Kredeble oni iam montris al ŝi iajn kuriozajn ludkartojn, kiuj sub normala lumo prezentas karoan naŭon aŭ pikan fanton, sed kiuj, se oni tenas ilin kontraŭ la lumo, prezentas ion maldecan.

Ŝia ekzamenado tamen donis nenian rezulton. Ŝi redonis la desegnon, kaj mi preparis min por foriri. Tiam la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo:

"Hontu, vi vere malbone agas, kiam vi tiel mokas min. Mi tre bone scias ke mi estas nur malriĉa knabino kaj ne povas akiri bonan edukon; sed pro tio ne necesas moki min. Ĉu vi ne bonvolus diri, kion signifas via bildo?"

Kion mi respondu? Mi donus multon por povi diri al ŝi kion ĝi signifas; sed mi ne povis tion fari, ĉar ĝi ja nenion signifis!

*

Nu, pasis jam pluraj jaroj de tiam. Mi nun fumas aliajn cigarojn kaj aĉetas ilin en alia butiko, kaj mi ne plu cerbumas pri la senco de l' vivo; tamen ne pro tio ke mi ĝin imagas trovita.

(1897)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin