Persista stana soldato

(GMT+08:00) 2017-05-02 14:15:13     Redaktoro:Zhao Jianping
Persista stana soldato

(Hans Andersen, trad. L. L. Zamenhof)

Estis iam dudek kvin stanaj soldatoj, kiuj ĉiuj estis fratoj, ĉar oni fandis ilin el la sama malnova stana kulero. La pafilon ili tenis en la mano, ilia vizaĝo estis direktita antaŭen, kontraŭ la malamikon; ruĝa kaj blua, per unu vorto - belega estis ilia uniformo. La unua, kion ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam oni forprenis la kovrilon de la skatolo, en kiu ili kuŝis, estis ta vorto: "Stanaj soldatoj!". Tion ekkriis malgranda knabo, ĝoje plaŭdante per la manoj. Li ricevis ilin en sia naskiĝtago kaj starigis ilin nun sur la tablo en batala ordo. Ĉiu soldato similis la alian plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron, Ĉar li estis fandita la lasta, kiam ne estis plu sufiĉe da stano; tamen li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj, kaj ĝuste li estis distingiĝonta tute aparte per sia sorto.

Sur la tablo, sur kiu ili estis starigitaj, staris ankoraŭ multe da aliaj ludiloj; sed ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero. Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. Antaŭ ĝi staris malgrandaj arboj, ĉirkaŭe estis peco da spegula vitro, kiu devis prezenti lagon. Cignoj el vakso naĝadis sur ĝi kaj speguliĝadis en ĝi. Ĉio certe estis tre ĉarma, sed la plej ĉarma estis malgranda knabino, kiu staris meze de la malfermita pordego de la kastelo. Ĝi ankaŭ estis eltranĉita el papero, sed havis sur ĝi silkan veston kaj malgrandan, mallarĝan, bluan rubandon trans la ŝultroj; en la mezo de la rubando troviĝis brilanta stelo, tiel granda, kiel ĝia tuta vizaĝo. La malgranda knabino ĉarme etendis supren siajn ambaŭ brakojn, ĉar ŝi estis dancistino, kaj krom tio ŝi levis unu kruron tiel alten, ke la stana soldato tute ne povis ĝin rimarki kaj pensis, ke ŝi, simile al li, havas nur unu piedon.

"Ŝi estus bona por mi kiel edzino!" li pensis, "sed ŝi estas tro altrangula por mi, ŝi loĝas en kastelo, dum mi havas nur skatolon, kiu apartenas ankoraŭ al dudek kvar aliaj, tio ne estas loĝejo por ŝi. Tamen mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi!" Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo, kiu staris sur la tablo. De tie li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian skatolon kaj la homoj en la domo enlitiĝis. Nun la ludiloj komencis ludi, jen "Ni ricevas gastojn", jen "Rabistoj kaj urbaj soldatoj", jen "Kaŝiĝo". La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, ĉar ili volis ankaŭ partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La nuksrompilo faris transkapiĝojn, kaj la grifelo gaje ruliĝadis sur la tablo. Fariĝis tia bruo, ke la kanario vekiĝis kaj aliĝis ankaŭ kun sia kantado, sed nur per versoj. La solaj, kiuj ne moviĝis de sia loko, estis la stana soldato kaj la malgranda dancistino. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.

Jen la horloĝo sonis noktomezon, kaj subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo; tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra koboldo; tio estis artifikaĵo.

"Stana soldato!" diris la koboldo, "per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn!"

Sed la soldato ŝajnigis, ke li tion ne aŭdas.

"Nu, atendu ĝis morgaŭ", diris la koboldo. Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis, oni starigis la soldaton en la fenestro; kaj - ĉu tio estis la koboldo, ĉu trablovo - subite la fenestro larĝe malfermiĝis kaj la soldato elfalis malsupren el la tria etaĝo. Tio estis terura falo, li etendis sian solan piedon rekte en la aeron kaj enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto malsupre.

La servistino kaj la malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin serĉi; sed kvankam ili preskaŭ surpaŝis sur lin, ili tamen ne povis lin rimarki. Se la stana soldato ekkrius: "Ĉi mi estas!" ili certe lin trovus; sed ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii.

Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego; kiam ĝi finiĝis, venis du strataj buboj.

"Vidu, vidu!" diris unu el ili, "jen kuŝas stana soldato, li devas eliri kaj ŝipveturi!"

Ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo. Ambaŭ knaboj kuris apude kaj plaŭdis per la manoj. Ho ĉielo, kiaj ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgraŭ tio li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano.

Subite la ŝipeto subnaĝis sub longan stratdefluilan ponton; ĉi tie estis tiel same mallume, kiel en lia skatolo.

"Kien mi nun venos?" li pensis. "Jes, jes, tio estas kulpo de la koboldo! Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!"

En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto.

"Ĉu vi havas pasporton?" demandis la rato." Tuj montru la pasporton!"

Sed la stana soldato silentis kaj nur ankoraŭ pli forte tenis sian pafilon. La ŝipeto veturis pluen kaj la rato ĝin sekvis. Hu, kiel ĝi grincigis la dentojn kaj kriadis al la lignetoj kaj pajleroj: "Haltigu lin, haltigu lin! Li ne pagis doganpagon, li ne montris sian pasporton!"

Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta; jam antaŭ ol li atingis la finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. Prezentu al vi, ĉe la fino de la ponto la stratdefluilo falis ĝuste en grandan kanalon, kio por li estis tiel same danĝera, kiel por ni la ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo.

Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La ŝipeto naĝis malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. Neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis unu momenton per la okuloj. La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. Tiam li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos; kaj en la oreloj de la stana soldato sonis:

"La tagiĝo, la tagiĝo

Estos mia neniiĝo!"

Jen la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato trafalis, sed en la sama momento lin englutis granda fiŝo.

Ha, kiel mallume estis interne! tie estis ankoraŭ pli malbone ol sub la defluila ponto, kaj antaŭ ĉio estis tre malvaste. Malgraŭ ĉio la stana soldato estis firma kaj kuŝis laŭ sia tuta longo kun la pafilo en la mano.

La fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn; fine fariĝis tute silente, kaj li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo. Enpenetris hela lumbrilo, kaj iu ekkriis laŭte: "La stana soldato!" La fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon, kie la servistino per granda tranĉilo ĝin distranĉis. Ŝi prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi la rimarkindan viron, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; la stana soldato tamen tute ne estis fiera pri tio. Oni starigis lin sur la tablo, kaj tie - kiaj strangaj aferoj ofte fariĝas en la mondo - la stana soldato troviĝis en la sama ĉambro, en kiu li estis antaŭe, li vidis la samajn infanojn, kaj la samaj ludiloj staris sur la tablo: la belega kastelo kun la ĉarma malgranda dancistino. Ŝi ĉiam ankoraŭ staris sur unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, ŝi ankaŭ estis persista. Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori per stano, tamen tio ne konvenis. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili nenion diris unu al la alia.

Subite unu el la malgrandaj knaboj kaptis la stanan soldaton kaj ĵetis lin rekte en fornon, kvankam li tute ne havis ian kaŭzon por tio. Certe la koboldo en la tabakujo estis kulpa en tio.

La stana soldato staris tute prilumita kaj sentis teruran varmegon, sed li ne povis distingi, ĉu tio estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo. Ĉiuj koloroj sur li malaperis; ĉu tio fariĝis dum la vojaĝo, ĉu tio fariĝis de lia profundega malĝojo, tion neniu povus diri. Li rigardis la malgrandan knabinon, kaj ŝi rigardis lin. Li sentis, ke li disfandiĝas, tamen li ĉiam ankoraŭ staris persiste kun sia pafilo en la mano. Tiam malfermiĝis pordo, la vento kaptis la dancistinon, kaj simile al silfino ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. Tiam la stana soldato fandiĝis kaj fariĝis bulo, kaj kiam en la sekvanta tago la servistino elprenis la cindron el la forno, ŝi trovis lin en formo de malgranda stana koro. Sed de la dancistino restis nur la stelo, kaj ĝi estis tute brulnigriĝinta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin