Silento estas oro

(GMT+08:00) 2017-06-07 11:25:32     Redaktoro:Zhao
Silento estas oro

(Mao Zifu)


nebulo ĉirkaŭ glaso volas fuĝi el okuloj.

unu fingro premas venton.

peza rigardo vidas pluvon

pendantan sur la plafono.

du koroj tintas diversfrekvence.

kuleroj kuŝas unu apud la alia.

la blankaj sonoj eĥas hieraŭojn.

por iri la metron necesas lumjaro.

sekundoj fluas ĉe la oreloj.

aromo tiklas la buŝojn.

vortoj ŝtopiĝas sur la langoj.

morgaŭo sin kaŝas ekster la salono.

piedojn najlas hezito.

abelo giras en la aero zume, zome.

viro stariĝas brue. foriras

kune kun la kontraŭa neniu.

manon en mano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin