Aĉetu mian kafejon!

(GMT+08:00) 2017-07-10 11:12:08     Redaktoro:Zhao
Aĉetu mian kafejon!

de Claude Piron


Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.

En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?

Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.

Kiel ĉiutage, ekde kiam... Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.

Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duonplena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.

La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?

Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis ŝin. Estis klare, ke li ne malplaĉis al ŝi. Kaj tute certe, ŝi amis la kafejon. Ŝi ŝatis la trinkantojn. Ŝi sciis diri la ĝustajn vortojn, kiuj igis ĉiun senti sin bone. Ŝi vivigis la lokon. Pro ŝi, nur pro ŝi, ĝi estis plaĉa, kvankam ĝi ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie ĝi staris, troviĝis en ne tre vizitinda parto de la urbo.

Sed pensi pri Monika utilis al nenio. Ŝi lin forlasis, kaj malĝojaj pensoj ne revenigos ŝin. Ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste ŝanĝas ĝin, neniam certaj, ĉu ili decidis ĝuste aŭ malĝuste. Li ne pensu pri ŝi, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.

La ŝancoj havi eblecon vendi la kafejon preskaŭ ne ekzistis antaŭ unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hieraŭ, Fredo informis lin, aĉetanto prezentiĝis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li aĉetu la kafejon. Se la situacio daŭras kiel nun, sen vendo de eĉ kafeto dum tuta tago, Paŭlo perdus tiom da mono, nur pro la daŭraj kostoj, ke li baldaŭ ne plu povus vivi. Eĉ pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankoraŭ devas pagi, kaj tiam... Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.

Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon aĉeti kafejon en ĉi tiu malplaĉa urbo-parto, certe perdos ĉian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos ĝin nekaŝeble senhoma. Neniu aĉetas vendejon, en kiu nenio vendiĝas! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu plaĉas al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!

Feliĉe, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun vojaĝas eksterlande. Ĝis li revenos, ĉu ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, ĉu? Ankaŭ tiu penso estis malĝojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj ĉesis veni pasigi la tempon en ĝi, ankaŭ la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.

La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Paŭlo dum kelka tempo simple ĉesis pensi.

Strangas la funkciado de homo. Antaŭ kelkaj minutoj, Paŭlo preskaŭ ploris. Poste venis tiu senpensa daŭro. Kaj nun li sentis, ke li baldaŭ ridos. Ideo ja naskiĝis en li.

"Jes, tio estas bonega ideo," Fredo diris. "Mi helpos vin. Vi estas bon-ŝanca: la homo, kiu volas aĉeti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufiĉe da tempo por ĉion organizi laŭ via ideo."

"Ĉu vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas aĉeti kafejon en ĉi tia seninteresa urboparto, vojaĝas eksterlande? Vojaĝi, tio kostas monon!"

"Stranga, ne stranga, mi ne scias. Verŝajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni."

* * *

Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, laŭ la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, antaŭ ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj ŝtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.

"Bele! Ĝi estas plenplena!" diris la ulo, kiu volis aĉeti.

"Jes, jes," Paŭlo diris plej simple. Laŭ lia voĉo ŝajnis, ke tio estas plej ordinara okazaĵo.

"Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preskaŭ ĉiu sidas sola ĉe propra tablo, strange," la ulo miris.

"Ne strange por mi," Paŭlo respondis. "Tio estas tute ordinara ĉi tie. Estas kafejo, kiu plaĉas al soluloj."

"Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi ŝanĝos la prezon, kiun mi diris al vi eĉ antaŭ ol vidi, kiel ĉio aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi aĉetos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi."

La prezo estis sufiĉe alta kaj Paŭlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la aĉetanto ĉesos interesiĝi pri ĝi. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.

"Ne estas problemo, tiu prezo taŭgas al mi," li respondis per plej kontenta voĉo.

"Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas laŭ la leĝo. Ĉu morgaŭ matene ni povus renkontiĝi en mia oficejo...?"

Nun, kiam la aĉetanto estis for, post momento de grandega ĝojo, Paŭlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. "Ĉu povus okazi io?" "Kial? Kio?" Fredo responde demandis. "Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi ĉi tie!"

"Tiuj, ĉu?" Kaj per larĝa man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. "Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion."

Ne tre juna vireto, malgranda, malforta, proksimiĝis al ili. "Cu vi ne vidis," li demandis, kaj ia timo aŭdiĝis en lia voĉo, "junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu..."

"Ne. Mi rigardas la koloron de ĉiuj okuloj," Fredo diris, rimarkante, ke Paŭlo aperis ne tre certa pri si. "Neniu kun verdaj okuloj venis ĉi-vespere. Sed bonvolu atendi plu. Ne zorgu. Virinoj ofte malfruas, ĉu ne? Ĉu eble gazeto helpus vin pasigi la tempon? Jen..." Kaj li iris preni por la vireto la gazeton de tiu vespero. Paŭlo ne sciis, kiel danki sian amikon.

"Feliĉe, ke vi venis! Mi neniam povus respondi al ili tiel bele, kiel vi. Tio estis unu, al kiu ni sendis respondon al lia anonco pri edziĝ-deziro, ĉu ne?" Li ekridis. "Ha jes! Mi memoras, kiel belan virinan skribmanieron vi uzis en la letero, per kiu vi petis lin veni ĉi tien por renkonti... vin! Se li scius, ke lia Aminda estas vi, kaj vi lia Aminda!"

Li turnis la rigardon al alia loko.

"Kaj viaopinie, kiuj estas tiuj tri ĉe la sama tablo tie? Estas strange, ke tri venis kune, kiuj konas unu la alian."

"Tiuj estas homoj el la polico. Kiam ni sennome telefonis, ke ĉi tie venos Rikardo-la-Kantisto kaj du el liaj kunlaborantoj, kiujn la polico serĉadas sensukcese jam de pluraj monatoj, ekde kiam ili perforte forprenis la tutan monon el la hotelo, kie la doktoroj kongresis, la polico certe decidis, ke ĝi bezonos almenaŭ tri virojn por sekvi ilin, se ili disiros post la renkontiĝo ĉi tie..."

"Kaj kion vi opinias pri tiu virino, tute sola?"

"Ĉu vi ne rekonas ŝin laŭ ŝia foto? Estas unu, kiu respondis al anonco nia kaj al kiu ni skribis, ke ŝi venu ĉi tien por renkonti la sinjoron, kiu povos havigi al ŝi oficon kun alta pago kaj ne-multe da laboro, sed kun iom specialaj devoj..."

"Ŝi videble malkontentas. Mi demandas min, ĉu..."

"Lasu ŝin malkontenti. Kion ŝi povas fari? Se ŝi deziras iom specialan oficon, kun multe da mono kaj malmulte da laboro, ŝi prenu sur sin la respondecon de siaj decidoj. Sed tiu alia, kiu ankaŭ sendis al ni sian foton laŭ nia peto, fariĝos eble tro malkontenta. Necesus agi. Aŭskultu, iru apuden kaj telefonu ĉi tien. Diru, kion vi volos; ne gravas, kion. Gravas nur, ke ŝi aŭdu la telefonon. Rapidu!"

Paŭlo eliris, nekomprene, kaj iris telefoni al la propra kafejo. Ĝuste kiam li revenis, la sinjorino malfermis la pordon de la kafejo, elirante.

"Kio okazis?" li demandis Fredon.

"Kiam la telefono eksonis, vi aŭdis, ĉu ne?, ke mi respon-das: jes, jes, bone, mi tuj diros al ŝi. Mi tuj iris al ŝia tablo, kaj demandis, ĉu ŝi estas s-ino Delfonto. Ŝi diris: jes. Tiam mi informis ŝin, ke s-ro Igor ĵus telefonis, ke li havas problemon kaj ne povos veni, kaj ke li petis min diri al ŝi, ke li rekontaktos ŝin poste. Ŝi foriris tute kontenta."

"Feliĉe, ke ni notis ĉiun nomon kaj ĉiufoje la kialon de la venigo ĉi tien, kaj petis fotojn kiel eble plej ofte," Paŭlo diris. Sed videble, la timo ne plene forlasis lin.

Tamen, kiam li rigardis du ge-kvardek-jarulojn, kiuj interparolis kun videbla plezuro, iom da paco revenis en lin.

"Pri tiuj du mi miris," diris Fredo, kiu sekvis lian rigardon, "ĉar ŝajnis tute normala renkontiĝo. Ĉu ili estas homoj, al kiuj ni skribis?"

"Jes. Tion faris mi," Paŭlo klarigis. "Tiuj du respondis al niaj edziĝ-anoncoj kaj el iliaj leteroj estis klare, ke ili sufiĉe bone taŭgas unu al la alia. Mi do skribis al la viro uzante la nomon de la virino. Do, ŝajnigante, ke mi estas ŝi, mi petis lin veni ĉi tien hodiaŭ vespere, kaj mi aldonis: por ke mi tuj komprenu, al kiu tablo mi iru, bonvolu aĉeti florojn en la florvendejo de Odeon kaj meti ilin sur vian tablon, tiel ke ili estu bone videblaj. Kaj al ŝi mi skribis, kompreneble kun la nomo de la viro: por ke vi tuj sciu, kie mi sidas atendante vin, mi havos sur mia tablo florojn en travidebla papero kun la nomo 'Florvendejo de Odeon'. Kiam ŝi eniris, ŝi tuj vidis la florojn, iris iom time al li, kaj ili interkoniĝis."

"Bonega ideo. Vi vidas, ke estas senutile timi. Ĉio finiĝos plej bone. Rigardu, jam unu foriras. Estas certe unu el tiuj, al kiuj mi skribis: se mi ne kontaktis vin antaŭ tiu aŭ tiu alia horo, mi ne venos, mi rekontaktos vin pli poste."

lom post iom, ili foriris.

La lastaj, kiuj eliris, estis ne tre juna geo.

"Mi ĝojas, ke vi venis, kaj mi trovas vin vere aminda," la viro diris al la virino. "Sed vere, mi ne komprenas, kial vi petis min veni al ĉi tiu stranga trinkejo, en ĉi tiun malplaĉan urboparton..." Parolante, ili iris plu, ekstere. Lia voĉo perdiĝis en la nokto.

Paŭlo fermis la pordon, feliĉa. La respondon li preferis ne aŭdi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin