La Espero

(GMT+08:00) 2017-07-14 11:03:12     Redaktoro:Zhao
La Espero

(L. L. Zamenhof)


En la mondon venis nova sento,

tra la mondo iras forta voko;

per flugiloj de facila vento

nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta

ĝi la homan tiras familion:

Al la mond' eterne militanta

Ĝi promesas Sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l'Espero,

kolektiĝas pacaj batalantoj,

kaj rapide kreskas la afero

per laboro de la Esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj

inter la popoloj divititaj,

Sed dissaltos la obstinaj baroj

per la Sankta Amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,

komprenante unu la alian

la popoloj faros en konsento

unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro

en laboro paca ne laciĝos,

Ĝis la bela sonĝo de l'Homaro

por eterna ben' efektiviĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin