La baseno

(GMT+08:00) 2017-08-11 16:54:08     Redaktoro:Zhao
La baseno
(Suso Moinhos)

La ĝardeno de Palermo
havas akvan koron
kie lotusoj kreskas
parkere
kun nimfeoj, papirusoj,
diversprofunde.
Ni sondadas la obskuron de la likvo
okulmezure,
ĉiam pli densan
laŭ la tavoloj,
kaj samtempe ni lernas niabruste
la civilizon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin