Nur tion mi havas

(GMT+08:00) 2017-08-28 08:59:53     Redaktoro:Zhao
NUR TION MI HAVAS

(Suso Moinhos)

por restarigi la ĉielan volbon

ni devis unue alsagi mil sunojn

relerni fiŝkaptadon

aboli la nasojn la tren-retojn

kaj prui al ŝaŭmoj fosforeskaj

tiam vi jam konis

l' arton grefti en tagmezo vorton tajlan kaj rezistan

kiel balanon sur roko

ĉar vi divenas min senkompate

kun la klaro de la skombraj henoj

eksterakve

trovi komunan hejmon inter rigoraj tajdoj

malfacilis por la markolo post viaj ripoj

sed viamane jam repulsis mia sango

thálatta thálatta thálatta

mia sola havaĵo

(Noto: thálatta signifas 'maro' en la helena).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin