Akvo

(GMT+08:00) 2018-12-18 14:05:30     Redaktoro:Zhao
akvo (poemo de Anteo)


ĝi kontentigas sin per sia sorto.

poto, bovlo, ĉerpilo kaj pelvo -

kie troviĝas kavaĵo, tie estas hejmo.

ĉiam en malalta loko.

eĉ se ĝi glitas de la alteco granda de dek mil metroj,

ĝi mem disrompiĝas

sed neniam damaĝas aliajn.

la supleco superas fortecon;

guton post guto ĝia volo ja boras ŝtonon.

ĝi aŭdacas diri neon al avido

kaj renversas montojn kaj riverojn.

ĝi aŭdacas puni malŝparulojn

kaj lasas la fundon de lago elfumi.

kiu diras ke sango pli densas ol akvo?

sen akvo, velkas menso kaj karno.

virino estas akvo.

sen akvo, la emajla vazo de viro fendiĝas pro sekeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin