La homo kaj la sezonoj

(GMT+08:00) 2017-04-14 11:21:02     Redaktoro:Ĝoja
La homo kaj la sezonoj

(poemo en prozo de Julio Baghy)

Kiam en belega somera vespero oni sidadas sur benketoj antaŭ la domoj, tiam vole-nevole oni pensadas pri la mondo, pri la majesta universo. La nekalkulebla stelaro brilas, la luno lumas, kaj kelkfoje steloj kuras tra la firmamento. Tiam la avino diras, ke iu mortis.

Ankaŭ nia tero estas nur eta stelo. Ĝi kuras, kuregas sur la vojo, kaj obeas al la eternaj leĝoj. Nia tero estas spegulo de la tuto.

Mi tre ŝatas tiajn somerajn noktojn, ĉar ili vekas en mi ne ĉiutagajn pensojn. Tiuj pensoj estas puraj, mildaj, kaj ili okupas mian animon, kaj mia koro havas solenajn sentojn.

La vivo de la tero estas spegulo de la universo, kaj la vivo de la homo estas spegulo de la tero.

La infaneco montras la printempon. La infano estas kiel freŝa floreto. La floreto estas pura, delikata, ĝi serĉas la varman lumon de la suno, kaj ankoraŭ scias nenion pri malhelaj ombroj, ŝtormoj, uraganoj.

La homa juneco montras la junecon de la naturo: la someron. Tiam la homo kiel la tero vivas en ardeco. Li fervore laboras, li gaje kantas kaj kelkfoje ankaŭ ploretas, sed ĉiufoje la ĉagrenon li rapide forgesas, ĉar post foriro de la grizaj nuboj denove aperas la bonkora sunvarmo.

La matureco de la homo estas spegulbildo de la aŭtuno. Milda trankvilo, maturaj pensoj post la longa laboro okupas la homan koron. La sunbrilo jam ne estas tiel forta, kiel dum la mezo de la somero; sed ĝi estas milda kiel bonkora rideto de avino. Larmoj en la okuloj, ofta pluvado en la naturo.

Post la aŭtuna matureco venas la vintra maljuneco. Neĝo kovras la teron, blankaj haroj la homan kapon. Frosto ekkuŝas sur la koron. La suno brilas ankoraŭ, sed ĝi jam ne donas varmon. Grandaj grizaj nuboj kovras la firmamenton, prujno kuŝas sur la kampoj, kaj glacio sur la rivero, kaj… kaj venas, iom post iom alvenas la morto. La vivo de la naturo ekdormas, dormas ĝis nova printempo.

La espero pri nova printempo de la homaro akompanas ĉiun bonan homon dum la vivo. Tiu espero estas eterna fajro, kiun ni ĉiam portas en ni. Generacio sekvas generacion, kaj ĉiu generacio estas nova printempo.

Post ĉiu vintro venas printempo, kaj post degelo de la glacio aperas ĉiam nova vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin