Lu Na bastonas nevon

(GMT+08:00) 2018-03-08 11:35:28     Redaktoro:Ĝoja

Lu Na bastonas nevon
Simpleco, karaktero de teo


Unu karaktero de teo estas simpleco
Fotita de Ye Xianchang


De la Han-dinastio (206 a.K. -220 p.K.) ekfuroris la moro trinki teon, sekve de tio teo eniris en la kampon de kredoj kaj ekhavis profundan kulturan spiriton.

Unu karaktero de teo estas simpleco, pri ĝi popularas la rakonto: Lu Na bastonas nevon.

En la fino de la Orienta Jin-dinastio ŝtata oficisto Lu Na estis serioza, honesta kaj singarda en paroloj kaj konduto. Oni taksis lin „respektata kaj admirata". Kiam li servis kiel ĉefo de la regiono Wuxing, sude de Yangzi-rivero, ĉefministro Xie An vizitis lin. Aŭdinte la baldaŭan viziton de ĉefministro, Lu Ti, nevo de Lu Na, maltrankviliĝis pro akcepta etiketo, sed timis peti opinion de la onklo Lu Na, tial sekrete preparas ĉiaspecajn rafinitajn delikataĵojn. Rezulte, kiam Xie An venis, Lu Na regalis Xie nur per fruktoj kaj teo, lia nevo Lu Ti tuj prezentis preparitajn bongustajn frandaĵojn. Lu Na silentis. Post kiam Xie An foriris, li ordonis bastoni la nevon 40-foje, kaj diris: Vi ne povas honorigi min, kial malpurigi mian simplecon (simpleco ĉine 素, prononco: Su)?

La ĉina ideogramo素 konsistas el du partoj: supre estas ideogramo 垂 kiu signifas falon; la malsupra 糸 signifas silkon. Komune ili signifas, ke glata silko estas pli falebla. Do la origina esenco de 素 estas blanka netinkturita silko kaj素enkorpigas malmultan, eĉ neniun koloron. Ĉinoj donis la karakteron al素, esencajn aŭ elementajn materialojn. Paŝo post paŝo spirite素 estis uzata kiel simbolo de virto. Ekz. Zhang Hua, politikisto kaj literaturisto en la Okcidenta Jin-dinastio, verkis poemon prikantante katalpon „ne bezoni luksan ornamaĵon aspekte, suferante malfacilojn sed konservi denaskan noblan karakteron – simpleco (素)".

Sur la bazo de simpleco 素 estis donataj pli da simboloj: neŝancelebleco, neŝanĝebleco, firmeco, sinteno, deteniĝemo.

Nun mi revidas la rakonton pri Lu Na. Fakte troviĝas du lokoj de simpleco (素) en la rakonto, unu estas klara, ke Lu Na diris al sia nevo: „Vi ne povas honorigi min, kial malpurigi mian simplecon (素)?" Ĉi tie per素 Lu Na celas montri, ke kvankam li ne estas majesto, tamen li kondutas kiel majesto. Wang Chong, la filozofo en la Orienta Han-dinastio, diris, ke Konfuceo redaktis libron Printempo kaj Aŭtuno, kio estas plenumo de aferoj de majesto kvankam li ne okupis la lokon de majesto. Kaj Lu Na rigardis propran aferon saman kiel la aferon de Konfuceo. Tial estas taŭga regalo nur per teo kaj fruktoj al Xie An, la persono kun sama karaktero de simpleco, ankaŭ tion Xie An komprenis. Sed ĉion fuŝis la nevo. Kial Lu Na ne koleris? Bastonado je 40 fojoj ne estas tro severa puno.

Ĉinaj te-amantoj, kiel Lu Na, rigardas regalon per teo kiel gravan etiketon por gastoj.

Mi povas konkludi, ke de tiam por la ĉina nacio teo estas unu el la ritoj en la vivado, kaj popularas la etiketo regali gaston per teo ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin