Reago de leganto

(GMT+08:00) 2017-04-06 11:33:42     Redaktoro:Li
 

 

Estas bonvenaj reagoj.

Niaj retpoŝtaj adresoj:

espradio@cri.com.cn

xionglinpingesp@163.com

La skipo de la Kampo de Literaturo.

 

----------------------------------

 

Rangolisto de la dua trimestro

 

Karaj legantoj, fulme pasis tri monatoj (aprilo, majo kaj junio) post kiam aperis la rubriko Kampo de Literaturo. Nu, laŭ nia komenca afiŝo, tio estas: "Ekde aprilo de 2017 en ĉiu tria monato KL havos tri plej elstarajn kontribuantojn, kiujn KL premias per po unu ĉina libro esperantigita aŭ io alia, pli malpli valora. Ĉiuj premiitoj, kiel furoruloj, sidas en la rangolisto trimestra. Tiuj premiitoj naskiĝas tiamaniere: la sistemo de la retejo aŭtomate aperigas ses plej ofte legitajn aŭtorojn, inter kiuj KL ellotas tri. Tiuj tri do estas premiitoj."  (bonvolu vidi: https://esperanto.cri.cn/other/magazine/20170216.pdf), ni, la skipo de Kampo de Literaturo, lote elektis tri el la ses aŭtoroj plej ofte vizitataj kiel laŭreatojn de la dua trimestro. Ili estas ĉi-sube (laŭ la literordo):

Sinjoro Dimitrije Diso Janičić, Montenegro

Sinjoro Hu Guozhu, Ĉinio

Sinjoro Wang Chongfang, Ĉinio

 

Ni gratulas al tiuj ĉi laŭreatoj de la dua trimestro, kaj ni elkore dankas ĉiujn aŭtorojn, kiuj kune certigas la ekzistadon de la rubriko kaj riĉigas ĝian enhavon.

 

Ni bone scias, ke la rubriko ankoraŭ estas juna kaj mankanta je spertoj, kaj sekve ni esperas, ke vi, ĉu legantoj, ĉu amatoroj aŭ profesiuloj de literaturo, vizitos la kampon sur kiu kreskas verdaj plantoj, aŭ belaj, aŭ ne tiom belaj, tamen "niaj". Do, bonvolu doni viajn konstribuojn, komentojn, konsilojn, kritikojn ks. Via apogado estas valora por nia laboro.

 

Dankon al vi, ĉiuj subtenantoj.

 

La skipo de la Kampo de Literaturo, 2017-07-11.

 

 

 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

 

Dum longa tempo Ĉina Radio Internacia estis mia plej bona lingva lernejo, praktikejo, brila lumturo por gvidi mian progreson en Esperantio, kaj valora ilo por prezenti al la publiko ke ankaŭ la fama radio uzas Esperanton, same kiel aliajn preskaŭ 60 lingvojn.  Mi kiel ĉina esperantisto, mi ofte fieras pro la radio. Ĉiam kiam fremdlandanoj menciis la radion, mi vere sentas grandan honoron, kvankam mi mem ne kontribuis al la radio. Mi ofte proponas alilandajn esperantistojn subteni ĉinan movadon per aŭskultado al la radio, kaj retumado al  retejoj de ĈRI kaj EPĈ.  Ek de la 1-a de aprilo 2017, mi, kaj ankaŭ aliaj samideanoj, povas pli fiere prezenti la radion, ĉar oni povas ne nur aŭskulti kaj retumi, sed ankaŭ lerni, ĝui kaj eĉ skribi literaturaĵojn en la nova rubriko Kampo de Literaturo en la retejo de Ĉina Radio Internacia.

 

Mi ege ĝojas ke Ĉina Radio Internacia, la plej bona radio en Esperantio, kreis la valoran rubrikon Kampo de Literaturo. Tio estas granda progreso de ĈRI en la Movado de Esperanto. La rubriko donas al la lingvaj lernantoj bonajn legaĵojn, al la Esperantaj verkistoj bonan platformon por praktiki la lingvon, al Esperantaj movadistoj bonan ilon por prezenti nian lingvon. 

 

Esperanto estas la plej facila komunikilo. La plej sukcesa praktikado de Esperanto estas la uzado de la lingvo en literatura kampo. Dum longa tempo mi ne konscias, kio mankas al la retejo de ĈRI. Kaj nur post la apero de la rubriko mi konsciis, ke mankas literatura rubriko al ĝi. Kaj hodiaŭ kio mankas? Mi ne scias. Mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj kaj redaktistoj de la rubriko.

 

Kiel ĉefredaktoro de la revuo Tra la mondo, mi kaptante la ŝancon atentigas aŭtorojn kaj legantojn de la rubriko, ke viaj kontribuo kaj legado estas bonvenaj. La papera versio de la revuo estas senpage elŝutebla ĉe http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de. Bedaŭrinde la papera versio estas multekosta. 

 

Trezoro Huang Yinbao

Ĉefredaktoro de Tra la mondo

Direktoro Esperanto-Centro Ora Ponto

 

~~~~~~~~~~

 

Mi gratulas vin pro via literatura rubriko! kaj priatentos la progreson...

 

Trigo el Ĉinio

 

~~~~~~~~~~

 

Dankon al la Ĉina Internacia Radio por la lanĉado de la rubriko Kampo de Literaturo.Mi esperas, ke per tiu nova rubriko, helpe de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto, la aŭtoroj povas diskonigi la kulturon kaj vivon de la popoloj, kaj la legantoj povas rigardi la pli vastan eksteran mondon tra tiu ĉi fenestro.

 

Solis el Ĉinio

 

~~~~~~~~~~

 

Koran dankon, karaj samideanoj de Kampo de Literaturo pro viaj bonegaj kaj valoraj laboroj.

Komenco bona — laboro duona. Ĝerminta en la printempa vento, la literatura rubriko certe prosperos!

Tri Avertaj Rakontoj estas interesaj kaj pensigaj en belaj tradukoj!

Liu Zongyuan , la aŭtoro de la originalaj verketoj estas fama literaturisto, filozofo, prozisto kaj pensulo en Tang-dinastio, Ĉinio. Tiujn tri originalojn mi delonge jam legis, kaj nun vidinte la preskaŭ perfektajn tradukojn en Esperanto, mi sentas grandan ĝojon, ĝuas grandan ĝuon! Koran dankon!

Anniespera el Ĉinio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin