Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-07

(GMT+08:00) 2017-04-11 14:01:50     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-07

La perfekte feliĉa vivo devus esti tia: loĝi en loko kvieta kun lago kaj montoj, kie la lokaj ŝtatoficistoj estas bonaj kaj honestaj, vivi en bonstato kaj havi edzinon virtan kaj teneran kaj infanojn inteligentajn kaj promesplenajn.

Komentoj:

1. Se ĉio ĉi tio estas ĝuata de persono kruda kaj stulta, tio certe estas domaĝo.

2. Jen nigravizaĝa Laŭzio (la ŝercnomo de Bodhidharma, Majahana budhisto, kiu venis en Ĉinion en la 6-a jarcento por disvolvi ĉinan budhisman skolon, nome skolon de djan-o aŭ ĉina zeno), kiu intencas fariĝi ruza diablo.

3. Mi preferus imagi manĝi viandon antaŭ la montrofenestro de viandobutiko!

4. Havi virtan edzinon, jes, sed ankaŭ longvivecon. Alie, la feliĉo ne estas kompleta.

【原文】

值太平世,生湖山郡;官长廉静,家道优裕;娶妻贤淑,生子聪慧;人生如此,可谓全富。

【原评】

1. 许筱林曰:若以粗笨愚蠢之人当之,则负却造物。

2. 江含徵曰:此是黑面老子要思量做鬼处。

3. 吴岱观曰:过屠门而大嚼,虽不得肉,亦且快意。

4. 李荔园日:贤淑、聪慧,尤贵永年,否则福不全。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin