SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅰ LA HOMA VIVO
人生
§1-12
La verdaj montoj venas kun la bluaj akvoj, kiuj prunteprenas la bluan koloron de la montoj; la bona vino produkas belajn poemojn, kiuj tiras la substancon el la alkoholo.
Komento:
La verdaj montoj kaj la bluaj akvoj ebligas la ĝuadon de vino kaj poeziaĵoj. Sekve la vino kaj la poeziaĵoj originas de la montoj kaj la akvoj.
【原文】
有青山方有绿水,水惟借色于山;有美酒便有佳诗,诗亦乞灵于酒。
【原评】
李圣许曰:有青山绿水,乃可酌美酒而咏佳诗。是诗酒又发端于山水也。