Skribo sur Muro dum Vojo al Boshan --- Laŭ melodio Chounu-er (Malbela Sklavo)

(GMT+08:00) 2017-04-24 14:19:26     Redaktoro:Li Lu

Skribo sur Muro dum Vojo al Boshan

--- Laŭ melodio Chounu-er (Malbela Sklavo)

Xin Qiji (1140-1207)

Esperantigita de Hu Guozhu

(Kun kanto de Teresa Teng)


Junaĝe mi fakte ne konas la triston,

nur emas ascendi etaĝon,

nur emas ascendi etaĝon,

sed snobe mi versis pri "tristo" dum juno.

Nun mi jam sufiĉe travivis la triston,

sed emas reteni la vorton,

sed emas reteni la vorton,

kaj diras nur: "Fridas la bona aŭtuno!"

(trad.-1)

En juna aĝo mi ĉagrenon ne ankoraŭ sentis,

kaj etaĝdomon reascendis

la etaĝdomon reascendis,

por versojn verki mi afekte pri tristeco plendis.

Hodiaŭ mi jam plene spertis tristan sentimenton,

mi volas plendi sed silentas,

mi volas plendi sed silentas,

kaj diras ;"Pri l' aŭtuno friska vere mi konsentas!"

(trad.-2)

辛弃疾(1140 - 1207)

【丑奴儿】

少年不识愁滋味,爱上层楼。爱上层楼,为赋新词强说愁。

而今识尽愁滋味,欲说还休。欲说还休,却道新凉好个秋。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin