Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-20

(GMT+08:00) 2017-04-28 20:27:41     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-20

Sin trovas montoj kaj akvoj sur la tero, en pentraĵoj, kaj en homaj sonĝoj kaj imago. La beleco de tiaj montoj kaj akvoj sur la tero estas en iliaj gracieco kaj diverseco; tiu en pentraĵoj, en la riĉeco de inko kaj libereco de penikmanipulado; tiu en sonĝoj, en ilia ŝanĝiĝemeco; kaj tiu en imago, en bona komponado.

Komentoj:

1. Ankaŭ la tekstoj de Xinzhai (la aŭtoro) havas graciecon kaj diversecon.

2. En literaturo la ŝanĝiĝoj kaj surprizoj estas eĉ pli allogaj kaj nedireble belaj.

3. Sed ne plaĉas tiu ŝanĝiĝemeco de vizaĝesprimo (de afektulo ktp)!

4. Sed iafoje kiam oni renkontas malfacilojn, tiam la montoj ŝajnas esti blokitaj kaj la riveroj veni al sia fino, kiel mi en mia nuna stato.

【原文】

有地上之山水,有画上之山水,有梦中之山水,有胸中之山水;地上者妙在丘壑深邃,画上者妙在笔墨淋漓,梦中者妙在景象变幻,胸中者妙在位置自如。

【原评】

1. 周星远曰:心斋《幽梦影》中文字,其妙亦在景象变幻。

2. 殷日戒曰:若诗文中之山水,其幽深变幻更不可以名状。

3. 江含徵曰:但不可有面上之山水。

4. 余香祖曰:余境况不佳,水穷山尽矣。

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin