SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅰ LA HOMA VIVO
人生
§1-37
La homa karaktero devas esti formita [forĝita] sur la fundamento de la moralaj instruoj de la Song-dinastia nov-konfuceismo, sed la homa kondutado en la mondo [la homa sintenado al la vivo] devas sekvi la manierojn de la Jin-dinastiaj kleruloj talentaj kaj romantikaj.
Komentoj:
1. La vera konfuceano povas esti romantika.
2. Tio certe farus duoble eksterordinaran sanktulon!
3. Iuj puritanoj [novkonfuceistoj] estas romantikaj, kaj iuj ne. Romantikuloj iafoje estas puritanoj en la koro kaj la aliaj tute ne. Sin trovas tre subtila diferenco.
【原文】
立品,须发乎宋人之道学;涉世,须参以晋人之风流。
【原评】
1. 方宝臣曰:真道学,未有不风流者。
2. 倪永清曰:等闲地位,却是个双料圣人。
3. 陆云士曰:有不风流之道学,有风流之道学;有不道学风流,有道学之风流,毫厘千里。