Tri Rakontoj pri Lupo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-06-12 14:28:22     Redaktoro:Xiong

Tri Rakontoj pri Lupo

 

Pu Songling (1640-1715), granda novelisto en Ĉinio

 

Esperantigis Minosun

 

 

1

 

Estis buĉisto, kiu, vendinte viandon, revenis al la hejmo, kiam vesperiĝis. Subite alvenis unu lupo. Ĝi rigardadis la viandon en unu el la du korboj sur la vekto kaj, manĝavida, postsekvadis lin je kelkaj lioj. Lin timo ekkaptis, kaj li elmontris la tranĉilon antaŭ la lupo, tiu retroiris nur kelkajn paŝojn. Sed kiam la buĉisto komencis iri, la lupo lin sekvis kiel antaŭe. Ĉe tia okazo li pensis: la lupo volas nenion alian ol la buĉaĵon; do mi preferas la viandon pendigi sur arbo kaj preni ĝin en la sekvanta mateno. Tiele li hokis la viandon kaj, sin tenante sur la piedfingroj, pendigis ĝin sur la arbo. La viandisto vidigis la korbojn al la lupo, ke en ili estas plu nenio. La rabobesto ĉesigis sian postiradon, kaj la viro iris hejmen.

 

Je tagiĝo la viro iris preni la viandon. De malproksime li vidis grandan objekton pendantan de la arbo, kvazaŭ homon, kiu sin pendumis. Timego lin trafis. Hezite li alproksimiĝis por rigardi… Jen mortinta lupo. Levante la kapon, li detaleme ekzamenis: la viando estas en la buŝo de la lupo, dum ĝia palato estas trahokita tiel, kiel ĉe fiŝo hoke kaptita.

 

Tiutempe la lupfelo estis kara. La buĉisto ricevis dekkelkajn taelojn da arĝento kontraŭ la felo de la lupo kaj per tio iom sin riĉigis.

 

Vere estas ridinde, ke la lupo origine volis la viandon, sed anstataŭe estis trafita de fatalo.

 

 

2

 

Unu buĉisto revenis vespere. Neniom da viando, krom ostoj, restis en liaj korboj sur la vekto. Survoje du lupoj lin sekvis jam longatempe.

 

Tio lin timigis. Li ĵetis oston, unu el la lupoj ricevis ĝin kaj do haltis; la alia tamen ne ĉesigis sian postsekvadon. Li ĵetis alian oston, la lasta haltis, tamen la antaŭa denove atingis. Nun la buĉisto havis neniun oston, sed la lupoj duope marŝis ankoraŭ kiel antaŭe.

 

La situacio faris lin ekstreme konsterna, ĉar li timis, ke li estos atakita de antaŭe kaj de malantaŭe. Li rigardis ĉirkaŭen kaj trovis, ke sur la kampo estas tritikodraŝejo, kie la posedanto brullignon amasigis montoforme. Forĵetinte la vektoportaĵon, li alkuregis por tranĉil-en-mane ŝirmi sin en apogo de la dorso al la lignamaso. La lupoj ne arogis al si iri antaŭen, sed ili restis starantaj kun la okuloj fiksitaj al la buĉisto.

 

Momenton poste unu el la lupoj rekte foriris, dum la alia hunde sidis antaŭ la buĉisto. Post iom longa tempo la sidanta lupo ŝajnis endormiĝi kaj esti tute senzorgema. La buĉisto abrupte saltis, hakis la kapon de la lupo per la tranĉilo, kaj mortigis ĝin per aldono de kelkaj hakoj. Kiam li volis foriri, li turnis la rigardon al la malantaŭo de la lignostoko kaj rimarkis, ke lupo faras boradon tie, kun la intenco ataki lin de malantaŭe tra la lignamaso. La lupo jam eniris en la amason pli ol duone, kaj restis nur postaĵo ekstere. Li trahakis la postajn krurojn de la lupo kaj mortigis ĝin ankaŭ. Kaj nun la viro perceptis, ke la antaŭa lupo ŝajnigis sin dormi, konfuzante sian malamikon.

 

La lupo estas ruza, sed la du mortis en momento. Kiel ajn ruzas la kruelaj bestoj, iliaj agoj tamen nur aldoniĝas al objektoj de moko. 

 

 

3

 

Ĉe vesperiĝo unu buĉisto iris, sed preme persekutata de lupo. Rande de la vojo, sur la kampo, sin trovis lasita pajlobudo por noktodungitoj, kaj sekve li kuris en ĝin por sin ŝirmi. La lupo etendis tra la vando pajle plektita siajn antaŭajn krurojn por kapti sian predon. En tia kriza momento la viro kaptis la krurojn, tiel ke retiriĝi ili ne povu. Mortigi ĝin li havis nenian eblecon, sed ĉe li estis nur malgranda tranĉilo longa je malpli ol unu colo, kaj tiele per ĝi li tranĉis rompita la suban haŭton de ungego. De tie li enblovis kiel oni faras ĉe porko. Post iom longa tempo da energia enblovado li intuiciis, ke la lupo jam ne moviĝas, kaj tiam kunligis la du krurojn per ŝnuro. Li eliris kaj vidis, ke la lupo pufiĝas tiel granda kiel bovo; la kruroj rektiĝas neflekseblaj; la buŝo malfermiĝas nefermebla. La buĉisto, portante ĝin sur sia dorso, revenis hejmen.

 

Kiu, se ne estus la buĉisto, povus havi tian metodon?

 

 

 

 

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin