Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-08

(GMT+08:00) 2017-06-20 14:44:38     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅱ LA MORALA KVALITO

品格

§2

§2-08

Kleruloj ofte mokas riĉulojn; sed, kiam ili laŭdas pecon da literaturaĵo, kial do ili komparas ĝin kun oro, jado, gemoj aŭ brokaĵo?

Komentoj:

1. La riĉulo estas malestiminda nur tiam, kiam li estas malklera kaj avara. Ni ne abomenas liajn perlojn kaj jadon.

2. Tio havas nenian rilaton al riĉeco aŭ malriĉeco. Tio estas nur la demando, ĉu oni estas edukita aŭ ne.

3. La supra aserto estas justa.

4. Ni deziras nur, ke la riĉuloj respektu la lernadon kaj la sinkulturadon. Se ili vere ekkomprenas tion ĉi, ili ja povos fari multon da bonoj al la mondo.

【原文】

文人每好鄙薄富人,然于诗文之佳者,又往往以金玉、珠玑、锦绣誉之,又何也?

【原评】

1. 江含徵曰:富人嫌其悭且俗耳,非嫌其珠玉文绣也。

2. 张竹坡曰:不文,虽穷可鄙;能文,虽富可敬。

3. 陆云士曰:竹坡之言,是真公道说话!

4. 李若金曰:富人之可鄙者,在吝,或不好史、书,或畏交游,或趋炎热而轻忽寒士。若非然者,则富翁大有裨益人处,何可少之!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin