SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-03
Prozaĵoj kaj poeziaĵoj estas belegaj tiam, kiam ili havas la spiriton de la aŭtuno; dramoj kaj lirikoj estas belegaj tiam, kiam ili estas saturitaj de la vigleco de la printempo [kiam ili reflektas la humoron de la printempo].
Komento:
Aŭtuno estas la tragika humoro, sed la esprimo de malĝojo devas esti natura.
【原文】
诗文之体,得秋气为佳;词曲之体,得春气为佳。
【原评】
江含徵曰:调有惨淡悲伤者,亦须相称。
§4-04
Tio, kio estas nomata pluvo, povas mallongigi la tagon kaj longigi la nokton.
【原文】
雨之为物,能令昼短,能令夜长。