AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 02

(GMT+08:00) 2017-08-10 09:04:08     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

11.

La aŭtomobilo estas trovita.

La paĉjo estas ĝoja.

Li aĉetis florojn al la panjo kaj kondukas ŝin al teatro.

12.

"Mi ne scias – ekpensis Agi – " la testudeto en akvario eble ne estas malbona ideo. Sed, ĝi estas tro malrapida kaj silentema.

Agi fermis okulojn kaj skuis sin. Ne estus agrable se lin iu fermus en vitra kaĝo.

"Ah – suspiris li. „Se mi havus fraton, mi nur observus lin. Kaj tio estus sufiĉa.

13.

– Ĉu vi ne opinias ke Agi fariĝis iom stranga? – demandis la panjo.

La paĉjo ne ĉesis rigardi en sian komputilon.

Inter la tajpado de iuj nombroj li demandis:

– Stranga, kiusence?

– Mi ne scias. Kiam ni estas hejme li konstante fiksrigardas nin, kvazaŭ al li io bezonata.

– Agi estas granda knabo. Se li ion bezonas, sufiĉe estas ke li postulu.

– Tamen, mi ne komprenas lin – diris la panjo kaj ekŝaltis televidilon.

14.

– Agi, stultulego! Agi, stultulego! – kriis geinfanoj malantaŭ li, dum li revenadis el lernejo.

– Kiel malico estas enuiga! – diris Agi.

15.

Agi tenis martelon en la mano.

– Ĉu la panjo kaj la paĉjo rimarkus se mi rompus ĉiujn fenestrojn en la domo?

Agi kuntiras martelon kaj fajfas himnon.

16.

Agi surkubutis sin sur fenestron de lia ĉambro kaj spektis Sorĉitan Kastelon.

– Kia domaĉo! Pro kio homoj konstruas tiel malnovajn domojn.

17.

– Agi, kiel estis hodiaŭ en la lernejo? – demandas lin la paĉjo, sed rigardis tra lin kiel tra televidan reklamon.

Agi ŝultrolevas kaj foriras.

18.

Vivo estas io kion komence oni ne povas kompreni, kaj poste eĉ malpli multe.

Se vi pridemandus Agi, li diros al vi la samon.

19.

La onklo alkuris en domon samkiel maltrankvila sciuro.

– Agi, rigardu! La plej nova speco de ĉokolado kun frukto pri kiu mi neniam aŭdis. Jen, por vi!

Kaj antaŭ ol Agi povis danki, la kalva sciuro jam ronkis.

La onklo simple ne estis kapabla rezisti al ĉarmoj de kanapo en tagĉambro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin