AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 03

(GMT+08:00) 2017-08-11 12:57:40     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

20.

Agi legis libron pri Ĝingis-kano kiam la onklo vekiĝis.

– Agi, homo mia, vi kreskas kvazaŭ oni akvumus vin per sorĉita akvo.

Agi volas demandi la onklon kiu akvumus lin, sed la onklo denove ekdormis.

21.

Se vi demandus Agi, li dirus al vi ke li estas tre bona naĝisto, kvankam li ankoraŭ ne scipovas naĝi.

Li ne multe ĝeniĝas pro tio.

Por li, tio ĉi estas nur demando de tempo.

Foriro al akvobaseno (aŭ al marbordo kun siaj paĉjo kaj panjo) sufiĉos por solvi la problemon.

22.

Agi foriras dormi sen vespermanĝo.

Ne, la panjo kaj la paĉjo havas nenion kun tio.

Ili ne estas hejme.

Apetito de Agi estas kiel loterio – li neniam scias kiam li malsatos kaj kiam ne.

23.

Alvenis poŝtisto kaj alportis bildkarton de la onklo kiu foriris en iun konatan vintran ripozejon por kelkaj tagoj.

"Karaj miaj, ĉi tie estas belege kaj mi tre bele amuziĝas."

Nur tion li skribis.

Sur bildkarto etis prezentita pingveno kiu dormas sur glacia kubo (Zzzzzz-zzz-Zzz) kaj sonĝas liton konstruitan el grandega glacia kubo.

24.

Agi sentas dentodoloron.

Kiel enue!

Neanoncita dentodoloro povas al homo detrui la tutan

tagon.

25.

Agi deziras kaŝludi.

Li fermis la okulojn kaj donis al si la okazon bone kaŝi sin.

Tamen, Agi estas eksterordinara serĉanto.

Li malkaŝis sin tre facile.

26.

Agi fariĝis urso.

Tion li sonĝis kaj li ete bedaŭris kiam li vekiĝis.

27.

Liaj panjo kaj paĉjo estis bonhumoraj. Ili alvenis hejmen ridetantaj, kaj alportis al Agi telekonektitan ĵipo-ludilon. Eble ili gvidos lin ankaŭ en kinejon?

Kaj post la kinejo – promenado, interparolo pri balenoj kaj glaciaĵo de fragarioj.

Sed, la panjo kaj la paĉjo ien rapidis.

Kiam ili foriris, Agi pigre tiris sin de ĉambro al ĉambro, kaj poste li metis poton de mielo en ĵipon kaj traveturis ĝin tra la tuta domo.

28.

Agi neniam vizitis cirkon.

Unufoje li televide rigardis cirkan spektaklon, estis do amuzige, sed ne tiel kiel en realo.

Samkiel fragarioj kiujn li manĝis kaj fragarioj kiujn li vidis surbilde. Diferenco en gusto inter ĉi tiuj fragarioj tamen estis granda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin