AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 06

(GMT+08:00) 2017-08-16 13:16:37     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

40.

– Ĉu vi deziras iom da lakto?

Agi kapneis kaj glutetis sian teon kun mielo. Li paŭtis, li preferus sukon de fragarioj.

– De la unua tago en nova lernejo mi havis problemon kun lernantoj. Mi aliradis al ili, provis interparoli kun ili, sed mi ĉiam konfuziĝus samkiel mi estas mallertulo kiu ĉiujn ĝenas. Certe ili ekpensis ke io kun mi ne estas en ordo.

– Geinfanoj! – nazbruis Ema kaj enverŝis pli da teo al Agi. – Ili tiel scias iufoje esti obstine malmaturaj!

41.

La onklo aperis sur nova motorbiciklo.

– Agi, ĉu ĝi ne estas vera bebeto? Ĉu ĝi ne estas grandioza?

Agi provas ion diri (verŝajne: Kiel ĝi estas grandega! aŭ: Ĉu vi volas veturigi min tra la urbo post la instruhoroj?) sed la onklo dorlotis sian motorbiciklon kaj forkuris.

42.

– Ema, mi scias kion ni laboros. Ni ŝakludos.

– O, ŝakludo? O. K.

Agi kaj Ema sidiĝas sur la postamento de parka monumento kaj ŝakludas.

Kiam ili finis la ludon ili rimarkis du aferojn:

1. Ili ŝakludis sen ŝaktabulo kaj figuroj

2. Venkis iu por kiu ili ne sciis ke li partoprenis ŝakludon.

43.

La paĉjo ŝmiris enirpordon ĉar ĝi krakis, kaj post tio li sidis kaj komencis deĉifri krucvortojn.

– Paĉjo…

– Ne, nun, Agi.

44.

Ema aspektis vere stulte metante sur la kapo sian ĉapeleton ornamitan per plurkoloraj kaj longaj plumoj.

Al Agi ŝi tiam similis al prezidantino de Societo por protekto de stultetaj birdoj kiuj ne deziras formorti kaj malaperi de la planedo Tero.

45.

– Panjo, vi ne kredos al mi kiam mi diros al vi kion mi hodiaŭ vidis – diris Agi kiu dum tiu momento finis leteron por Ema.

– Tiam estas pli bone ke vi diru al mi ion kion mi kredos.

– Imagu, mi vidis katon kun du korpoj.

– Oh, Agi, sufiĉe frue komencis malbonigi vian vidsenton.

46.

Kara Ema,

Hodiaŭ mi kontemplis pri strangaj aperaĵoj en la mondo. Mi kontempladis kaj perceptis ke ĉio estas stranga: vi, mi, pudeleto, glacio, Luno, sandviĉo. Mi decidis elpensi ion strangan, sed makismume kion mi sukcesis estis kato kun du korpoj. Vi diru al mi ĉu kato kun du korpoj estas io normala? Se ne estas, mia rezerva opcio estas nigra ĉevalo kiu ĵetas blankan ombron.

Agi

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin