AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 11

(GMT+08:00) 2017-08-24 13:27:53     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

72.

Se iu alia vivus en Sorĉita Kastelo anstataŭ Ema, freneziĝus de furiozo.

Fasado delonge komencis senŝeliĝi, kelkaj fenestroj rompiĝis, tabuloj knaris kaj nun tegmento komencis liki.

– Ĉiun tagon mi estas pli proksima al steloj – ekridis Ema.

73.

Kara Agi,

Se via teorio estas ekzakta, Grafino finfine sukcesis. Ĝi estis en korto de najbaro (kiu dum tiuj tagoj renovigis domon) kiam ĝi subite ekdormis sur iu flanko de infana baskulo. Vi supozas, tamen, ke ĝi bezonis malgrandan helpon. Unu el laboristoj ellasis sakon kun io tre peza, sur la kontraŭan flankon de baskulo. Buuum! Grafino ekflugis kiel raketo super tegmentojn de domoj. Se vi nur povis vidi surprizon sur ĝia vizaĝo!Tiel rapide ĝi ekflugis ke ŝi komence ne alvenis utili flugilojn. Mi kredas ke post ĉio ĉi, ĝi ne havos ajnan problemon. Mi serĉis ĝin, sed de ĝi nek spuro nek voĉo.

Mi devas konfesi ke ŝi mankas al mi, sed pli bone estas ĉi tiel. Mi esperas ke ĝi estas feliĉa kaj ke ne plu dormas longe. Tio tamen ne estas sana.

Ema

74.

– Unu Ema, kiel mi estas, scias prepari 78 specoj de kukoj.

– Unu Agi, kiel mi estas, ne opinias ekscitiga afero pluvon tra traborita tegmento kiu falas precize en la centron de lia kuko. Kaj ankaŭ en sukon de fragarioj, se ĝi estas servita.

Ema rigardis lin kaj ekridis.

Jam venontan semajnon ili reparis la tegmenton.

75.

Agi ekstaris antaŭ spegulo kaj enpensiĝis.

Li havis grandajn okulojn kaj altan frunton. Lia hararo estis hirta kun nekombeblaj tufoj. Li ne ŝatis tondi ĝin. Li ankaŭ ne ŝatas ne tondi ĝin. Simple, tio ne interesis lin.

Li estis maldika kaj la plej malalta knabo en lia klaso.

Kiam ili ne alparolis lin per "Agi, stultegulo"!" ili nomis lin "Agi bonsajo."

Kiam li rigardas Eman, Agi simple ne povas ne konstati ke:

Ema estas O.K.

Ema komplete estas tia kia ŝi devas esti.

Se oni animon povus vidi tra mikroskopo, ĝi havus vizaĝon de Ema.

76.

Agi,

Alvenu rapide. Mi opinias ke mi komencis verki poezion.

Ema

77.

Agi enflugis en laboran kabineton de Ema kaj ĵetis sin en fotelon.

(Tio estis iu malgranda ejo plenplena da libroj, iloj, blanknigraj fotoj, ĉapeloj kun multkoloraj plumoj, diskoj kun stranga muziko. Sur la muroj estis enskribitaj frazoj en fremdaj lingvoj kaj tie ankaŭ estis portreto de Grafino, pentrita per viola koloro.)

– Sidiĝu. O, vi jam sidas. Nun atente aŭskultu. Mia poemo nomiĝas "Krako".

Kaj Ema entuziasmigite ekrigardis ien de super lia kapo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin