AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 15

(GMT+08:00) 2017-08-31 12:39:50     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

91.

– Ĉu vi estas preta?

– Jes, mi estas prteta.

– Ni iru! – ekkriis Ema kaj ordigis ĉapeleton kun plumoj.

Kiam damo estas kavaliro, tiu kavaliro devas esti damo.

Ema kaj Agi (vestita en blua kostumo) aliris la stratmezon kaj haltigis la trafikon.

Kion fari!

Ili ekdeziris ludi ĝuste surstrate!

92.

Ema tenis violonon en la manoj.

– Mi aĉetis ĝin helpe de anoncoj. Oni diris al mi ke ĝi estas pli maljuna de la plej maljuna homo sur la Tero.

– Kie estas ĝiaj kordoj?

– Mi ne scias. Al mi plaĉis ĝia odoro. Mi neniam sentis tiel intensan tempo-odoron

93.

– Ema, ĉu vi gvidos min al muzeo de vaksaj figuroj dimanĉon?.

– Ne. Ni iru hodiaŭ.

– Hodiaŭ? – demandis Agi.

– Eble vi ne kredos, sed por mi hodiaŭ estas dimanĉo. Agi, mi estas tiom maljuna ke por mi tagoj en semajno ne staras ĝuste fiksite sur siaj lokoj.

94.

En la muzeo Agi estis ensorĉita per figuro de Ĝingis-kano kaj forŝiris lian unun fingron.

– Se li hazarde estus vivanta – konsternis Ema – ni havus grandajn problemojn.

Tio al ŝi donis ideon.

– Agi, ĉi tiuj pupoj neniel povas esti revivantoj..Sed…

Ema komencis pristudi surskribojn – grandecon, formon de literoj, malproksimecon inter la figuroj kaj alion.

Poste, la tutan vesperon ŝi ion majstris en sia labora kabineto.

95.

Venontan tagon ili revizitis la muzeon. Agi devus forturni la atenton de gardisto per demandoj ekzemple:

Kial vi ne havas tankon de vasko?

Ĉu Napoleono ŝatis sian figuron?

Mi volas aĉeti figuron de senkapigisto, ĉu vi akceptas ankaŭ ĉekojn?

Post kelkaj momentoj vizitantoj mirige staris antaŭ Ema, kiu elgapis la okulojn, malfermis buŝon kaj en la mano tenis ion similan al glavo, dum per la dua mano ŝi montris surskribon sur kiu estas skribite

Unu el inter kavaliroj el la paralela tempo

EMERMIUS

kies onklo la agordisto, eraregis

kiam li diris

ke la tempo de kavaliroj pasis!

96.

Ema ĵus finis etmodelon de aviadilo el la Unua Mondmilito. Ŝi ŝatas aviadilojn, kvankam neniam eniris en ian aviadilon.

Jen, kion Agi skribis en sia kajero:

Ema estas tia – en ĉio ŝi partoprenas sur sia maniero. Kiu tion sukcesas kompreni, tiu estas tre proksime al tio ke li fariĝu Ema.

97.

La paĉjo estas furioza. Li ne scias pro kio, simple li estas furioza.

– Agi, ĉu mi ne diris al vi ke vi ordigu nian garaĝon?

– Mi tion jam faris, paĉjo!

La paĉjo estas furioza kaj nekontenta. Pli poste li tamen trovis kialon por tiri la orelon de Agi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin