AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 19

(GMT+08:00) 2017-09-07 13:00:15     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

115.

Kiam ŝi finfine de ie revenis, ŝi estis tre sekretplena.

Simple, ŝi ne parolis kun Agi pri tio.

116.

La paĉjo staris en la antaŭĉambro kaj vokis Agin.

Agi, alvenu suben.

Agi malsupreniris kaj mirige ekrigardis lin.

Okazos ĝi – diris la paĉjo kaj ekkaresis la hararon. – Ni translokiĝos post du semajnoj.

Agi intense gapis en lin, kaj kun larmaj okuloj forkuris en deponejon por ŝuoj.

– Belega obeema knabo – diris la paĉjo kaj fiere ridetis. – Li jam komencis paki siajn ŝuojn.

117.

La preparoj por la translokiĝo fluis tre rapide.

Se vi demandus Agin, li nenion dirus.

Kion li deziris estis nur ke tempo en la Strato de Kverkoj haltu . Ĉar kiel la aliaj, ankaŭ ĉi tiu domo ne estis aparte grava. Sed ĝia graveco nun estis en tio ke vidalvide‚ en la sama strato situis Sorĉita Kastelo.

Kaj en la Kastelo vivis Ema.

118.

– Mi iras nenien. Mi ne volas novan domon, mi restas ĉi tie! – ekkriis Agi.

La panjo kaj la paĉjo estis enmergitaj en aron da paperoj.

Al vi ĝenerale ne estas grave ĉu mi ekzistas aŭ ne. Se vi deziros vidi min, mi estos sur la subtegmento. Mi tie vivos, sed vi, se vi volas, libere vizitu min. Mi ne iros kaj punkto! Mi ne volas lasi Emon.

– Kiu estas Ema? – demandis la paĉjo indiferente.

– Freneza maljunulino de kontraŭa stratflanko. Neniu grava, ne zorgu pri tio – respondis la panjo ne ĉesigante la aranĝadon de paperoj.

– Ema ne estas freneza. Ema estas mia unika amiko. Ŝi estas la plej grava sur la mondo! – kriis Agi kun la okuloj larmoplenaj..

Li tremetis kaj lia hararo estis hirta.

* * *

– Agi, ni parolos pli poste, nun ni havas multe da laboro – mansvingis la paĉjo.

– Oni havas nenion por paroli, mi iras nenien!

– Nun estas sufiĉe! – ekkriegis la paĉjo. Vi iru en vian ĉambron!

119.

– Eble tio al vi sonos mirige, vi eble ekpensos ke mi ne amas vin, sed tamen ne kverelu kun la gepatroj. Enpakigu kaj iru – estis ĉio kio Ema diris (dum tiuj tagoj ŝi estis tre okupita).

Ŝi ne helpis lin, ŝi ne volis ke Agi restu en la Strato de Kverkoj. Agi ekmutis. Li sentis fajron en la brusto kvazaŭ li englutus motoron de vojaĝaviadilo. Neniam li sentis tiel sola.

– Kredu min! – diris Ema dum Agi silente eliradis el ŝia domo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin