AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 20

(GMT+08:00) 2017-09-08 13:04:34     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

121.

La nova domo estis kiel ĉiuj aliaj.

Ĝi havis ĉion kion domoj ordinare havas, kaj nenion laŭ kiu oni povus memori ĝin. Malbelaj tapetoj, korto sen floroj, korodiĝinta blaskulo, tio estis stultaĵo en kiun Agi enfalis.

Al la onklo evidente ĉio estis egale.

Li povas ronki en ĉiu loko nur se estas posttagmezo, ekzistas divano kaj aliaj modernaj falsbrilaĵoj.

122.

Ĝuste, vidalvide de la nova domo, Agi rimarkas iun domon kiu estis tiom malnova ke ordinara venteto povus detrui ĝin en unu sekundero kiel bastionon faritan el ludkartoj.

Tiu ĉi domaĉo iomete similas al la Sorĉita Kastelo.

Agi rememoris Eman kaj klinis la kapon.

Li provis forpeli de si multajn demandojn.

"Mi vere estas sola, nenio por mi ŝanĝiĝos", pensas Agi.

123.

Dum Agi kuŝas en la lito, li aŭdas baton de ŝtoneto ĵetita en lian fenestron.

– Pigra knabaĉo, vekiĝu!

Sube staris Ema. Ŝi ridetis kaj el ŝiaj okuloj fontis la suno.

– Ĉu vi opiniis ke vi tiel facile povus forlasi min? Ho, kiom multe mi klopodis aĉeti ĉi tiun rompitaĵon de la domo. Kion vi atendas? Malsupreniru, ni havas tiom multe por ripari!

——fino——

 

IGOR KOLAROV

Igor Kolarov estis konata serba porinfana verkisto . Li estis aŭtoro de dekkvin libroj.

La romaneto Agi kaj Ema ĝis nun estis tradukita en la anglan, rusan, francan kaj italan lingvojn.

Laŭ ĉi tiu mallonga romano estis farita sukcesa filmo Agi kaj Ema.

Kolarov estis gajninto de dek kvin literaturaj premioj por siaj libroj por geinfanoj kaj gejunuloj.

Li naskiĝis en la jaro 1973, en Beogrado, en kiu li mortis en aprilo 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin