Rangolisto de la tria trimestro

(GMT+08:00) 2017-10-12 14:50:49     Redaktoro:Xiong

Karaj legantoj, dank' al viaj subtenado kaj prizorgado, nia rubriko Kampo de Literaturo iradis jam tra du trimestroj, kaj nun ĝi vivas en sia tria. Laŭ nia komenca afiŝo, tio estas: "Ekde aprilo de 2017 en ĉiu tria monato KL havos tri plej elstarajn kontribuantojn, kiujn KL premias per po unu ĉina libro esperantigita aŭ io alia, pli malpli valora. Ĉiuj premiitoj, kiel furoruloj, sidas en la rangolisto trimestra. Tiuj premiitoj naskiĝas tiamaniere: la sistemo de la retejo aŭtomate aperigas ses plej ofte legitajn aŭtorojn, inter kiuj KL ellotas tri. Tiuj tri do estas premiitoj." (bonvolu vidi: https://esperanto.cri.cn/other/magazine/20170216.pdf), ni, la skipo de Kampo de Literaturo, lote elektis tri el la ses aŭtoroj plej ofte vizitataj kiel laŭreatojn de la tria trimestro. Ili estas ĉi-sube (laŭ la literordo):

Sinjorino Lenke Szász, Rumanio

Sinjoro Liu Hongyuan, Ĉinio

Sinjoro Vejdo, Ĉinio

Ni gratulas al tiuj ĉi laŭreatoj de la tria trimestro kaj elkore dankas ĉiujn aŭtorojn, kiuj kune certigas la ekzistadon de la rubriko kaj riĉigas ĝian enhavon.

Ni esperas, ke pli kaj pli multaj literaturaj amatoroj kaj profesiuloj kulturos la"kampon"kun espero kaj fervoro, por ke ĝi alportu pli grandan rikolton. Do, bonvolu doni viajn konstribuojn, komentojn, konsilojn, kritikojn ks. Via apogado estas valora por nia laboro.

Dankon al vi, ĉiuj subtenantoj.

Niaj retpoŝtaj adresoj:

espradio@cri.com.cn

xionglinpingesp@163.com

La skipo de la Kampo de Literaturo, 2017-10-12.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin