Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-11-30 09:05:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ANTAŬPAROLO

前言

 

 La periodo Printempoj kaj Aŭtunoj (770—476 a.K.) kaj la periodo Militantaj Regnoj (475—221 a.K.) konis la floradon de diversaj pensoskoloj kaj la amasan aperadon de talentaj pensuloj kaj filozofoj en Ĉinio. Tiuj jaroj (770—221 a.K.), laŭ la fama teorio metita de la germana pensulo Karl Theodor Jaspers (1883—1969), estas nomata la "akso-epoko" en la disvolviĝado de la monda civilizacio, kiu faris epokofaran progreson kiel en la Oriento, tiel ankaŭ en la Okcidento, ĉar tiutempe ŝpruce aperis grandaj filozofoj kaj saĝuloj en la monda skalo. Same kiel la helena periodo metis la fundamenton por la Okcidenta kulturo, la periodo Printempoj kaj Aŭtunoj kaj la periodo Militantaj Regnoj metis la fundamenton por la ĉina kulturo. Vivante preskaŭ en la sama historia periodo, Aristotelo (384—322 a.K.) en Grekio kaj Zhuangzi (ĉ. 369—286 a.K.) en Ĉinio, havis netakseblan influon sur la estontaj generacioj per siaj senmortaj verkoj. Se iu en la Okcidento imagus, ke Ĉinio estas malriĉa je filozofio, li povus trovi, leginte tiun ĉi verkon de Zhuangzi, ke la filozofia sistemo de li starigita estis tiel profunda, kiel tiu de iu ajn antikva greka filozofo, kaj ke la literatura talento, dank' al kiu Zhuangzi esprimis siajn filozofiajn pensojn, estis multe supera al tiu de la antikvaj grekaj filozofoj, kaj eĉ la unika, ne sole en la ĉina kulturo, sed ankaŭ en la Okcidenta.

Kiel unu el la ĉefaj reprezentantoj de la taŭisma skolo (la pensoskolo fondita de la granda filozofo Laŭzi, ĉ. 571 a.K.—?, kies sola verko Dao De Jing jam estis esperantigita de mi kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo, Ĉinio — trad.), Zhuangzi kaj lia verko ĝuas altan estimon kiel en Ĉinio, tiel ankaŭ en la tuta mondo. Li kaj liaj filozofiaj pensoj apartenas al la tuta mondo, kaj mi, kiel ĉina esperantisto, havas la neeviteblan devon esperantigi kaj prezenti ĝin al la tutmonda esperantistaro, por ke ĉiuj esperantistoj povu dividi kun la ĉinoj la plezuron ĝin legi, kaj ĉerpi el ĝi la senliman saĝecon.

I. Zhuangzi, la homo

I) Zhuangzi kiel virta klerulo, kiu staris aparte de la mondaj vantaĵoj

Ekzistas malmultaj historiaj registroj pri la vivo de Zhuangzi. Ni povas sciiĝi nur el Registroj de la Historiografo (historia libro verkita de Sima Qian de la dinastio Han, 202 a.K.—220 p.K.), ke Zhuangzi estis tiu, kiu havis familian nomon Zhuang kaj sian personan Zhou, kun la adoltiĝa nomo Zixiu ("adoltiĝa nomo" estis la nomo, kiun oni ricevis ĉe sia adoltiĝo en la pasinteco). Li ricevis post sia familia nomo la respektan titolon "zi", kaj oni kutime nomas lin Zhuangzi ("zi" estas antikva respekta titolo aldonita sufikse al la familia nomo de dokta aŭ virta viro). Li estis klerulo el la regiono Meng en la regno Song (nun iu loko proksima al Shangqiu, Henan-provinco) dum la periodo Militantaj Regnoj. Situante en la regiono, kie kunfandiĝis la kulturo de la Centra Ebenaĵo kaj la kulturo de la Chu-regno, la regno Song estis sub la regado de la tirano Princo Yan. Tiu ĉi lia historia fono havis profundan influon sur lia kariero kaj liaj pensoj. Devenante el malriĉa familio, li servis kiel gardisto en ĝardeno de lakodonaj arboj dum sia juneco. Poste li prenis nenian oficon, kaj eĉ rifuzis la ĉefministran postenon proponitan al li de la suvereno Wei de la regno Chu, kun la salajro de mil mezuroj da oro. Li vivis la vivon de ermito en dezerta strateto, perlaborante siajn vivrimedojn per plektado de pajlaj sandaloj. Pro malriĉeco li iafoje devis vivi eĉ de prunteprenoj. Dum la plejparto de sia vivo li miksis sin kun terkulturistoj, fiŝistoj, arbohakistoj, ermitoj kaj eĉ kripluloj. Li kutime sin vestis en ĉifonoj, kaj havis marasman aspekton rezulte de la subnutrado. Kaj tamen li volonte suferis malriĉecon kaj dediĉis sin al siaj vivprincipoj. Li vojaĝis al diversaj regnoj, plene ĝuante la spiritan liberecon el sia mizera sed tute senĝena vivo. En siaj lastaj jaroj li dediĉis sian vivon al instruado en sia vilaĝo kaj verkis la libron, kiun ni nun konas kiel Zhuangzi.

Zhuangzi pasigis sian tutan vivon en mizero. En la libro Zhuangzi oni povas legi la jenan rakonton:

La familio de Zhuangzi estis malriĉa, kaj li iris pruntepreni de la rivervoja vokto grenon por vivteni la familion.

"Konsentite," diris la rivervoja vokto. "Post kiam mi ricevos la imposton de mia feŭdo, mi pruntos al vi tri cent mezurojn da oro. Ĉu bone?"

Zhuangzi subite ŝanĝis sian vizaĝkoloron de kolero kaj diris:

"Hieraŭ, kiam mi estis survoje ĉi tien, iu min vokis. Mi rigardis malantaŭen kaj vidis karpon en la flako funde de radsulko. Mi ĝin demandis: 'Eta karpo, kion vi tie faras?' Ĝi respondis: 'Mi estas sendito de la Orienta Maro. Ĉu vi bonvole savu min per sitelo da akvo?' Mi diris: 'Konsentite! Sed mi nun iras renkontiĝi kun la princoj de la regnoj Wu kaj Yue. Mi penos persvadi ilin, ke ili kondukigos la akvon de la Okcidenta Rivero ĉi tien, por vin savi. Ĉu bone?'

"La karpo subite ŝanĝis sian vizaĝkoloron de kolero kaj diris: 'Mi jam perdis mian naturan vivmedion kaj ne estas en mia elemento. Mi bezonas nur sitelon da akvo por daŭrigi mian vivon. Se vi parolas al mi tiele, estus do preferinde, ke vi baldaŭ serĉus min en la bazaro de sekigitaj fiŝoj.'"

El tiu ĉi rakonto ni povas vidi, kiel indiferenta Zhuangzi estis kontraŭ la malfeliĉoj en la vivo. Li estis homo tiel saĝa kaj tiel trankvilanima, kaj tiel pacience toleris la mizeron, ke li meritis esti perfekta filozofo.

La libro Zhuangzi provizas nin per epizodoj pri lia vivo. Lia plej bona amiko estis Hui Shi (Huizi), kiu plej bone komprenis lin kaj estis same bone komprenata de li. Ili ofte interŝanĝis opiniojn dum ili estis kune. Ekzemple, kiam iutage ili kune vojaĝis, ili havis la jenan dialogon:

Promenante kun Huizi sur ponto de la rivero Hao, Zhuangzi diris:

"Jen, vidu, kiel gaje naĝas la fiŝoj. Tio estas ilia ĝojo."

"Vi ne estas fiŝo," diris Huizi. "Kiel vi scias, ke tio estas la ĝojo de la fiŝoj?"

"Vi ne estas mi," rediris Zhuangzi. "Kiel do vi scias, ke mi ne scias pri la ĝojo de la fiŝoj?"

"Mi ne estas vi," diris Huizi, "kaj certe mi ne scias pri vi. Sed, ĉar certe vi ne estas fiŝo, estas tute evidente, ke vi ne scias pri la fiŝoj."

"Nu, ni revenu al via unua demando," diris Zhuangzi. "Vi min demandis: kiel vi scias, ke tio estas la ĝojo de la fiŝoj? Tiu ĉi demando mem montras, ke vi jam scias, ke mi scias tion. Ĉar vi jam scias pri mi, kial do mi ne povas scii pri la fiŝoj? Mi ja eksciis tion ĝuste ĉi tie, sur ponto de la rivero Hao."

Tiamaniere ili formis firman amikecon en siaj diskutoj pri filozofiaj demandoj, kaj ĝuste pro tio estis tute nature, ke Zhuangzi, post la morto de Huizi, diris antaŭ ties tombo: "De kiam vi mortis, mi plu havas neniun, kun kiu mi povus paroli! Mi nun havas neniun dialoganton!"

La libro Zhuangzi registris ankaŭ epizodon pri lia rifuzo preni oficon:

Kiam Zhuangzi hokfiŝis ĉe la rivero Pu, la reĝo de la regno Chu sendis du ministrojn inviti lin. Ili diris:

"Nia princo intencas konfidi al vi la regnajn aferojn."

Tenante la fiŝkanon en sia mano, eĉ sen turni la kapon, Zhuangzi diris al ili:

"Mi aŭdis, ke en la regno Chu troviĝas sankta testudo, kiu mortis jam antaŭ tri mil jaroj. Via reĝo tenas ĝin en bambua kesto envolvita per tuko, kaj la kesto estas konservata en la prapatra templo. Bonvole diru al mi, ĉu tiu ĉi testudo preferus morti kaj esti kultata en tia maniero aŭ vivi kaj povi treni sian voston en la ŝlimo."

"Ĝi preferus vivi kaj treni sian voston en la ŝlimo," respondis la du ministroj.

"Bonvole do foriru!" diris Zhuangzi. "Mi preferas treni mian voston en la ŝlimo."

Simila epizodo aperas ankaŭ en Registroj de la Historiografo, kio montras, ke Zhuangzi ja havis okazojn eniri en la regnoficistan karieron, sed li ne volis lasi sin impliki en la oficajn devojn.

Zhuangzi vivis ĉiam en senzorgeco, ĉar li filozofe rigardis la vivon kaj la morton, la malfeliĉon kaj la feliĉon. Jen kiel li kondutis kontraŭ la morto de sia edzino:

La edzino de Zhuangzi mortis. Kiam Huizi iris esprimi sian kondolencon, li vidis, ke Zhuangzi kalkansidas sur la tero kantante kaj batante la takton sur argila pelvo.

Huizi diris:

"Via edzino vivis kun vi tiel longan tempon. Ŝi naskis kaj edukis infanojn por vi. Nun ke ŝi maljuniĝis kaj mortis, estas ja sufiĉe senkompate de vi, ke vi eĉ ne ploras pro ŝi. Ĉu vi ne troas kantante en tiu ĉi okazo?

"Tute ne," diris Zhuangzi. "En la momento, kiam mia edzino mortis, kiel mi povis ne malĝojegi? Sed ekpensante pri ŝia komenco, mi eltrovis, ke origine ŝi ja ne havis la vivon; tiam ŝi havis ne sole ne la vivon, sed eĉ ne fizikan formon; ne sole ne la formon, sed eĉ ne spiron. Meze de tio, kio estis obskura kaj maldiafana, transformiĝo okazis, kaj ŝi ricevis sian spiron. Ankoraŭ unu transformiĝo okazis, kaj ŝi ricevis sian fizikan formon. Ankoraŭ alia transformiĝo okazis, kaj ŝi ricevis sian vivon. Nun plua transformiĝo okazis, ŝi revenis al la morto. Ĉio ĉi tio estas kiel la sinsekvo de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Mia mortinta edzino nun pace kuŝas inter la ĉielo kaj la tero. Se mi lamentus pro ŝia morto, mi pensas, tio signifus, ke mi ne komprenas la destinon. Jen kial mi retenis mian ploron."

Alia epizodo montras lian filozofan sintenon al la morto:

Kiam Zhuangzi estis mortanta, liaj disĉiploj havis la intencon fari al li pompan enterigon. Sciiĝinte pri tio, la mortanto diris al ili:

"La ĉielo kaj la tero estos mia ĉerko; la suno kaj la luno estos miaj du jadaj diskoj; la steloj estos miaj gemoj; kaj ĉiuj estaĵoj en la universo estos miaj akompanantoj. Ĉu ne kompleta estos mia enterigo? Io ajn alia estus balasta!"

"Ni timas," diris la disĉiploj, "ke via korpo estos formanĝita de korvoj kaj agloj."

"Kuŝante sub la libera ĉielo," diris Zhuangzi, "mi riskos esti formanĝita de korvoj kaj agloj; sed enterigite, mi estos formanĝita de formikoj. Kiel partiecaj vi estas, ke vi intencas forrabi min de la unuaj por doni al la duaj! Kial do vi tiel favoras la formikojn?"

En tia maniero Zhuangzi pasigis sian tutan vivon. Kvankam li vivis en mizero kaj obskureco, tamen li estis tute senzorga kaj ĝuis spiritan liberecon. Li instruis siajn disĉiplojn per siaj honesta karaktero kaj profundaj pensoj, kaj ĉio, kion li instruis, kaj eĉ liaj sarkasmaj ridoj kaj koleraj kondamnoj al la aĉa mondo, formis materialojn por lia verko, kiu fariĝis valorega spirita heredaĵo al la posteularo. Ĝi liveras al ni la solan ŝlosilon por malfermi la pordon al la komprenado de tiu ĉi eksterordinare granda persono kaj liaj pensoj.

II) Zhuangzi kiel profunda filozofo

La profunda filozofio de Zhuangzi povas esti resumita en la jenaj kvar punktoj:

1) la Taŭo kiel la origino de la mondo;

2) la egaleco de ĉiuj estaĵoj;

3) senagado fronte al la naturo;

4) absoluta libero.

La Taŭo kiel la origino de la mondo

Zhuangzi prenis la Taŭon kiel la originon de la mondo, heredante la vidpunkton de Laŭzi: "La Taŭo naskas la Unuon (ion unuecan); la Unuo naskas la Duon (du kontraŭajn aspektojn); la Duo naskas la Trion (alion); la Trio produktas miriadojn da estaĵoj." (el Dao De Jing de Laŭzi, Ĉapitro 42). La origino de la mondo estas problemo komune esplorata de ĉiuj antikvaj filozofoj kiel en Ĉinio, tiel ankaŭ en la Okcidento. Ekzemple, Taleso, greka filozofo kaj la fondinto de la Miletosa skolo, rigardis "akvon" kiel la originon de la mondo; Anaksimandros, alia filozofo el tiu skolo, rigardis "elementon" kiel la originon de la mondo; kaj Anaksimenes, la tria filozofo el la sama skolo, rigardis "aeron" kiel la originon de la mondo. Poste Pitagoro, greka filozofo kaj matematikisto (6a jc a.K.), prenis "nombron" kiel la originon de la mondo, dum Heraklito, unu el la grandaj Ioniaj filozofoj, patro de la dialektiko (5a jc. a.K.), prenis "fajron" kiel la originon de la mondo. Inter la ĉinaj filozofoj Laŭzi estis la unua, kiu prenis kiel la originon de la mondo la "Taŭon", kiu kreis la ĉielon kaj la teron kaj ĉion en la mondo. Li diris: "Ekzistis io intermiksiĝa kaj nedisigeble unueca, kio estiĝis antaŭ ol la Ĉielo kaj la Tero. Sensona kaj senforma, ĝi dependas de nenio kaj neniam sin ŝanĝas, ĝi cirkule iradas ĉie kaj neniam haltas. Ĝi povas esti rigardata kiel la Patrino de ĉio sub la Ĉielo. Mi ne scias ĝian nomon, kaj mi nomas ĝin la Taŭo." (el Dao De Jing de Laŭzi, Ĉapitro 25). Zhuangzi disvolvis la vidpunktojn de Laŭzi, dirante: "La Taŭo estas realaĵo, kiu havas sian substancon, senaga kaj senforma. Ĝi povas esti transdonata per la koro, sed ne instruata per buŝaj vortoj; ĝi povas esti atingita per la koro, sed ne vidata per la okuloj. Ĝi mem estas sia propra fonto kaj sia propra radiko, ĉiam ekzistanta ekde la tempo nememorebla antaŭ ol la ĉielo kaj la tero estiĝis. Ĝi aperigas demonojn kaj diojn; ĝi estigas la ĉielon kaj la teron. Ĝi estas super la zenito, sed ĝi ŝajnas ne alta. Ĝi estas sub la nadiro, sed ĝi ŝajnas ne malalta; ĝi estiĝis antaŭ ol la ĉielo kaj la tero, sed la daŭro ŝajnas ne longa; ĝi ekzistis tie jam antaŭ la tempo nememorebla, sed ĝi ŝajnas ne maljuna." (el Zhuangzi, La plej respektinda instruisto). La "realaĵo, kiu havas sian substancon" signifas, ke la Taŭo efektive ekzistas; "ĝi mem estas sia propra fonto kaj sia propra radiko" signifas, ke la Taŭo ekzistas per si mem; "ĝi estigas la ĉielon kaj la teron" signifas, ke la Taŭo naskas la ĉielon kaj la teron kaj ĉion en la mondo; "ĉiam ekzistanta ekde la tempo nememorebla" signifas, ke la Taŭo ekzistas eterne. La ontologio tenata de Zhuangzi devenis de Laŭzi kaj disvolvis tiun tenatan de Laŭzi. La koncepto pri la "Taŭo" perfektiĝis dank' al Zhuangzi, kaj ĝia perfektiĝo signas mejloŝtonon en la disvolviĝo de la monda filozofio.

Laŭ la filozofio de Zhuangzi, la "Taŭo" indikas ankaŭ la regulojn kaj la leĝojn por la disvolviĝo de la universo, la fina kaj plej alta homa konado pri la mondo: "Kiam aperis klara distingo inter la pravo kaj la malpravo, la Taŭo estis detruita. Kiam la Taŭo estis detruita, estiĝis individuaj preferoj kaj antaŭjuĝoj." "Kiel do la Taŭo estas tiel obskurigita, ke ekzistas diferenco inter la vera kaj la falsa? Kiel do la parolo estas tiel obskurigita, ke ekzistas diferenco inter la prava kaj la malprava? Kie la Taŭo ne sin prezentas? Kie la parolo ekzistas kaj tamen ŝajnas neakceptebla? La Taŭo estas obskurigita de partieco. La parolo estas obskurigita de belaj vortoj." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj) Tiuj ĉi reguloj kaj la leĝoj por la disvolviĝo de la universo — la fina kaj plej alta homa konado pri la mondo — estas la absoluta vero, kiu transcendas la pravon kaj la malpravon, aŭ la veron kaj la malveron. Unuvorte, Zhuangzi evoluigis la koncepton pri la Taŭo, kiu estas propra al la ĉina filozofio, kaj tiel pliriĉigis ĝian konotacion, ke ĝi multe superas tiun de la "logoso" de Heraklito, de la "hedoso" de Parmenido, de la "ideoj de la bono" de Platono, kaj de aliaj konceptoj en la Okcidenta filozofio. (Laŭ Heraklito, Parmenido, Platono kaj aliaj grekaj filozofoj, la logoso, la hedoso, la ideoj de la bono aŭ aliaj similaj konceptoj estas respektive tio, kio regas kaj ordigas la universon, do la origino de la universo. — trad.)

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

Zhuangzi ankaŭ disvolvis la koncepton de Laŭzi pri "ĉio ĉi tio povas esti nomata 'la perfekta harmonio'" (el Dao De Jing de Laŭzi, Ĉapitro 56). Li sin tenas je la opinio, ke la estaĵoj en la mondo ŝajnas diferencaj unu de la aliaj, sed en efektiveco estas la samaj:

"El la vidpunkto de la Taŭo, nenio povas esti nomata nobla aŭ malnobla, ĉar la nobleco kaj la malnobleco estas la du kontraŭaj ekstremoj de la mezo kaj ili senfine sin sekvas reciproke. Ne obstine alkroĉiĝu al unu el viaj ideoj, por ke vi ne foriĝu de la Taŭo. Nenio povas esti nomata tro malmulta aŭ tro multa, ĉar la malmulta kaj la multa transformiĝas unu en la alian. Ne obstine algluiĝu al unu el viaj kondutmanieroj, por ke vi ne iru kontraŭ la Taŭo." "El la vidpunkto de la Taŭo la estaĵoj en la mondo ne posedas en si noblecon, nek malnoblecon; el la vidpunkto de la estaĵoj ĉiu el la estaĵoj inklinas rigardi sin kiel noblan kaj subtaksi la aliajn; el la vidpunkto de la vulgaraj homoj la distingo kuŝas ekster la estaĵoj mem. El la vidpunkto de la distingo, se ni opinias, ke iu estaĵo estas granda pro tio, ke ĝi estas relative granda, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus granda. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas malgranda pro tio, ke ĝi estas relative malgranda, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus malgranda. Ĉar vi scias, kial la ĉielo kaj la tero estas kiel grajnoj de mileo kaj kial la maldikega hareto estas kiel monto, vi komprenas la distingon inter la grandeco kaj la malgrandeco. El la vidpunkto de la funkcioj, se ni opinias, ke iu estaĵo estas utila pro tio, ke ĝi estas utila en unu rilato, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus utila. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas senutila en alia rilato, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus senutila. Ĉar vi scias, ke la oriento kaj la okcidento estas kontraŭaj kaj interdependaj, vi komprenas la funkciojn kaj la utilon de la estaĵoj. El la vidpunkto de la prefero, se ni opinias, ke iu estaĵo estas ĝusta pro tio, ke ĝi estas ĝusta en unu senco, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus ĝusta. Se ni opinias, ke iu estaĵo estas malĝusta pro tio, ke ĝi estas malĝusta en alia senco, tiam ekzistas neniu estaĵo, kiu ne estus malĝusta. Ĉar vi scias, ke la reĝo Yao kaj la reĝo Jie egale alte ŝatis sin kaj kondamnis unu la alian, vi komprenas la preferon de la estaĵoj." (el Aŭtuna riverŝvelo)

Tial li tiris la konkludon: "Disigo estas la sama, kiel konstruo. Konstruo estas la sama, kiel detruo. Tial por ĉiuj estaĵoj ekzistas nek konstruo, nek detruo, — ekzistas ĉiam la interŝanĝebleco kaj la origina unueco." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj)

Zhuangzi opiniis ankaŭ ke, kvankam la homoj ŝajne faras malsamajn komentojn kaj tenas malsamajn vidpunktojn, tamen, ĉar la objektoj havas nenian esencan diferencon inter si — "La pravo estas senfina ŝanĝiĝo, kaj ankaŭ la malpravo estas tia" (same kiel supre), — tial ĉiaj disputoj kaj argumentadoj pri la pravo kaj la malpravo estas sensignifaj; ili estas nur la manifestiĝoj de malsamaj egoismaj motivoj. "Nun mi havas ion por diri. Mi ne scias, ĉu tio, kion mi diros, estos de la sama karaktero kiel tio, kion aliaj diros. Iasence tio, kion mi diros, ne estos de la sama karaktero; alisence tio, kion mi diros, estos de la sama karaktero, kaj tial estos nenia diferenco inter tio, kion mi diros, kaj tio, kion aliaj diros." (same kiel supre) Kiam du homoj havas debaton kaj ĉiu defendas sian vidpunkton, tiam neniu triulo povas juĝi, kiu el du estas prava kaj kiu malprava.

"Supozu, ke vi argumentas kun mi. Se vi superas min, anstataŭ ke mi vin superus, ĉu tiam vi estas nepre prava kaj mi nepre malprava? Aŭ ĉu unu el ni estas prava kaj la alia malprava? Aŭ ĉu ni ambaŭ estas pravaj aŭ ambaŭ malpravaj? Ni ambaŭ ne povas scii, kaj ankaŭ aliaj estas en la nesciado. Kiun do mi petu decidi tiun ĉi disputon? Mi povas peti iun, kiu konsentas kun vi; sed ĉar li konsentas kun vi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu konsentas kun mi; sed ĉar li konsentas kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu malkonsentas kaj kun vi kaj kun mi; sed ĉar li malkonsentas kaj kun vi kaj kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Mi povas peti iun, kiu konsentas kaj kun vi kaj kun mi; sed ĉar li konsentas kaj kun vi kaj kun mi, kiel do li povas ĝin decidi? Do, vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj ne povas veni al interkompreniĝo; kiun alian do ni atendu ankoraŭ?" (same kiel supre)

Zhuangzi opiniis, ke la egaleco de ĉiuj estaĵoj estas la sola natura leĝo sekvenda de la perfekta homo, kiu faras nenian argumentadon pri la pravo kaj la malpravo kaj harmonie konformigas sin al la naturo.

La ideo de Zhuangzi pri la egaleco de ĉiuj estaĵoj enhavas ian elementon de simpla spontanea dialektiko. Li opiniis, ke "en la mondo estas nenio pli granda, ol la pinto de aŭtuna hareto, dum la monto Tai estas malgranda" (same kiel supre) montras, ke la grandeco de objektoj estas relativa. Ja troviĝas ankoraŭ pli grandaj objektoj, ol io, kio estas granda, kaj troviĝas ankoraŭ pli malgrandaj objektoj, ol io, kio estas malgranda; kaj tiuj ĉi ideoj estas altgrade konforma al la ideoj de Heraklito. Sed Zhuangzi, same kiel Heraklito, havis ankaŭ sian limigitecon, ĉar li donis tiom multe da atento al la senfina grandeco kaj la senfina malgrandeco kaj ignoris la objektivajn kondiĉojn kaj normojn pri mezuroj, ke liaj ideoj neeviteble havis iajn nuancojn de relativismo kaj sofismo.

Senagado fronte al la naturo

Zhuangzi disvolvis la ideon de Laŭzi pri "helpi la naturan disvolviĝon de ĉiuj estaĵoj kaj sin deteni de agoj" (Dao De Jing, Ĉapitro 64) kaj preni la "senagadon fronte al la naturo" kiel sian plej superan doktrinon. Li opiniis, ke "la ĉielo estas klara pro tio, ke ĝi faras nenion; la tero estas kvieta pro tio, ke ĝi faras nenion" (el Perfekta ĝojo), ĉar la natura stato de estaĵoj estas perfekta; kaj ankaŭ, ke "tio, kio estas nature longa, ne devas esti konsiderata kiel supermezura; kaj tio, kio estas nature mallonga, ne devas esti konsiderata kiel nesufiĉa. Jen kial la kruroj de anaso, kvankam tre mallongaj, ne povas esti plilongigitaj, alie ĝi ĉagreniĝus; kaj kial la kruroj de gruo, kvamkam tre longaj, ne povas esti mallongigitaj, alie ĝi afliktiĝus." (el Palmopiedaj fingroj). Laŭ li ĉia polurado sur naturaĵo estas difekto al ĝi. Zhuangzi ilustris tion per fablo:

"La reganto de la Suda Maro estas nomata Konfuzo; la reganto de la Norda Maro estas nomata Senordo kaj la reganto de la Centra Regiono estas nomata Ĥaoso. Konfuzo kaj Senordo ofte renkontiĝas en la lando de Ĥaoso, kiu ilin varme gastigas. Ili volis reciproki lian komplezon, dirante: 'Ĉiu havas sep aperturojn, por aŭdi, vidi, manĝi kaj spiri. Sed nur Ĥaoso havas neniun el ili. Ni do provu bori kelkajn por li.' Ili komencis bori unu aperturon en ĉiu tago, kaj en la sepa tago Ĥaoso mortis." (el Kompetentaj imperiestroj kaj reĝoj)

La homaj agadoj nur strangolas la naturon kaj ĵetas homojn en malfeliĉojn kaj katastrofojn.

Por Zhuangzi, la "ĉielo" signifas la naturan staton de la estaĵoj, antaŭ ol estiĝis la homoj aŭ antaŭ ol la homa civilizacio faris difekton al la naturo. Zhuangzi opiniis, ke ĉio estas antaŭdestinita, kaj ke la homaj penadoj havas nenian efikon: "Kiel la ĉielo kaj la tero povus fari min tiel aparte mizera? Mi neniel eltrovis la kaŭzon de mia mizero. Do devas esti la destino, kiu igas min suferi tiun ĉi ekstreman mizeron!" (el La plej respektinda instruisto) "La vivo kaj la morto, la akiro kaj la perdo, la sukceso kaj la malsukceso, la riĉo kaj la malriĉo, la honoro kaj la malhonoro, la klero kaj la malklero, la laŭdo kaj la riproĉo, la malsato kaj la soifo, la varmo kaj la malvarmo — jen la alternaj ŝanĝiĝoj de la estaĵoj, kiuj sekvas la naturan ordon kaj konsistigas la destinon." (el Signoj de kompleta honesteco) Tial, "Se mi estas kontenta pri ĉio, kio okazas al mi en la ĝusta tempo, kaj sekvas la naturan vojon, tiam min influos nek la malĝojo, nek la ĝojo. Tia persono estas konsiderata de la antikvuloj kiel homo libera de ligiloj. Tiuj, kiuj ne povas liberigi sin, estas mense ligitaj de materialaj aferoj." (el La plej respektinda instruisto) "Esti kontenta pri ĉio, kio okazas en la ĝusta tempo, kaj sekvi la naturan vojon" signifas esti kontenta pri la destino kaj sekvi la principon de "senagado". Li estis kontenta pri la destino, ĉar li sciis, ke li povas fari nenion kontraŭ ĝi. Nur estante kontenta pri la destino, li povis vivi liberan kaj senzorgan vivon kaj preni "senagadon", ĉar li deziris kaj ĉasis nenion alian, krom la destinitaĵoj. La principo de "senagado", kiun Zhuangzi sekvis, ne signifas, ke oni faras nenion en la vivo, sed ke, oni devas forskui la katenojn de la mondaj aferoj kaj plene ĝui la belecon de la naturo en sia spirita mondo. Ĝuste pro tio Zhuangzi prenis nenian regnan oficon dum sia vivo, kaj estis kontenta pri sia vivo, kiu, kvankam materiale mizera, estis tamen spirite tre riĉa. Tiu ĉi sinteno de "senagado" kontraŭ la naturo helpis Zhuangzi eniri en la spiritan mondon de la absoluta libero.

Feliĉa vagado en absoluta libero

Zhuangzi estis unua ĉina filozofo, kiu metis la demandon pri la persona libereco. La libereco, al kiu li strebis, estis ĉefe tiu de la individuoj, kaj ankaŭ tiu de la homaro kaj de ĉiuj vivaj estaĵoj. Li aspiris al libera vivo kaj esperis, ke li atingos absolutan liberon. "Ni supozu, ke ekzistas iu, kiu povas adaptiĝi al la veraj leĝoj de la universo kaj regi la ŝanĝiĝadon de la ses vitalaj elementoj de jin-o, jang-o, vento, pluvo, mallumo kaj lumo, por vojaĝi en la senlima spacego. Kaj de kio do li devas dependi?" (el Feliĉa vagado en absoluta libero). La "absoluta libero" aspirata de Zhuangzi estis ne nur la vivo senĝena, senbrida, sed ankaŭ la "spirita libero sen ĉia limigo", "Nun vi havas grandan arbon, sed vi estas maltrankvila pri ĝia senutileco. Kial vi ne plantas ĝin en la lando de la nenieco aŭ en vasta sovaĝejo? Flanke de ĝi vi povos plezure promenadi aŭ sub ĝi senzorge dormi." (same kiel supre) "Nun ke mi vivas liberan kaj senzorgan vivon inter la ĉielo kaj la tero, mi estas kontenta pri la granda plezuro, kiun mia vivo donas al mi. Pro kio do mi min embarasus per la mondo?" (el La reĝoj, kiuj abdikas la tronon) Tiel agante, li atingis la plej altan spiritan regnon de "la ĉielo kaj la tero ekestis kune kun mi; kaj ĉio en la mondo kaj mi estas unu tutaĵo." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj) — tiele li estis perfekte kombinita kun la naturo en unu tuton.

La ideo de Zhuangzi pri "absoluta libero" estas strikte ligita kun "vagado", kiu estas la simbolo de forskuo de ĉiaj ligiloj kaj atingo de emancipiĝo. Dirante, ke "Lasu vian menson flugi sekvante la iradon de aferoj. Kulturu vian menson per rezignacio al la neevitebleco. Tio estas la plej bona metodo por vi" (el Tiu ĉi homa mondo), Zhuangzi prenis "lasi la menson flugi" kiel vagadon de la menso, ian formon de spirita libero: "Mi estas preta kompaniiĝi kun la Kreinto. Kiam mi tediĝos, mi rajdos sur la birdego de sereneco kaj malpleneco, por foriri el la universo, vagante en la lando de nenieco kaj ripozante senzorga en la senlima spacego." (el Kompetentaj imperiestroj kaj reĝoj) "Estante tia, li suprenirus al la nuboj en la ĉielo, rajdus sur la suno kaj la luno kaj tiel migrus libere trans la maroj." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj) En sia spertado de "lasi la menson flugi" Zhuangzi povis ne nur eniri en la vizian "landon de nenieco", sed ankaŭ ĝui la plej altan plezuron de la plena "harmoniiĝo kun la naturo". Tiuj ĉi pensoj liaj neeviteble ricevis nuancon de mistikismo, kio inklinigas iujn kredi, ke li estis mistikulo.

Per la diro "adaptiĝi al la veraj leĝoj de la universo kaj regi la ŝanĝiĝadon de la ses vitalaj elementoj de jin-o, jang-o, vento, pluvo, mallumo kaj lumo, por vojaĝi en la senlima spacego" Zhuangzi dividis la liberon en du stadiojn: relativan liberon kaj absolutan liberon. Dum li "adaptiĝis al la veraj leĝoj de la universo kaj regis la ŝanĝiĝadon de la ses vitalaj elementoj de jin-o, jang-o, vento, pluvo, mallumo kaj lumo", li estis en la stadio de la relativa libero, en kiu li sekvis la leĝojn de la ĉielo kaj la tero. Tiu ĉi vidpunkto similas tiun de Stoikistoj en la antikva Grekio. Dum li vojaĝis en la senlima spacego, li estis en la stadio de la absoluta libero, en kiu li forskuis ĉiajn ligilojn de eksteraj aĵoj, inkluzive la tempon kaj la spacon, kaj povis "sperti la senfinan Taŭon kaj vagadi en la regno de nenieco" (el Kompetentaj imperiestroj kaj reĝoj). Laŭ Zhuangzi, ĉiuj materialaj ekzistaĵoj, (inkluzive la peng-on, la cikadon, Song Rongzi kaj Liezi) ne povis, pro iaj limigoj, ĝui veran liberon, dum la menso, kaj nur la menso, kapablis ĝui la absolutan liberon. En sia vidpunkto pri la senkondiĉa, absoluta libero, Zhuangzi havis ion komunan kun Sartro, la franca ekzistencialisto. Tio, kio estas tre rara kaj meritas apartan atenton, estas, ke antaŭ pli ol du mil jaroj Zhuangzi jam pripensis kaj provis solvi la saman problemon, kiu embarasis Sartron: la kontraŭeco inter la individuo kaj la komunumo.

Laŭ Zhuangzi, la procezo sperti la Taŭon estas la procezo purigi la menson. La unua stadio estas "la fastado de la koro": "Nur la potenca Taŭo povas kolektiĝi en la malpleno kaj tiu malpleno estas la fastado de la koro." (el Tiu ĉi homa mondo) Alivorte, la menso devas esti kvieta kaj malplena. La dua stadio estas "sidi kaj forgesi": "Mi povas forĵeti miajn membrojn kaj trunkon, rezigni mian inteligentecon, forlasi mian korpan formon kaj senigi min je mia menso. Tiamaniere mi povas identigi min kun la Taŭo. Tio estas la tiel nomata 'sidi kaj forgesi'." (el La plej respektinda instruisto) Alivorte, la homo forgesos la ekzistadon de ĉio en la mondo, inkluzive sin mem. Kiam li kombiniĝos kun la ĉiela Taŭo, li povos atingi la trian stadion de "havi klaran menson", la kvaran stadion de "percepti la unikan Taŭon" kaj la lastan stadion de "atingi la Taŭon". "Post kiam li havis klaran menson, li jam kapablis percepti la unikan Taŭon. Post kiam li perceptis la unikan Taŭon, li jam kapablis transcendi la pasintecon kaj la nuntempon. Post kiam li transcendis la pasintecon kaj la nuntempon, li jam kapablis ignori la vivon kaj la morton." (same kiel supre). Ĉi-okaze, "havi klaran menson" signifas la spertadon de mensolumiĝo aŭ kleriĝado, la vojaĝon de la mallumo al la lumo; "percepti la unikan Taŭon" signifas la observadon de la Taŭo, t.e. kunfandiĝi en la imago kun la Taŭo kaj sekve kun ĉio en la mondo, kaj fine atingi la eternan vivon. Kiel la kerno de la filozofio de Zhuangzi, tiu ĉi psikologia vojaĝo de spertado de la Taŭo similas la budhisman praktikadon de sidado en meditado por eniri en perfekte trankvilan stabilecon de la menso. Ili ambaŭ celas atingi la malplenecon de la menso per forpelo de distraj pensoj el la kapo. La ĉina koncepto "chan" fakte estas la kombiniĝo de la koncepto de Zhuangzi kaj la djano (sanskrite: dhyana) de la budhismo.

El la supre menciitaj kvar punktoj ni povas vidi, ke la filozofio de Zhuangzi estas kompleksa kaj ankaŭ iagrade memkontraŭdiraj. Plejparte ĝi apartenas al la ideisma kaj metafizika pensoskolo, sed troviĝas en ĝi ankaŭ fragmentoj de materiismo kaj dialektiko. Ĝi entenas elementojn pozitivajn kaj ankaŭ pasivajn, same kiel la verkoj de Platono kaj Aristolelo en la antikva Grekio. Ĉiaokaze, fakto ja estas, ke la plej multaj el la gravaj temoj kaj la bazaj konceptoj en la historio de la ĉina filozofio devenis de Zhuangzi, kiu havis notindan influon sur la ĉina klasika filozofio.

III) Zhuangzi kiel talenta verkisto

Kiel talenta verkisto, Zhuangzi rikoltis universalan laŭdon. Sima Qian (145—90 a.K., historiografo kaj fama beletristo dum la dinastio Han) diris, ke lia lingvo estis "unika", kaj pli postaj kritikistoj diris, ke lia lingvo estas "eksterordinara", "ŝanĝiĝema" kaj "stranga". En sia Skiza Historio de la Ĉina Literaturo Lu Xun (fama moderna literaturisto, 1881—1936) diris, ke la verko de Zhuangzi superis tiujn de ĉiuj aliaj grandaj pensuloj kaj filozofoj antaŭ la dinastio Qin. La prozo de Zhuangzi estis lernita kaj imitita de multegaj kleruloj kaj verkistoj ekde la dinastio Han. Interalie, Jia Yi kaj Mei Cheng dum la dinastio Han, Ji Kang, Ruan Ji kaj Tao Yuanming dum la dinastioj Wei kaj Jin, Han Yu kaj Liu Zongyuan dum la dinastio Tang, Shu Shi dum la dinastio Song, Li Zhi dum la dinastio Ming, kaj Gong Zizhen dum la dinastio Qing kaj Lu Xun en la lasta jarcento, ĉiuj estis influitaj de la lingvo kaj la stilo de Zhuangzi.

La literaturaj atingoj de Zhuangzi enkorpiĝas ĉefe en kvar rilatoj: romantikaj esprimrimedoj, realismaj priskriboj, multnombraj fabloj prezentitaj sub diversaj formoj, kaj originala lingvo.

Romantikaj esprimrimedoj

Zhuangzi elmontris sian eksterkutiman imagon per romantika esprimrimedo. En la unua ĉapitro "Feliĉa vagado en absoluta libero" troviĝas serio da artismaj bildoj. En ĝi ni povas vidi kolosan birdon nomatan peng-o, "kies dorso estas kiel la alta monto Tai kaj kies flugiloj estas kiel nuboj pendantaj de la ĉielo. Suprenfluginte sur kirlovento al la alteco de naŭdek mil lioj, la peng-o, alte super la nuboj kaj atmosfero kaj kontraŭ la blua ĉielo, direktas sian flugadon suden kaj plu flugas al la maro." Ni vidas ankaŭ cikadon kaj junan turton, kiuj "tutforte flugas supren ĝis ili eksidas sur ulmo aŭ santalo por ripozo. Se iafoje, ili ne povas atingi ĝin, ili simple falas sur la teron." En ĝi troviĝas ankaŭ koturno en marĉo, kiu "eksaltas supren kaj apenaŭ ĝi atingas la altecon de kelkaj ĵen-oj (ĵen-o: ĉina antikva mezurunuo de longo valoranta ĉ. 3 metrojn) antaŭ ol ĝi ree falas. Ĝi povas flugadi nur inter la fragmitoj. Tio ja estas la pleja alteco atingita de ĝia flugado." Kaj troviĝas ankaŭ supernatura viro, kies "manieroj estas elegantaj kaj graciaj, kiel tiuj de aminda virgulino. Li manĝas nenian grenon, sed enspiras venton kaj trinkas roson, rajdas sur nuboj, jungas la flugantajn drakojn, kaj tiele migradas trans la kvar maroj." Ilustrita per ĉiuj ĉi tiuj artismaj bildoj, la temo "feliĉa vagado en absoluta libero" progresas al sia kulmino, brilante per romantikismo de la komenco ĝis la fino.

En la dua ĉapitro aparte menciinda estas la peco pri la sonĝo de Zhuangzi kiel papilio, kiu enigas la legantojn en la misteran vizian landon: "Iam mi, Zhuang Zhou, sonĝis, ke mi estas papilio, papilio gaje flirtanta tien kaj tien. Mi estis tiel feliĉa kiel papilio, ke mi eĉ forgesis, ke mi estas Zhuang Zhou. Kiam mi subite vekiĝis, mi mire trovis, ke mi denove estas Zhuang Zhou. Nu, ĉu do estis mi, kiu sonĝis, ke mi estas papilio, aŭ ĉu estis la papilio, kiu sonĝis, ke ĝi estas Zhuang Zhou. Inter Zhuang Zhou kaj la papilio devas esti ia diferenco." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj)

La romantikaj artismaj esprimoj plenigas ankaŭ rezonajn partojn de lia verko per poezia ĉarmo. Multaj pecoj estas simple poemoj en prozo. Kiel ekzemplo povas servi la jena fama peco el la tria ĉapitro: "La homa vivo estas limigita, sed la sciado estas senlima. Tiu, kiu submetas sian limigitan vivon al la ĉasado de la senlima sciado, fatale sin lacigas; jam lacigita, li tamen plu ĉasadas sciojn, kio estas ankoraŭ pli fatala! Kiam vi faras bonon, ne faru ĝin pro la famo. Kiam vi faras malbonon, nepre bridu vin, ke vi ne estu punita. Se vi ĉiam tenas vin je la ĝusta mezo, vi povos gardi vin de ĉia malutilo, konservi vian naturon, plenumi viajn devojn al viaj gepatroj kaj vivi la plenan vivdaŭron al vi destinitan." (el La konservo de la vivo).

Kaj la jena citaĵo el la dua ĉapitro povas esti rigardata kiel altstila filozofia poemo:

Granda sciado estas vasta kaj ampleksa;

malgranda sciado estas nekompleta kaj limigita.

Granda parolo estas pompa kaj potenca;

malgranda parolo estas ne pli ol babilo.

Kiam oni dormas,

la animo estas en konfuziteco;

kiam oni vekiĝas,

la korpo estas en moviĝo.

… (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj)

Realismaj priskriboj

En sia verko Zhuangzi prezentis pli ol 360 diverstipajn personojn, el kiuj ĉiu havis sian propran trajton aŭ karakteron. Ekzemple, li prezentis plurajn lertajn metiistojn: la kuiristo, kiu dismembrigis buĉitan bovon en la ĉapitro "La konservo de la vivo", la lignaĵisto Qing, kiu pritranĉis pecon da ligno por fari el ĝi sonoril-framon en la ĉapitro "Plena kompreno pri la vivo", kaj la metiisto Chui, kiu povis tiri per la mano cirklojn tiel perfekte, kiel per cirkelo en la sama ĉapitro, la ĉaroriparisto Bian, kiu riparis radon en la korto en la ĉapitro "La Taŭo de la ĉielo", kaj la ŝtonhakisto Shi, kiu povis svingi sian hakilon kun ekblovo de vento en la ĉapitro "Xu Wugui". En la ĉapitro "Zhi la Rabisto" la heroo, t.e. la rabisto, kolere riproĉis Konfuceon tiel furioze, ke "liaj okuloj ĵetis fajrerojn kaj liaj haroj rekte stariĝis": "Nun vi studas la strategiojn pri la regado de la reĝo Wen kaj la reĝo Wu por orienti la publikan opinion starigi gvidajn principojn por la estontaj generacioj. Portante malstriktan robon kun larĝa zono, kiu estas la tipa klerula kostumo, vi parolas kaj agas en tre afektita maniero kun la celo trompi la princojn kaj dukojn de la mondo, por akiri al vi pli da riĉaĵoj kaj honoroj. Ja neniu rabisto estas pli malvirta, ol vi! Kial do vi ne estas nomata Konfuceo la Rabisto? Kial do mi estas nomata Zhi la Rabisto?" Kiel akraj kaj trafaj estas liaj riproĉoj!

La kvar homoj en la ĉapitro "La plej respektinda instruisto" — Zisi, Ziyu, Zili kaj Zilai — fariĝis amikoj pro tio, ke ili same opiniis, "ke la vivo kaj la morto, la ekzisto kaj la neekzisto, estas la samo". Kiam Ziyu falis en malsanon, Zisi lin vizitis. "Pli poste Zilai falis en malsanon. Spasme spiregante li estis proksima al sia morto, kaj liaj edzino kaj infanoj ploris ĉirkaŭ lia lito. Zili iris lin viziti." Kiel fiŝoj, kiuj "amase restas sur la tero, humidigante unu alian per sia spirado kaj malseketigante unu alian per sia salivo", tiuj ĉi malriĉaj amikoj helpis unu al la alia kun sincera koro en okazo de bezono.

Zhuangzi ankaŭ akre vipis la malbonan flankon de la socio. Li metis la reĝojn inter la samajn vicojn de rabistoj, komparis la klasikaĵojn de saĝuloj kun la forĵetindaĵoj, kaj rigardis la humanecon kaj la justecon kiel tigrojn kaj lupojn. En la ĉapitro "La eksteraj estaĵoj" li priskribis iujn konfuceanojn, studentojn de La Libro de Poezio kaj La Libro de Ritoj, kiuj rompe priŝtelis tombon. Ili interparolis citante versojn el La Libro de Poezio:

"Jam tagiĝas.

Kiel iras la afero?"

La respondo estis:

"Ni ankoraŭ ne demetis la vestojn de lia kadavro,

sed ni trovis perlon en lia buŝo."

Ili penis pravigi siajn agojn citante la versojn:

Vivante li neniam almozdonis,

Kial post mort' kun perlo en la buŝo?'

Tiamaniere la hipokriteco de la konfuceanaj instruoj estis komplete disŝiritaj.

En la ĉapitro "Liezi", Zhuangzi diris en la okazo, kiam li riproĉis Cao Shang: "Mi aŭdis, ke la reĝo de la regno Qin iam estis en malsano kaj bezonis kuracadon. Al la kirurgo, kiu entranĉis al li absceson aŭ furunkon, li donis unu ĉaron; al tiu, kiu kuracis lin de liaj hemoroidoj per lekado, li donis kvin ĉarojn. Ju pli malnobla estas la kuracrimedo, des pli da ĉaroj la kuracanto povis ricevi. Mi supozas, ke ankaŭ vi lekadis al li la hemoroidojn. Alie, kiel do vi povis ricevi tiom da ĉaroj? Nu, bonvole foriru de mi!" Per tiu ĉi akra sarkasmo Zhuangzi senkompate skurĝis la senhontulojn, kiuj senskrupule serĉis favoron ĉe la potenculoj.

Multnombraj fabloj prezentitaj sub diversaj formoj

Kun pli ol cent fabloj prezentitaj sub diversaj formoj, la libro Zhuangzi povas esti rigardata kiel kolekto de mirindaj fabloj. Interalie la plej popularaj estas la jenaj:

Liezi rajdas sur la vento (en la ĉapitro "La egaleco de ĉiuj estaĵoj")

La Duonombro demandas la Ombron (same kiel supre)

La sonĝo de Zhuangzi kiel papilio (same kiel supre)

La kuiristo dismembrigas buĉitan bovon (en la ĉapitro "La konservo de la vivo")

La manto levas siajn antaŭajn krurojn por haltigi la alruliĝantan ĉaron (en la ĉapitro "Tiu ĉi homa mondo")

La fiŝoj en la sekiĝintaj fontoj (en la ĉapitro "La plej respektinda instruisto")

La borado de sep aperturoj por Ĥaoso (en la ĉapitro "Kompetentaj imperiestroj kaj reĝoj")

Bo Le bone scias dresi la ĉevalojn (en la ĉapitro "Ĉevalaj hufoj")

La ĉaroriparisto Bian riparas radon (en la ĉapitro "La Taŭo de la ĉielo")

Suspirado al la maro (en la ĉapitro "Aŭtuna riverŝvelo")

La rano sur la fundo de puto (same kiel supre)

Juna viro malsukcesas ellerni paŝadi kiel la homoj en Handan (same kiel supre)

La ŝtonhakisto Shi svingas sian hakilon kun ekblovo de vento (en la ĉapitro "Xu Wugui")

Zhuangzi prunteprenis grenon (en la ĉapitro "La eksteraj estaĵoj")

Konfuceo vizitas Zhi la Rabiston (en la ĉapitro "Zhi la Rabisto")

ktp, ktp.

Per vivaj kaj simplaj rakontoj, tiuj ĉi fabloj prezentas profundajn moralinstruojn. Iuj ĉapitroj konsistas eĉ tute el fabloj, ekzemple, la ĉapitro "Plena kompreno pri la vivo" konsistas el 13 fabloj, kaj la ĉapitro "Aŭtuna riverŝvelo" el 7 fabloj. Kun la fabloj unu post alia tiuj ĉi ĉapitroj lasas grandan spacon, por ke la leganto povu libere kurigi sian fantazion, kaj sekve havas tre altan artan kaj estetikan valoron.

Originala lingvo

Zhuangzi estis lingva majstro inter la grandaj pensuloj kaj filozofoj antaŭ la dinastio Qin. Laŭ la statistiko, li uzis abundon da vortoj kaj idiomaĵoj kun specifaj signifoj, kiujn li atribuis al ili: 118 unusilabajn vortojn, 169 dusilabajn vortojn kaj 197 idiomaĵojn. Multaj el ili estas ankoraŭ uzataj en la nuntempa ĉina lingvo.

En la verko Zhuangzi ĉie troviĝas citindaj aforismoj kaj maksimoj. Ekzemple:

"La perfekta homo havas nenian memon; la sankta homo havas nenian meriton; la saĝa homo havas nenian nomon." (el Feliĉa vagado en absoluta libero)

"En la mondo estas nenio pli granda, ol la pinto de aŭtuna hareto, dum la monto Tai estas malgranda; kaj estas neniu pli longviva, ol infano fruaĝe mortinta, dum Peng Zu, kiu vivis pli ol sepcent jarojn, mortis juna." (el La egaleco de ĉiuj estaĵoj)

"La Taŭo, kiu sin esprimas, ne estas la Taŭo. La parolo, kiu argumentas, ne atingas sian celon. La bonkoreco, kiu uziĝas konstante, ne estas persista. La konsciencpureco, se publike konfesita, renkontas nekredon. La kuraĝo, kiu estas elmontrita, devas per si mem malsukcesi." (same kiel supre)

"La montaj arboj mem kaŭzas al si hakfaligon — la tenilo de la hakilo estas farita el ligno. La sebo konsumiĝas per si mem — ĝi brulas sur la fajro." (el Tiu ĉi homa mondo)

"Tiu, kiu ŝtelas zonobukon, estas damnita al morto, dum tiu, kiu ŝtelas ŝtaton, fariĝas feŭda sinjoro" (el Malfermo de kesteto)

"En la antikveco la reĝoj havis neniajn dezirojn, kaj la mondo estis riĉigita; ili estis en "senagado", kaj ĉiuj estaĵoj prosperis per si mem; ili estis kvietemaj kiel abismo, kaj la popolo vivis en paco." (el La ĉielo kaj la tero) ktp.

Tiuj ĉi aforismoj kaj maksimoj estas koncizaj kaj facile memoreblaj, kaj sekve ili cirkulas tre vaste.

En sia verko Zhuangzi pasis de la formo de dialogoj al tiu de eseoj, kaj tiel levis sian prozan verkadon al pli alta nivelo. Per multaj specoj de retorikaj figuroj en sia verko — metaforo, hiperbolo, paralelismo, antitezo, ripeto, ktp, la eseoj de Zhuangzi ricevis grandan forton de persvado kun artisma ĉarmo, kio faris lian verkon vera altstila beletro.

II. Zhuangzi, la libro

I) La eldonoj de Zhuangzi

La libro, kiu la unua menciis Zhuangzi la homon kaj lian verkon, estis Registroj de la Historiografo (historia libro verkita de Sima Qian de Han-dinastio — trad.). En ĝi estas dirite, ke la libro enhavas pli ol cent mil vortojn", sen mencii la dividon de "internaj ĉapitroj", "eksteraj ĉapitroj" kaj "diversaj ĉapitroj". La libro Zhuangzi, kiu cirkulis dum la dinastio Han (202 a.K.—220 p.K.) konsistis el 52 ĉapitroj, sed ĝi ne estis plu populara antaŭ ol aperis dum la dinastioj Wei kaj Jin pluraj prinotitaj eldonoj, inter kiuj tiu de Guo Xiang, kiu konsistis el 33 ĉapitroj, estis la plej populara. Tiu ĉi eldono estis transdonita al la nuna tempo.

La libro Zhuangzi origine havis nenian rilaton al religio. La taŭisma religio naskiĝis ĉe la fino de la dinastio Orienta Jin (la 2-a jarcento p.K.) Tiutempe iuj taŭistaj pastroj devenintaj el nobelaj familioj havis altan estimon al Zhuangzi, prenis lin kiel idolon kaj sekve ligis lin kun la taŭisma religio. Dum la dinastio Tang (618—907 p.K.) la libro Zhuangzi estis honorita kiel klasikaĵo, titolita La Sankta Kanono de Nanhua, kaj la imperiestro Xuenzong atribuis al Zhuangzi la titolon "La Veran Homon de Nanhua". Ekzistas malsamaj interpretoj de la titolo "Nanhua": iuj opiniis, ke ĝi estas la nomo de loko, aliaj — la nomo de monto, kaj ankoraŭ aliaj — la titolo de Ĉiela ofico. Kiel unu el la bazaj klasikaĵoj de la taŭisma religio, La Sankta Kanono de Nanhua havas gravecon tuj post Dao De Jing de Laŭzi. Multaj taŭistoj faris prinotadon al ĝi kaj eksplikis ĝin el la vidpunktoj de la taŭisma religio. La opinioj de Zhuangzi pri la Taŭo, pri la konservo de bona sano, pri la spirita libero, estas la tri fundamentoj de la taŭisma teologio. Estas preferinde diri, ke estis Zhuangzi, kiu filozofiigis la taŭisman religion, ol ke estis la taŭisma religio, kiu teologiigis Zhuangzi.

La ekzistanta libro Zhuangzi, kiu konsistas el 33 ĉapitroj, povas esti dividita en tri partoj: Internaj ĉapitroj (7 ĉapitroj), Eksteraj ĉapitroj (15 ĉapitroj) kaj Diversaj ĉapitroj (11 ĉapitroj). Por la Internaj ĉapitroj, la ĉapitraj titoloj donas la temon de tiuj ĉapitroj; por la Eksteraj ĉapitroj kaj la Diversaj ĉapitroj, la ĉapitraj titoloj estas simple la unuaj du aŭ tri vortoj prenitaj el la unua frazo de ĉiu ĉapitro en la ĉina originalo. La komune akceptita opinio estas, ke la Internaj ĉapitroj estas verkitaj de Zhuangzi mem, la Eksteraj estis skribitaj de liaj disĉiploj, kaj la Diversaj estis skribitaj aŭ de liaj disĉiploj aŭ de aliaj taŭistaj kleruloj, ĉar en la libro Zhuangzi ja evidentiĝas varieco kaj eĉ kontraŭdiroj rilate vidpunktojn, stilon kaj lingvaĵojn. Sed, malgraŭ la varieco kaj eĉ la kontraŭdiroj iuj opinias, ke la tuta libro estas la verko de Zhuangzi mem. Ekzemple, Sima Qian opiniis, ke Zhi la Rabisto kaj La maljuna fiŝisto en la diversaj ĉapitroj estis verkitaj de Zhuangzi mem. Ĝis nun oni ankoraŭ ne venis al definitiva konkludo pri la aŭtoreco de la tuta libro.

II) La temoj de la ĉaptroj de Zhuangzi

Internaj ĉapitroj

Ĉapitro Unua Feliĉa vagado en absoluta libero

La homoj devas liberigi sin de la ligiloj de la homa mondo kaj strebi al la absoluta spirita libero.

Ĉapitro Dua La egaleco de ĉiuj estaĵoj

La Taŭo regas super ĉio en la mondo. El la vidpunkto de la Taŭo, ĉiuj estaĵoj en la mondo estas egalaj inter si, kaj la pravo kaj la malpravo estas relativaj.

Ĉapitro Tria La konservo de la vivo

La esenco por teni bonan sanon estas sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj kaj ne esti ĝenata de materialaj deziroj kaj personaj emocioj.

Ĉapitro Kvara Tiu ĉi homa mondo

Ĉar la homaj interrilatoj estas komplikaj, la plej bona filozofio pri konduto en la mondo estas havi liberan kaj malplenan menson kaj sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj.

Ĉapitro Kvina Signoj de kompleta honesteco

Se nur oni havas altan moralecon kaj persiste sekvas la Taŭon, oni povas fariĝi modelo por aliaj homoj, eĉ se oni estas kripligita.

Ĉapitro Sesa La plej respektinda instruisto

Kun la Taŭo kiel sia reganto, oni povas atingi la Taŭon, se nur oni estas en plena harmonio kun la naturo ignorante la vivon kaj la morton, traktante la mondajn aferojn kun kvieteco kaj forgesante eĉ la mondon.

Ĉapitro Sepa Kompetentaj imperiestroj kaj reĝoj

Por regi super la mondo, la imperiestroj kaj la reĝoj devas sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj kaj preni "senagadon", por ke la lando revenu al la primitiva stato.

Eksteraj ĉapitroj

Ĉapitro Oka Palmopiedaj fingroj

La homaj kondutoj devas konformiĝi al la naturo anstataŭ detrui la homan naturon per la humaneco kaj la justeco.

Ĉapitro Naŭa Ĉevalaj hufoj

La humaneco, la justeco, la ritoj kaj la muziko rekomenditaj de la saĝulo difektas la homan naturon. La plej bona maniero konservi la homan naturon estas lasi ĝin sekvi sian evoluon kaj esti en "senagado".

Ĉapitro Deka Malfermo de kesteto

La ideala politiko estas lasi la homojn sekvi sian naturon kaj preni "senagadon", ĉar la ritoj kaj la leĝoj starigitaj de la saĝuloj faros malutilon al la mondo tiam, kiam ili estos ekspluatataj de la uzurpantoj de la regna potenco.

Ĉapitro Dekunua Lasu fari kaj toleru

La supre dirita ideala politiko estis plue eksplikita.

Ĉapitro Dekdua La ĉielo kaj la tero

La regantoj devas esti ekipitaj per alta moraleco. Ili devis esti la enkorpiĝintoj de la Taŭo: sekvado de la natura evoluo de la estaĵoj kaj preno de "senagado".

Ĉapitro Dektria La Taŭo de la ĉielo

Koncerne la rilaton inter la Taŭo de la ĉielo kaj la Taŭo de la homo, la regantoj devas sin teni je la unua, nome preni "senagadon", dum la regatoj je la dua, nome preni agojn.

Ĉapitro Dekkvara La movoj de la ĉielo

Ĉiuj estaĵoj en la mondo kreskas laŭ la naturaj leĝoj. Observado de ili kondukas al sukcesoj, dum malobservado al malsukceso.

Ĉapitro Dekkvina Hardado de la spirito

La plej bona kulturado de la menso estas teni la menson kvieta kaj pura kaj sekvi la naturon en siaj agoj.

Ĉapitro Deksesa Kulturado de la denaska naturo

En la tempo, kiam la moraleco de la homoj plimalboniĝas, la plej bona maniero kulturi la korpon kaj la menson estas lerni de la antikvuloj, kiuj, por sinkonservo, vivis en perfekta kvieteco.

Ĉapitro Deksepa Aŭtuna riverŝvelo

La konado kaj nekonado estas relativaj. Nur sekvante la naturan evoluon de la estaĵoj oni povas atingi la absolutan liberon.

Ĉapitro Dekoka Perfekta ĝojo

Oni povas atingi la perfektan ĝojon nur tiam, kiam oni ne plu ĝenata de la ĝojo kaj la malĝojo, de la vivo kaj la morto.

Ĉapitro Deknaŭa Plena kompreno pri la vivo

Por konservi la vivon oni devas antaŭ ĉio kulturi la menson, ignori la vivon kaj la morton, forpeli distrajn pensojn el la kapo, vivi senzorgan kaj liberan vivon kaj sekvi la naturan leĝon.

Ĉapitro Dudeka Monta arbo

La plej bona maniero eviti katastrofon en la malorda socio estas limigi siajn dezirojn kaj sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj.

Ĉapitro Dudek-unua Tian Zifang

La hipokriteco de la konfuceana skolo estas nudigita, dum la pura kaj simpla naturo de la taŭisma skolo estas laŭdata.

Ĉapitro Dudek-dua Inteligento vojaĝas en la nordo

La Taŭo estas la origino kaj la mastro de ĉiuj estaĵoj en la mondo. Ĉar la Taŭo estas malplena, la plej bona maniero enkorpigi la Taŭon estas resti silenta kaj sekvi "senagadon".

Diversaj ĉapitroj

Ĉapitro Dudek-tria Gengsang Chu

Por atingi la Taŭon necesas konservi la naturan staton de la estaĵoj, ĉar la kerno de la Taŭo estas ĝia "nenieco".

Ĉapitro Dudek-kvara Xu Wugui

Nur sin liberigante de dilemoj kaj embarasoj oni povas teni sian menson kvieta kaj resti en "senagado".

Ĉapitro Dudek-kvina Peng Zeyang

Ĉiuj estaĵoj en la mondo naskiĝas el la Taŭo. Ĉiuj disputoj estas sensignifaj. Nur mem reveninte al la natura stato oni povas edifi aliajn.

Ĉapitro Dudek-sesa La eksteraj estaĵoj

La eksteraj estaĵoj ne povas esti akiritaj per forto. Nur obeante la naturan leĝon oni povas atingi sukceson.

Ĉapitro Dudek-sepa Fabloj

La manieroj de la verkado de la tuta libro estas klarigataj en tiu ĉi ĉapitro. Estas klarigataj ankaŭ la manieroj kaj la metodoj de la lernado de la Taŭo.

Ĉapitro Dudek-oka La reĝoj, kiuj abdikas la tronon

La profito devas esti neglektata, ĉar la vivo estas la sola gravaĵo. Oni devas sekvi la Taŭon kaj vivi decan vivon eĉ tiam, kiam oni estas en malriĉeco.

Ĉapitro Dudek-naŭa Zhi la Rabisto

La moralaj kodoj kaj la utilismo de la konfuceanoj estas akre kritikataj. La plej bona maniero atingi la longvivecon estas konformigi sin al la naturo.

Ĉapitro Trideka Paroloj pri la spado-skermado

Zhuangzi persvadis la reĝon Wen de la regno Zhao, ke li ĉesigu la spado-skermadon. La regantoj devas meti la mondon sur la unuan lokon kaj regi ĝin per "senagado".

Ĉapitro Tridek-unua La maljuna fiŝisto

Oni devas konservi sian vivon per reveno al la natura stato. La konfuceana praktikado de la ritoj kaj muziko kaj la konfuceana etiko rilate la interhomajn rilatojn estas kritikataj.

Ĉapitro Tridek-dua Liezi

La plej bona maniero atingi la Taŭon estas teni la menson kvieta kaj malplena kaj sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj.

Ĉapitro Tridek-tria Sub la ĉielo

Tiu ĉi ĉapitro estas eseo pri la disvolviĝado de la diversaj pensoskoloj. La pensoskolo de Zhuangzi estas la plej bona kompare kun aliaj pensoskoloj.

III. Nia traduko

La kulturo ne konas landlimon. La libro Zhuangzi, kiu estas grava parto de la granda ĉina kulturo, estas brila perlo en la monda kultura heredaĵo. Ĝia alta valoro devas esti dividata inter ĉiuj popoloj de la mondo.

La disvastiĝo de Zhuangzi en la Okcidento datiĝas de la fino de la 19-a jarcento. En 1881, la kompleta versio en la angla lingvo tradukita de Henry Balfour, estis publikigita samtempe en Shanghai kaj en Londono. Poste aperis sinsekve pluraj anglalingvaj tradukoj, aŭ kompletaj, aŭ mallongigitaj, kaj ankaŭ diversaj tradukoj de aliaj fremdaj lingvoj, precipe la tradukoj de la franca kaj la germana.

Mi, kiel ĉino, tre fieras pri la ĉina riĉa kultura heredaĵo, kiun postlasis al ni niaj prapatroj. Mi elkreskis en la medio de la ĉina kulturo, kaj ekde mia infanaĝo mi ĉiam amas nian ĉinan tradician kulturon kaj la saĝecon de la majstroj de la diversaj pensoskoloj antaŭ la dinastio Qin, precipe la verkojn de Laŭzi kaj Zhuangzi. Mi ĉiam havas la opinion, ke iliaj libroj devos havi sian Esperantan tradukon. Jen kial mi, fininte la tradukon de Dao De Jing de Laŭzi, entreprenis la tradukadon de tiu ĉi granda verko.

Tradukante tiun ĉi libron mi renkontis la samajn malfacilojn, kiujn mi renkontis dum la tradukado de Dao De Jing. Ĉi tie, por klarigi kiel mi venkis la malfacilojn dum la tradukado, mi permesas al mi citi la jenon el la Antaŭparolo al mia Esperanta traduko de Dao De Jing:

"Dum mi esperantigis tiun ĉi libron, multaj problemoj leviĝis. La unua el ili estas la diferenco inter la strukturo de la ĉina klasika lingvo kaj tiu de Esperanto; la dua estas la diferenco inter la du kulturoj, nome la ĉina kulturo kaj la Okcidenta kulturo (miaopinie Esperanto kutime estas rigardata iagrade kiel lingvo de la Okcidenta kulturo); la tria estas la antikveco de la originalo, kiu fariĝis libroforma jam antaŭ pli ol 2,000 jaroj, kaj pro tio la libro estas plenplena de kaprompaj arkaikaĵoj kaj dubaj vortoj kaj esprimoj; la kvara kaj la plej granda estas la malfacile-komprenebleco de la originala teksto. Tute sen troigo oni povas diri, ke el ĉiuj ĉinaj klasikaĵoj Dao De Jing estas la plej malfacile legebla, ĉar, unuflanke, ĝi pritraktas tre profundajn filozofiajn problemojn kaj, aliflanke, ĝi estas skribita en stilo tre lakona kaj eĉ ambigua, kaj tial ĝi de ĉiam estas hermetika por ordinaraj legantoj kaj eĉ por nefakaj kleruloj, se ili ne konsultas fidindajn vortarojn kaj diversajn eldonojn de tiu ĉi verko kun sufiĉaj kompetentaj notoj kaj komentarioj.

"Ĉar tiu ĉi verko estas altastile skribita en formo de poemo en prozo, tial estas preskaŭ tute neeble plene konservi ĝian enhavon kaj samtempe ĝian belan formon en la traduko. Laŭ mi, se la tradukanto donus same grandan atenton kaj al la formo kaj al la enhavo, kelkaj detaloj de la enhavo estus neeviteble perditaj… Tial, tradukante tiun ĉi libron mi sekvis la jenajn principojn: Unue, mi penis kiel eble plej plene komuniki la enhavon de la originalo en flua Esperanto kaj kiom eble konservi ĝian artan valoron kaj, se kelkokaze tia peno ne sukcesis, mi estis devigita oferi la formon al la enhavo. Due, kondiĉe ke la alilandaj legantoj povu kompreni, mi faris laŭvortan tradukon; en kelkaj okazoj, se miskompreno povus okazi, mi min turnis al la libera traduko. Iafoje samaj konceptoj aŭ esprimoj estis tradukitaj en malsamaj manieroj en malsamaj kuntekstoj... En la okazoj, kiam laŭfraza traduko estis nesufiĉa por esprimi la signifon, mi uzis klarigojn…

"Preparante tiun ĉi tradukon, mi konsultis diversajn eldonojn de la originalo kun notoj kaj komentarioj de moderna ĉina lingvo kaj angla- kaj franclingvajn tradukojn, por pli precize kompreni la originalon kaj pli bone esprimi ĝin en Esperanto, sed malgraŭ tio mi devas peti pardonon de la legantoj pro mia limigita kapablo, kiu neeviteble kaŭzis neĝustaĵojn kaj erarojn en mia traduko. Sed, se legantoj trovus tiun ĉi libron leginda, la merito ne estus mia: estas la granda saĝeco de la aŭtoro, kiu donas al la verko tian nerezisteblan ĉarmon…"

Wang Chongfang, la tradukinto

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin