Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-10

(GMT+08:00) 2017-12-20 11:17:35     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-10

Nun mi havas ion por diri. Mi ne scias, ĉu tio, kion mi diros, estos de la sama karaktero kiel tio, kion aliaj diros. Iasence tio, kion mi diros, ne estos de la sama karaktero; alisence tio, kion mi diros, estos de la sama karaktero, kaj tial estos nenia diferenco inter tio, kion mi diros, kaj tio, kion aliaj diros.

今且有言于此,不知其与是类乎,其与是不类乎?类与不类,相与为类,则与彼无以异矣。

Sed, kvankam povas esti tiel, tamen permesu al mi min iom esprimi. Estas komenco, estas nekomenco, kaj estas ne-nekomenco. Estas ekzisto, estas neekzisto, estas ne-neekzisto, kaj estas ne-ne-neekzisto. Se subite ekestas diferenco inter ekzisto kaj neekzisto, eĉ tiam, inter la ekzisto kaj la neekzisto, mi tamen ne scias, kiu efektive estas la ekzisto kaj kiu efektive estas la neekzisto.

虽然,请尝试言之。有始也者,有未始有始也者,有未始夫未始有始也者。有有也者,有无也者,有未始有无也者,有未始夫未始有无也者。俄而有无矣,而未知有无之果孰有孰无也。

Nun mi jam ion diris, sed mi ne scias, ĉu tio, kion mi diris, efektive estas io dirita aŭ io ne dirita. En la mondo estas nenio pli granda, ol la pinto de aŭtuna hareto, dum la monto Tai estas malgranda; kaj estas neniu pli longviva, ol infano fruaĝe mortinta, dum Peng Zu, kiu vivis pli ol sepcent jarojn, mortis juna. La ĉielo kaj la tero ekestis kune kun mi; kaj ĉio en la mondo kaj mi estas unu tutaĵo. Ĉar ĉio estas unu tutaĵo, ĉu do necesas ia parolo? Sed ĉar mi jam diris, ke ĉio en la mondo estas unu tutaĵo, ĉu do tio ne estas jam parolo? La unu plus la parolo faras du; du plus unu faras tri. Se tio daŭras plu, eĉ la plej lerta kalkulanto ne povas atingi la finon, por ne paroli pri la ordinaraj homoj! Se, procedante de nenio al io, ni povas jam atingi tri, kiom multe pli ni povos atingi, se ni procedas de io al io! Nu, ne procedu plu, sed nur sekvu la naturan vojon de la aferoj.

今我则已有谓矣,而未知吾所谓之果有谓乎,其果无谓乎?天下莫大于秋毫之末,而太山为小,莫寿于殇子,而彭祖为夭。天地与我并生,而万物与我为一。既已为一矣,且得有言乎?既已谓之一矣,且得无言乎?一与言为二,二与一为三。自此以往,巧历不能得,而况其凡乎?故自无适有以至于三,而况自有适有乎?无适焉,因是已。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin