La Kamelio (trad.) | Zhang Xuesong | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-01 15:18:11     Redaktoro:Ema

La Kamelio

Verkis Guo Moruo

Elĉinigis Zhang Xuesong

Hieraŭ vespere, revenante de monto mi plukis kelkajn fasketojn da eŭrialoj, kratagberoj kaj burĝonantaj kamelioj.

Mi enmetis ilin en ferpoto, kaj ĝin pendigis sur la muro.

La brilruĝaj kratagberoj kaj helflavaj eŭrialoj donis reliefon al freŝverdaj folioj de la kamelioj, kaj tio estas neniel pentrebla ĝenro

La nigra ferpoto eĉ similas al roko kovrita de dika likeno.

Hodiaŭ matene, vekiĝante el profunda dormo mi tuj flaris delikatan aromon de nekonata floro, plenan en la tuta ĉambreto.

De kie blovis la odoro?

Efektive la kamelioj metitaj en la ferpoto ja disvolvis kvar blankajn florojn!

Ah, la malfrua aŭtuno vivas en mia poto!

La Tuĉpentraĵo

Verkis Guo Moruo

Elĉinigis Zhang Xuesong

La ĉielo estis malhela, sen sunradio.

La maro estis terure blua, la ondetoj lekantaj strandon eligis ritman sonon similan al zumado de amasaj fiŝoj en akvo.

Ĉio estis antaŭsigno de l' ŝtormo.

La insuloj en la maro estis tiel trankvilaj kiel ebonaj skulptaĵoj.

Mi marŝis al la strando kun lunĉ-skatolo, kaj sidis en la fiŝkapta boato albordiĝa.

Estis seninteresa kaj morna sceno. Mi malfermis la lunĉ-skatolon, kaj ĝin fermis denove.

Kapturnante mi vidis la solecan kermaciejon en pina arbaro. El ties alta kamentubo konstruita el ruĝbrikoj, leviĝis malpeza rubando de griza fumo...

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin