Ritmo de la Maro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-08 10:37:55     Redaktoro:Li
 

Ritmo de la Maro

Verkis Xu Zhimo

Elĉinigis Vejdo

 

I.

"Fraŭlino, vi fraŭlino sola,

kial vi ne forlasi volas

la marbordon en vesperlumo?—

Rehejmeniru, vi fraŭlino fola!"

"Ho, ne, mi ne reiras hejmen,

al mi tre plaĉas la vent-brakumo."—

Sur la sablejo, en krepuska duonhelo,

fraŭlino kun pendantaj haroj—

paŝas sen celo.

 

II.

"Fraŭlino kun pendantaj haroj,

kial vi paŝas kun hezito

ĉe l' maro sub frida vualo?

Rehejmeniru, vi fraŭlino!"

"Ho, ne, aŭskultu al kantado mia,

Aĥ, mar', mi kantu, vi ja eĥu."

En stela lumo, en vento glacia,

kantvoĉ' jun-ina ŝvebas en spiralo—

en ton' varia.

 

III.

"Fraŭlino, vi aŭdaca!

Jam malheliĝas horizonto,

alvenos tuj la ŝtorm' minaca—

fraŭlino, vi reiru hejmen!"

"Ho, ne, mi dancu en aero

jen kiel mevo super ondoj."—

En nokto, sur sablejo,

rapide piruetis svelta silueto

en gracia koketo.

 

IV.

"Jen aŭdu, muĝas la kolera maro,

rehejmeniru, vi fraŭlino!

Jen vidu l' bestecan ondaron,

Rehejmeniru, vi fraŭlino!"

"Ho, ne, min la mar' ne englutas,

al mi tre plaĉas mara sku-barbaro!"

En tajda bruo, en ondlumo

aĥ, panikita junulino en marŝaŭmo

baraktas kun amaro.

 

V.

"Fraŭlino, kie estas vi fraŭlino?

Kie kantvoĉ' sonora via?

Kaj kie via figuro gracia?

Ho, kie vi troviĝas, kuraĝemulino?"

Malluma nokto voras stelan gloron,

martajdo la sablejon kovras,

ĉe l' mar' videblas ne plu vi pasia—

jen vi pasia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin