Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-04

(GMT+08:00) 2018-03-01 08:41:55     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-04

Tri homoj — Zisang Hu, Meng Zifan kaj Ziqin Zhang — havis inter si interparoladon. Unu el ili diris:

子桑户、孟子反、子琴张,三人相与为友,曰:

"Kiu ajn povas amikiĝi kun aliaj sen montri amikecon, kiu ajn povas helpi aliajn sen doni helpon, — tiu homo estos nia amiko."

"孰能相与于无相与,相为于无相为?孰能登天游雾,挠挑无极,相忘以生,无所终穷?"

La tri homoj sin rigardis reciproke kaj ekridetis. Ili senvorte akordiĝis kaj fariĝis amikoj.

三人相视而笑,莫逆于心,遂相与为友。

Baldaŭ poste Zisang Hu mortis. Antaŭ ol li estis enterigita, Konfuceo aŭdis pri lia morto kaj sendis sian disĉiplon Zigong por helpi ĉe la enterigo. Kiam Zigong alvenis, li trovis, ke unu el la amikoj de la mortinto komponas melodion kaj la alia ludas liuton. Poste ili unisone kantis:

莫然有间,而子桑户死,未葬,孔子闻之,使子贡往侍事焉,或鼓琴,相和而歌曰:

"Ho, nia kara Zisang!

Ho, nia kara Zisang!

Vi jam retrovis vian veran memon,

Dum ni restas ankoraŭ kiel homoj."

"嗟来桑户乎!嗟来桑户乎!而已反其真,而我犹为人猗。"

Zigong rapidis al ili kaj demandis: "Mi arogas al mi demandi: ĉu decas kanti antaŭ kadavro?"

子贡趋而进曰:"敢问临尸而歌,礼乎?"

La du homoj rigardis unu la alian kaj ekridetis, dirante:

二人相视而笑,曰:

"Kiel vi povas kompreni la profundan sencon de la vorto 'deco'?"

"是恶知礼意!"

Kiam Zigong revenis, li rakontis al Konfuceo tion, kio okazis, kaj diris:

子贡反以告孔子曰:

"Kiaj homoj ili estas? Ili malbone kondutis kaj tute ne zorgis pri sia sinteno. Ili kantis antaŭ la kadavro, sen ŝanĝi sian mienon. Mi apenaŭ povas priskribi ilin. Kiaj homoj do ili estas?"

"彼何人者邪?修行无有,而外其形骸,临尸而歌,颜色不变,无以命之。彼何人者邪?"

"Ili ne enfermas sin en la homa mondo," respondis Konfuceo, "dum mi estas enfermita en ĝi. Ŝajnas, ke mi kaj ili vivas en du neakordigeblaj mondoj. Estas mia eraro, ke mi sendis vin al la funebraĵoj. Kune kun la Kreinto ili nun vagadas, unuiĝante kun la principo de la kosma energio. Ili rigardas la vivon kiel verukon kaj la morton kiel krevintan karbunklon. Kiel do tiaj homoj povus doni atenton al la distingo inter la vivo kaj la morto? Ili konsideras la homan korpon kiel ion konsistantan el diversaj elementoj. Ili forgesas siajn hepaton kaj galon, kaj neglektas siajn orelojn kaj okulojn. Ili rigardas la vivon kaj la morton kiel ripetiĝantan ciklon, havantan nek komencon, nek finon. Senzorgaj, ili vagadas ekster la polvo de la mortema mondo; malhastemaj, ili pasumas en la regno de senagado. Kiel do li povus submeti sin al la ritoj nur por kontentigi la orelojn kaj la okulojn de la homoj?"

孔子曰:"彼游方之外者也,而丘游方之内者也。外内不相及,而求使汝往吊之,丘则陋矣。彼方且与造物者为人,而游乎天地之一气。彼以生为附赘悬疣,以死为决芄溃痈。夫若然者,又恶乎知死生先后之所在?假于异物,托于同体,忘其肝胆,遗其耳目,反复终始,不知端倪。芒然彷徨乎尘垢之外,逍遥乎无为之业。彼又恶能愦愦然为世俗之礼,以观众人之耳目哉!"

"Sed se tiel estas," demandis Zigong, "al kiu mondo do vi preferas alkroĉiĝi, Majstro?"

子贡曰:"然则夫子何方之依?"

"Mi estas unu el la kondamnitoj de la Ĉielo," respondis Konfuceo, "ĉiaokaze mi tamen penas kune kun vi atingi la plej altan Taŭon."

孔子曰:"丘,天之戮民也。虽然,吾与汝共之。"

"Ĉu mi povus permesi al mi peti pluan klarigon?" demandis Zigong.

子贡曰:"敢问其方?"

"Kiel la fiŝo vivas plezure en la akvo," respondis Konfuceo, "tiel la homo vivas sian plenan vivon en la Taŭo. Por vivi plezure, sufiĉas al la fiŝo naĝi en la akvo kaj havi sian nutraĵon; por atingi la Taŭon, sufiĉas al la homo vivi en senagado kaj konservi sian trankvilon. Tial oni diras: 'kiel la fiŝo forgesas ĉion en la rivero aŭ en la lago, same la homo forgesas ĉion en la Taŭo.'"

孔子曰:"鱼相造乎水,人相造乎道。相造乎水者,穿池而养给。相造乎道者,无事而生定。故曰:鱼相忘乎江湖,人相忘乎道术。"

"Ĉu mi povus demandi pri la homoj eksterordinaraj?" demandis Zigong.

子贡曰:"敢问畸人?"

"Ili estas tiaj homoj, kiuj konformigas sin ne al la homa mondo, sed al la naturo," respondis Konfuceo. "Tial, la malsuperaj homoj en la naturo estas la superaj homoj en la homa mondo; la superaj homoj en la naturo estas la malsuperaj homoj en la homa mondo."

曰:"畸人者,畸于人而侔于天。故曰:天之小人,人之君子;人之君子,天之小人也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin