Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-05

(GMT+08:00) 2018-03-12 16:00:36     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§06

§06-05

Yan Hui demandis Konfuceon: "Kiam la patrino de Mengsun Cai mortis, tiu, ne afliktita, ploris sen larmoj. Dum la tuta periodo de la funebro li sentis nenian malĝojon. Sed, malgraŭ ĉio ĉi tio, li estis konata kiel la plej bona observanto de la funebrado en la regno Lu. Kiel do li povas akiri tian reputacion, kiu ne respondas al la efektiveco? Mi vere estas konfuzita per tio."

颜回问仲尼曰:"孟孙才,其母死,哭泣无涕,中心不戚,居丧不哀,无是三者,以善处丧盖鲁国。固有无其实而得其名者乎?回壹怪之。"

"Sinjoro Mengsun," respondis Konfuceo, "estas vere perfekta funebranto, kiu superas tiujn, kiuj konas la funebrajn ritojn. La funebraĵoj devas esti simplaj, sed la ordinaruloj ignoras tion. Li jam sufiĉe ilin simpligis. Li ne scias, kio estas la vivo kaj kio estas la morto. Li preferas nek unu el la du, nek la alian. Li simple sekvas la naturan evoluon kaj estas preta akcepti la nekonatajn okazontaĵojn. Cetere, kiam transformiĝo estas okazonta, kiu do scias, ke ia transformiĝo ankoraŭ ne okazis al li; kaj kiam transformiĝo ne estas okazonta, kiu do scias, ke ia transformiĝo jam okazis al li? Eble vi kaj mi estas en sonĝo, el kiu ni ankoraŭ ne vekiĝis. Por Mengsun ekzistas rimarkeblaj ŝanĝiĝoj en la korpo, sed ekzistas nenia vundo al la menso; la loĝejo de lia spirito ŝanĝiĝas, sed la spirito ne mortas. Mengsun estas la sola, kiu estas en vekiteco. Li ploras tiam, kiam aliaj ploras: li sekvas la cirkonstancojn. Cetere, kiam iu diras 'mi', kiu do scias, ke la tiel nomata 'mi' ne estas mi mem? Vi povas sonĝi, ke vi estas birdo fluganta al la ĉielo, aŭ ke vi estas fiŝo, kiu naĝas al la profundo. Mi nun parolas, sed mi ne scias, ĉu mi estas en vekiteco aŭ en sonĝo. Ni povas esti en subita ekĝojo tiam, kiam ni ankoraŭ ne havas la pretecon ekridi; ni povas havi la emon plenkore ekridi, sed la okazo ne sin prezentas. Se ni rezignacias al la natura transformiĝo, ni povos eniri en la senliman regnon de la unika Taŭo."

仲尼曰:"夫孟孙氏尽之矣,进于知矣。唯简之而不得,夫已有所简矣。孟孙氏不知所以生,不知所以死,不知就先,不知就后。若化为物,以待其所不知之化已乎。且方将化,恶知不化哉?方将不化,恶知已化哉?吾特与汝其梦未始觉者邪。且彼有骇形而无损心,有旦宅而无情死。孟孙氏特觉,人哭亦哭,是自其所以乃。且也相与吾之耳矣。庸讵知吾所谓吾之乎!且汝梦为鸟而厉乎天,梦为鱼而没于渊,不识今之言者,其觉者乎,梦者乎?造适不及笑,献笑不及排,安排而去化,乃入于寮天一。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin