Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §7-04

(GMT+08:00) 2018-03-29 10:55:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§07

§07-04

Yang Ziju iris vidi Laŭzi kaj diris:

阳子居讲老聃曰:

"Supozu, ke ĉi tie ekzistas iu homo, kiu estas vigla kaj energia, prudenta kaj penetrema, diligenta kaj persistema en la lernado de la Taŭo. Ĉu tia homo povos esti komparebla kun reĝo saĝa?"

"有人于此,向疾强梁,物彻疏明,学道不倦。如是者可比明王乎?"

"En la okuloj de la saĝulo," respondis Laŭzi, "tia homo estas ne pli ol malaltranga regna oficisto enfermita en sia limigita sfero, kiu nur laborigas siajn muskulojn kaj lacigas sian menson. Popoldiro diras: La bela haŭto de la tigro kaj la leopardo allogas la ĉasistojn; la facilmoveco de la simio kaj la sagaco de la hundo kaŭzas al ili nur kaptiĝon. Ĉu tiuj ĉi povus esti komparataj kun saĝa reĝo?"

老聃曰:"是于圣人也,胥易技系,劳形怵心者也。且曰虎豹之文来田,猿狙之便、执嫠之狗来藉,如是者可比明王乎?"

Yang Ziju embarasiĝis kaj demandis:

阳子居蹴然曰:

"Ĉu mi povus demandi, kiel do la saĝa reĝo regas sian regnon?"

"敢问明王之治?"

"Kiam la saĝa reĝo regas sian regnon," respondis Laŭzi, "liaj bonfaroj etendiĝas al la mondo, sed ŝajnas, ke ili ne estas el lia penado; lia influo atingas ĉiujn homojn, sed tiuj ne sentas, ke ili dependas de li; liaj meritoj ne estas atribuitaj al li, sed la popolo ĝuas ilin; li staras vualita en mistero kaj vagadas en la lando de neekzisto."

老聃曰:"明王之治,功盖天下而似不自已,化贷万物而民弗恃,有莫举名,使物自喜,立乎不测,而游于无有者也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin