Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §7-05

(GMT+08:00) 2018-04-02 11:33:02     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO TRIA

La konservo de la vivo

养生主

 

§07

§07-05

En la regno de Zheng vivis mirinda sorĉisto nomata Ji Xian. Li povis antaŭdiri la vivon kaj la morton, la gajnon kaj la perdon, la feliĉon kaj la malfeliĉon, la longecon kaj la mallongeco de la vivo, kun supernatura precizeco je la jaro, la monato kaj eĉ la dato. Ĉe la ekvido de li la homoj de la regno Zheng turnis la dorson kaj time forkuris de li (por eviti, ke li antaŭdiru al ili la malbonon — trad.).

郑有神巫曰季咸,知人之生死存亡,祸福寿夭,期以岁月旬日若神,郑人见之,皆弃而走。

Liezi iris vidi lin kaj estis mirigita de lia arto. Reveninte li diris al sia instruisto Huzi:

列子见之而心醉,归以告壶子,曰:

"Majstro, mi ĉiam pensis, ke via atingo en la Taŭo estas perfekta, sed mi nun ekscias, ke ekzistas iu kun atingo ankoraŭ pli perfekta."

"始吾以夫子之道为至矣,则又有至焉者矣。"

"Ĝis nun mi instruis al vi nur la supraĵon de la Taŭo, ne ĝian esencon," diris Huzi. "Ĉu vi pensas, ke vi jam vere posedas la Taŭon? Sen virkoko, kiel kokino povus demeti fekundiĝintajn ovojn? Kiam vi elmontris al la mondo viajn supraĵajn sciojn pri la Taŭo kaj penis kredigi ilin al la popolo, tiu sorĉisto certe povis legi vian supraĵecon en via fizionomio. Provu venigi lin ĉi tien kaj lasu al li legi mian fizionomion."

壶子曰:"吾与汝既其文,未既其实,而固得道与?众雌而无雄,而又奚卵焉?而以道与世亢,必信。夫故使人得而相汝,尝试与来,以予示之。"

En la sekva tago Liezi venis kun la sorĉisto por vidi Huzi. Kiam ili eliris el la domo, la sorĉisto diris:

明日列子与之见壶子,出而谓列子曰:

"Ve! Via majstro baldaŭ mortos. Li vivos ne longe — ne pli ol tagdekon. Mi vidas ion strangan sur lia vizaĝo. Li aspektas kiel malsekiĝinta cindro."

"嘻,子之先生死矣,弗活矣,不以旬数矣。吾见怪焉,见湿灰焉。"

Liezi eniris kaj rakontis al Huzi, kion li ĵus aŭdis de la sorĉisto, kun larmoj falintaj sur la robon.

列子入,泣涕沾襟,以告壶子。

"Ĵus mi montris al li mian kvietecon de la tero, nek kun viveco, nek kun senviveco. Probable tio, kion li vidis, estis miaj haltigitaj naturaj funkciadoj. Provu denove venigi lin ĉi tien."

壶子曰:"向吾示之以地文,萌乎不震不正,是殆见吾杜德机也。尝又与来。"

En la sekva tago Liezi refoje venis kun la sorĉisto por vidi Huzi. Kiam ili eliris el la domo, la sorĉisto diris:

明日,又与之见壶子,出而谓列子曰:

"Feliĉe via majstro renkontiĝis kun mi. Nun li fartas multe pli bone. Li ricevis ĉiujn signojn de la vivo. Mi vidis, ke liaj naturaj funkciadoj revigliĝis."

"幸矣,子之先生遇我也,有瘳矣,全然有生矣。

Liezi eniris kaj rakontis al Huzi, kion li ĵus aŭdis de la sorĉisto. Huzi diris:

吾见其杜权矣。"列子入以告壶子,壶子曰:

"Ĵus mi montris al li la energiecon de la naturo, liberan de zorgoj pri la famo kaj profito, kun vivoforto leviĝanta de la kalkanoj. Probable tio, kion li vidis, estis miaj naturaj funkciadoj en plena aktiveco. Provu denove venigi lin ĉi tien."

"向吾示之以天壤,名实不入,是殆见吾善者机也。尝又与来。"

En la sekva tago Liezi ankoraŭfoje venis kun la sorĉisto por vidi Huzi. Kiam ili eliris el la domo, la sorĉisto diris:

明日,又与之见壶子,出而谓列子曰:

"Via majstro estas en tranco. Mi ne povas legi lian fizionomion. Atendu ĝis li refariĝos mormala kaj mi relegos lin."

"子之先生不齐,吾无得而相焉。试齐,且复相之。"

Liezi eniris kaj rakontis al Huzi, kion li ĵus aŭdis de la sorĉisto. Huzi diris:

列子入,以告壶子,壶子曰:

"Ĵus mi montris al li la perfektan harmonion, en kiu neniaj signoj vidiĝis. Probable tio, kion li vidis, estis miaj naturaj funkciadoj en absoluta ekvilibro. La loko, kie fiŝegoj kolektiĝas estas abismo; la loko, kie akumuliĝas senmova akvo, estas abismo; la loko, kie fluanta akvo turniĝas, estas abismo. Ekzistas naŭ specoj de abismoj kun malsamaj nomoj. Mi montris al li nur tri el ili. Provu denove venigi lin ĉi tien."

"吾向示之以太冲莫胜,是殆见吾衡气机也。鲵桓之审为渊,止水之审为渊,流水之审为渊,渊有九名,此处三焉。尝又与来。"

En la sekva tago Liezi ree venis kun la sorĉisto por vidi Huzi. Sed, apenaŭ li alvenis, li perdis sian trankvilon kaj forkuris. Huzi diris: "Postkuru lin!"

明日,又与之见壶子,立未定,自失而走,壶子曰:"追之。"

Liezi ne kuratingis la sorĉiston. Kiam li revenis, li diris al Huzi: "Li malaperis. Li malaperis. Mi ne povis kuratingi lin."

列子追之不及,反以报壶子,曰:"已灭矣,已失矣,吾弗及也。"

Huzi diris: "Ĵus mi montris al li mian identigon kun la primitiva stato de la naturo. Mi fleksiĝe konformigis min al liaj deziroj kaj komplete konfuzis lin. Mi tiam estis kvazaŭ folio en la vento aŭ riverakvo sekvanta la fluon. Jen kial li forkuris."

壶子曰:"向吾示之以未始出吾宗,吾与之虚而委蛇,不知其谁何,因以为弟靡,因以为波流,故逃也。"

Aŭdinte tiujn ĉi vortojn Liezi konvinkiĝis, ke li ankoraŭ ne vere komencis lerni la Taŭon. Li revenis hejmen kaj enfermis sin en sia domo dum tri jaroj. Li kuiris por sia edzino, manĝigis porkojn tiel zorge, kiel li nutris homojn, kaj havis nenian specialan preferon por ĉiu el la estaĵoj en la mondo. Li forĵetis ĉion supraĵan kaj artaĵan kaj revenis al la simpleco de la naturo. Li restigis sian korpon kiel bulon da tero en la mondo, sin tenante je sia origina memo ĝis la fino de sia vivo.

然后列子自以为未始学而归,三年不出,我其妻炊,食豕如食人,于事无与亲,雕琢复朴,块然独以其形立,纷而封哉,一以是终。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin