ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO TRIA
La konservo de la vivo
养生主
§07
§07-07
Spertu la senfinan Taŭon kaj vagadu en la regno de la nenieco. Ĝuu tion, per kio la naturo dotis vin kaj ne pensu, ke vi tion posedas — ĉio estas nur nenieca.
体尽无穷,而游无朕,尽其所受于天,而无见得,亦虚而已。
La perfekta homo havas menson, kiu estas kiel spegulo. Ĝi nek akceptas, nek sendas ion ajn. Ĝi reflektas objektojn, sed ne retenas ilin. Tial li povas sukcese agadi sen eluzi sian menson.
至人之用心若镜,不将不迎,应而不藏,故能胜物而不伤。